Return to Video

Titolo: Berlina parlamento - Piratpartio (2) Christopher Lauer pri la registara deklaro 12.1.2012

  • 0:01 - 0:04
    PREZIDENTO: Bonvolu, S-ro Lauer
  • 0:04 - 0:10
    LAUER: Jes, kiom da tempo mi havas? Estas 18:01, bonege.
  • 0:10 - 0:12
    Prezidento: 10 Minutoj
  • 0:12 - 0:16
    LAUER: Tre estimata S-rino Prezidentino, tre estimataj gesinjoroj, tre estimata S-ro Wowereit
  • 0:16 - 0:17
    [urbestro de Berlino].
  • 0:17 - 0:21
    Andreas lumigis la programajn ecojn de la registara deklaro
  • 0:21 - 0:26
    kaj mi ŝatus ĉi tie paroli pri iuj fundamentaĵoj.
  • 0:26 - 0:30
    La pirata frakcio estas ekde septembro pasintjare parto
  • 0:30 - 0:35
    de ĉi tiu domo kaj post la komenca eŭforio kaj konfeso
  • 0:35 - 0:39
    flanke de la jam-etablitaj partioj nun ŝanĝi sian politikan stilon, ŝajnas ke
  • 0:39 - 0:42
    la normala politika stilo kaŝe revenis.
  • 0:42 - 0:47
    Mi povas kompreni vian esperon, ke ni adaptiĝas al vi, anstataŭ vi al ni,
  • 0:47 - 0:53
    sed ankaŭ ĉi tiu nigra/blanka logiko malsufiĉas. La eniro de la piratpartio
  • 0:53 - 0:58
    en la berlinan parlamenton signalas trarompon. Per ni, eniris partio,
  • 0:58 - 1:03
    kies membroj estis socialigitaj per la novaj medioj, per la Interreto.
  • 1:03 - 1:07
    Tio estas rekonenda fakto, se oni volas kompreni, kun kia malagrabla miro
  • 1:07 - 1:14
    ni rigardas la parlamentan agadon ĉi tie. Ni kreskiĝis en mondo, kiu ofertas neŭtralan platformon
  • 1:14 - 1:18
    por memevoluiĝo al ĉiu, kiu volas aliĝi.
  • 1:18 - 1:23
    Nature ĉi tiu mondo, la Interreto, ankaŭ enhavas danĝerojn, sed nomu lokon, en kiu tio ne veras.
  • 1:23 - 1:29
    Ni ĉiam pensis, ke la ŝancoj de la reto estas pli grandaj ol la danĝeroj. Kaj la egalaj ŝancoj
  • 1:29 - 1:33
    en la fizika mondo, pri kiuj parolas multaj partiaj programoj kaj ankaŭ ĉi tiu registara deklaro hodiaŭ,
  • 1:33 - 1:39
    tiuj ŝancoj estas jam realigitaj en Interreto. Ĉar tie fakte interesas neniun
  • 1:39 - 1:43
    de kiu lando vi venas, kiun sekson vi havas
  • 1:43 - 1:48
    aŭ kiun religion. Vi nur konvinku per viaj agoj.
  • 1:48 - 1:55
    Tia paralela societo - kaj mi konscie uzas tiun vorton - tiumomente pligraviĝas,
  • 1:55 - 1:59
    en kiu pli kaj pli da gecivitanoj en nia societo estas ignorataj
  • 1:59 - 2:05
    aŭ ne volas esti devigataj konformi al la etablitaj normoj.
  • 2:05 - 2:10
    Per la piratoj, ne alvenis la lernejaj popularuloj en politikon,
  • 2:10 - 2:14
    sed la intelektulaĉoj, la eksteruloj, tiuj kiuj ne estis invititaj al la festoj,
  • 2:14 - 2:19
    tiuj kiuj ne estis en la mezo de la societo.
  • 2:19 - 2:27
    Jes, kaj vi en ĉi tiu domo parolis pri solidareco, kaj nun fi-kompatas.
  • 2:27 - 2:34
    Hontu vi! Ni devis (...) mi bedaŭrinde forgesis mian kreson;
  • 2:34 - 2:42
    se mi havus ĝin, vi povus forpreni ĝin ĉi tie kaj tiam teni la kreson
  • 2:42 - 2:43
    ("silentu").
  • 2:43 - 2:49
    Ni troviĝas per la Interreto meze de ŝtorma evoluo de societo,
  • 2:49 - 2:54
    kies finon ni ankoraŭ ne povas antaŭvidi. La societaj ŝanĝoj,
  • 2:54 - 2:55
    kiujn la Interreto kiel teknologio (...)
  • 2:55 - 2:59
    PREZIDENTO: S-ro Lauer, mallonge, pardonon. Sed, gesinjoroj,
  • 2:59 - 3:04
    interrompaj krioj estas unu afero. Daŭra bruo estas alia, bonvolu ĉesi tion.
  • 3:04 - 3:11
    LAUER: Mi tuj venos al la starpunkto. Ni troviĝas per la Interreto
  • 3:11 - 3:16
    en la mezo de ŝtorma societa evuluo, kies fino ni ankoraŭ ne povas antaŭvidi.
  • 3:16 - 3:20
    La societaj ŝanĝoj, kiujn la Interreto kiel teknologio kaŭzas,
  • 3:20 - 3:25
    estas senteblaj kaj ni ne maltrafu la ŝancon influi tiujn ŝanĝojn.
  • 3:25 - 3:30
    La Interreto senkompate detruas la paradigmojn de la 19-a kaj 20-a jarcentoj.
  • 3:30 - 3:36
    Kio estas scio, kio estas laboro, kio estas kvalifikoj en mondo, en kiu ĉiuj informoj
  • 3:36 - 3:41
    alireblas per butonpremo? Ĝis nun ni maksimume okupiĝas pri
  • 3:41 - 3:45
    la simptomoj de ŝanĝiĝanta mondo. Sed ni devas komenci trakti la kaŭzojn.
  • 3:45 - 3:50
    Dume ni ne povas reagi per solvoj de la 20-a jarcento
  • 3:50 - 3:54
    al la defioj de la 21-a jarcento.
  • 3:54 - 3:59
    La Interreto dumtempe povas pli. Ne nur temas pri Google kaj eBay, sed ankaŭ la
  • 3:59 - 4:04
    demokrata partopreno de multaj. Kiel parlamento ni ne rajtas ignori la teknologiajn saltojn
  • 4:04 - 4:10
    de la lastaj jaroj. La problemo estas, ke ĉi tiu domo ne rekompencas inovacion.
  • 4:10 - 4:15
    Kial ĝi rekompencu, temas pri konstanteco kaj temas pri redukto de komplekso,
  • 4:15 - 4:21
    kiam 149 homoj reprezentas 3,5 milionojn da geberlinanoj.
  • 4:21 - 4:27
    Jes, kaj temas pri potenco. Tiumomente, kiam tiu parlamento
  • 4:27 - 4:33
    voĉdonas por la partoprenigo de la civitanoj en la politika procezo,
  • 4:33 - 4:37
    ankaŭ temas pri la timo, aboli sin mem.
  • 4:37 - 4:43
    Sed mi povas trankviligi vin: ni jam sukcesis memaboli nin.
  • 4:43 - 4:48
    Ĉar kion signifas via registara deklaro, S-ro Wowereit? Vi hodiaŭ
  • 4:48 - 4:53
    anoncis, kio okazu en la venontaj 5 jaroj. Kiel ĝi okazos?
  • 4:53 - 4:57
    Per leĝoj. Kiu akceptas tiujn leĝojn? Ĉi tiu domo. Sed: kie oni verkas la leĝojn?
  • 4:57 - 5:02
    Kiu de la ĉeestantaj parlamentanoj estas tiu S-ro aŭ S-ino Skribite-de-Referanto?
  • 5:02 - 5:07
    Kie sidas tiu referanto? Tiu sidas en administrejo. Tio estas malĝoja realeco, ke
  • 5:07 - 5:12
    tiu domo ne plu plenigas sian laŭkonstitucian taskon, kreigi leĝojn per diskutado.
  • 5:12 - 5:18
    La malĝoja realeco estos, ke ĉiu ŝanĝo dum la venontaj
  • 5:18 - 5:23
    5 jaroj venos el la senato kaj ĉi tie estos jesita per la koalicio,
  • 5:23 - 5:27
    kun pli aŭ malpli da dentogrincado. Kaj la opozicio kriegos.
  • 5:27 - 5:31
    Kaj la opozicio faros proponojn kaj la koalicio kriegos. Kaj jen mi rekte
  • 5:31 - 5:37
    alparolas la nefamulojn de la frakcioj: Ĉu vi tiel imagis vian laboron,
  • 5:37 - 5:41
    ĉu indas? Dum 5 jaroj jesi tion kion sugestis
  • 5:41 - 5:46
    S-ro aŭ S-ino "Skribite-de-Referanto" en senat-administrejo? La libera mandato, konstituciita,
  • 5:46 - 5:53
    semajnon post semajno iĝas ŝerco. Kiu ĉi tie
  • 5:53 - 5:57
    ankoraŭ havas spinon publike kontraŭdiri sian frakcion?
  • 5:57 - 6:02
    Ĉi tiu submetiĝado sub la frakcio, kiu sin submetas sub la senato,
  • 6:02 - 6:07
    tio estas danĝero por demokratio. Se ni ĉi tie parolas pri la danĝeroj de lobiismo
  • 6:07 - 6:12
    kaj pri pli da travideblo, tiam ni miskonas, ke la lobiisto alparolas tiun,
  • 6:12 - 6:17
    kiu verkas la leĝon kaj ne tiun kiu nur jesas la leĝon.
  • 6:17 - 6:21
    Ne plu estas debatoj en ĉi tiu domo, sed anstataŭe estas pupteatro inter
  • 6:21 - 6:27
    koalicio kaj opozicio. Ekzistas potenc-koncentriĝo ĉe la senato, kiu ne sanas.
  • 6:27 - 6:33
    Fronte al la defioj, kiuj atendas Berlinon, estas rimarkinda,
  • 6:33 - 6:38
    ke ni kiel parlamentanoj, kiuj nur respondecas al sia konscienco, toleras tion.
  • 6:38 - 6:43
    La solvo estas same simpla kiel radikala. La berlina konstitucio diras
  • 6:43 - 6:49
    en § 59 sekcio 2: Malnetoj de leĝoj povas deveni de la parlamenta diskuto,
  • 6:49 - 6:54
    de la senato aŭ de tutpopola postulo. Ni kune forviŝu
  • 6:54 - 7:00
    "de la senato". Ni donu al la parlamentanoj la sperton tiel, ke
  • 7:00 - 7:06
    ni denove kapablos verki leĝojn, por ke veraj debatoj okazu ĉi tie,
  • 7:06 - 7:11
    enhave kaj sen detalaĉado inter partioj.
  • 7:11 - 7:16
    Imagu kiom motiviga povas esti, se post malfacila debato
  • 7:16 - 7:19
    leĝo ekakceptiĝas, pri kiu vi laboris per via korsango.
  • 7:19 - 7:25
    Sed mi nature konstatas: tio estas nur idealisma pensado. Vi sekve al mia prelego
  • 7:25 - 7:29
    ektrovos sufiĉe da kialoj por klarigi kial la sistemo, kiun ni havas
  • 7:29 - 7:33
    ekde pli ol 50 jaroj, estas bona kaj devas daŭri tiel. Vi ĉefe
  • 7:33 - 7:38
    klarigos al vi mem, ke vi ludas gravan rolon en tio kio okazas ĉi tie.
  • 7:38 - 7:43
    Kaj eĉ se tio kion mi ĵus diris, alvenis en vian menson,
  • 7:43 - 7:47
    tiam vi ne kuraĝas diskuti tion ene de via frakcio, ene de via partio.
  • 7:47 - 7:52
    Dum balotbatalo, ni havis afiŝon: "Kial mi pendu ĉi tie,
  • 7:52 - 7:56
    vi ĉiukaze ne voĉdonos?" Simile super kie mi staras, oni povus afiŝi
  • 7:56 - 8:00
    "Kial mi prelegu ĉi tie, mi ĉiukaze scias kiel vi voĉdonos?"
  • 8:00 - 8:07
    La sukceso de la piratpartio ankaŭ estas la rezulto de fidokrizo en
  • 8:07 - 8:12
    nia reprezenta, parlamenta sistemo. La gecivitanoj de Berlino
  • 8:12 - 8:18
    ne havus la ideon postuli pli da partopreniĝo, se ili havus la senton,
  • 8:18 - 8:23
    ke ili estas reprezentataj ĉi tie kiel per popola reprezento. Ĉu ĉi tie ankoraŭ neniu demandis sin
  • 8:23 - 8:28
    kial la homoj, por kiuj elektro venas el la muro kaj
  • 8:28 - 8:32
    mono el la aŭtomato, subite interesiĝas politike partopreni?
  • 8:32 - 8:37
    Sed se ni volas konvinki geberlinanojn, ke la demokrata reprezentado per
  • 8:37 - 8:42
    popolreprezentantoj necesas, tiam ni rapide ekkomencu
  • 8:42 - 8:48
    doni al ili kialojn. Se ni daŭrigas kiel antaŭe, tio ne funkcios.
  • 8:48 - 8:50
    Dankegon
  • 8:50 -
    PREZIDENTO: Dankegon
Title:
Titolo: Berlina parlamento - Piratpartio (2) Christopher Lauer pri la registara deklaro 12.1.2012
Description:

Abgeordnetenhaus - Piratenpartei (2) Christopher Lauer zur Regierungserklärung 12.1.2012 - Incl. English, Fresh, Katalan & German SUBTITLES
Kommentar & Bewertung erwünscht - #MoreFeedBackWanted
Link zur grandiosen Rede: https://redmine.piratenfraktion-berlin.de/projects/plenar6sitzung/wiki/Christopher_Lauer_zur_Regierungserkl%C3%A4rung

more » « less
Video Language:
German
Duration:
08:54

Esperanto subtitles

Revisions