[Script Info] Title: [Events] Format: Layer, Start, End, Style, Name, MarginL, MarginR, MarginV, Effect, Text Dialogue: 0,0:00:00.66,0:00:03.62,Default,,0000,0000,0000,,PREZIDENTO: Bonvolu, S-ro Lauer Dialogue: 0,0:00:03.62,0:00:10.13,Default,,0000,0000,0000,,LAUER: Jes, kiom da tempo mi havas? Estas 18:01, bonege. Dialogue: 0,0:00:10.13,0:00:11.90,Default,,0000,0000,0000,,Prezidento: 10 Minutoj Dialogue: 0,0:00:11.90,0:00:16.10,Default,,0000,0000,0000,,LAUER: Tre estimata S-rino Prezidentino, tre estimataj gesinjoroj, tre estimata S-ro Wowereit Dialogue: 0,0:00:16.10,0:00:16.84,Default,,0000,0000,0000,,[urbestro de Berlino]. Dialogue: 0,0:00:16.84,0:00:20.63,Default,,0000,0000,0000,,Andreas lumigis la programajn ecojn de la registara deklaro Dialogue: 0,0:00:20.63,0:00:25.62,Default,,0000,0000,0000,,kaj mi ŝatus ĉi tie paroli pri iuj fundamentaĵoj. Dialogue: 0,0:00:25.62,0:00:30.11,Default,,0000,0000,0000,,La pirata frakcio estas ekde septembro pasintjare parto Dialogue: 0,0:00:30.11,0:00:34.75,Default,,0000,0000,0000,,de ĉi tiu domo kaj post la komenca eŭforio kaj konfeso Dialogue: 0,0:00:34.75,0:00:39.46,Default,,0000,0000,0000,,flanke de la jam-etablitaj partioj nun ŝanĝi sian politikan stilon, ŝajnas ke Dialogue: 0,0:00:39.46,0:00:42.19,Default,,0000,0000,0000,,la normala politika stilo kaŝe revenis. Dialogue: 0,0:00:42.19,0:00:47.26,Default,,0000,0000,0000,,Mi povas kompreni vian esperon, ke ni adaptiĝas al vi, anstataŭ vi al ni, Dialogue: 0,0:00:47.26,0:00:53.13,Default,,0000,0000,0000,,sed ankaŭ ĉi tiu nigra/blanka logiko malsufiĉas. La eniro de la piratpartio Dialogue: 0,0:00:53.13,0:00:57.61,Default,,0000,0000,0000,,en la berlinan parlamenton signalas trarompon. Per ni, eniris partio, Dialogue: 0,0:00:57.61,0:01:02.56,Default,,0000,0000,0000,,kies membroj estis socialigitaj per la novaj medioj, per la Interreto. Dialogue: 0,0:01:02.56,0:01:07.42,Default,,0000,0000,0000,,Tio estas rekonenda fakto, se oni volas kompreni, kun kia malagrabla miro Dialogue: 0,0:01:07.42,0:01:13.52,Default,,0000,0000,0000,,ni rigardas la parlamentan agadon ĉi tie. Ni kreskiĝis en mondo, kiu ofertas neŭtralan platformon Dialogue: 0,0:01:13.52,0:01:17.50,Default,,0000,0000,0000,,por memevoluiĝo al ĉiu, kiu volas aliĝi. Dialogue: 0,0:01:17.50,0:01:22.84,Default,,0000,0000,0000,,Nature ĉi tiu mondo, la Interreto, ankaŭ enhavas danĝerojn, sed nomu lokon, en kiu tio ne veras. Dialogue: 0,0:01:22.84,0:01:28.60,Default,,0000,0000,0000,,Ni ĉiam pensis, ke la ŝancoj de la reto estas pli grandaj ol la danĝeroj. Kaj la egalaj ŝancoj Dialogue: 0,0:01:28.60,0:01:32.82,Default,,0000,0000,0000,,en la fizika mondo, pri kiuj parolas multaj partiaj programoj kaj ankaŭ ĉi tiu registara deklaro hodiaŭ, Dialogue: 0,0:01:32.82,0:01:38.59,Default,,0000,0000,0000,,tiuj ŝancoj estas jam realigitaj en Interreto. Ĉar tie fakte interesas neniun Dialogue: 0,0:01:38.59,0:01:42.64,Default,,0000,0000,0000,,de kiu lando vi venas, kiun sekson vi havas Dialogue: 0,0:01:42.64,0:01:48.42,Default,,0000,0000,0000,,aŭ kiun religion. Vi nur konvinku per viaj agoj. Dialogue: 0,0:01:48.42,0:01:55.10,Default,,0000,0000,0000,,Tia paralela societo - kaj mi konscie uzas tiun vorton - tiumomente pligraviĝas, Dialogue: 0,0:01:55.10,0:01:58.91,Default,,0000,0000,0000,,en kiu pli kaj pli da gecivitanoj en nia societo estas ignorataj Dialogue: 0,0:01:58.91,0:02:04.93,Default,,0000,0000,0000,,aŭ ne volas esti devigataj konformi al la etablitaj normoj. Dialogue: 0,0:02:04.93,0:02:10.07,Default,,0000,0000,0000,,Per la piratoj, ne alvenis la lernejaj popularuloj en politikon, Dialogue: 0,0:02:10.07,0:02:14.28,Default,,0000,0000,0000,,sed la intelektulaĉoj, la eksteruloj, tiuj kiuj ne estis invititaj al la festoj, Dialogue: 0,0:02:14.28,0:02:19.45,Default,,0000,0000,0000,,tiuj kiuj ne estis en la mezo de la societo. Dialogue: 0,0:02:19.45,0:02:26.97,Default,,0000,0000,0000,,Jes, kaj vi en ĉi tiu domo parolis pri solidareco, kaj nun fi-kompatas. Dialogue: 0,0:02:26.97,0:02:34.50,Default,,0000,0000,0000,,Hontu vi! Ni devis (...) mi bedaŭrinde forgesis mian kreson; Dialogue: 0,0:02:34.50,0:02:42.05,Default,,0000,0000,0000,,se mi havus ĝin, vi povus forpreni ĝin ĉi tie kaj tiam teni la kreson Dialogue: 0,0:02:42.05,0:02:43.25,Default,,0000,0000,0000,,("silentu"). Dialogue: 0,0:02:43.25,0:02:48.61,Default,,0000,0000,0000,,Ni troviĝas per la Interreto meze de ŝtorma evoluo de societo, Dialogue: 0,0:02:48.61,0:02:53.57,Default,,0000,0000,0000,,kies finon ni ankoraŭ ne povas antaŭvidi. La societaj ŝanĝoj, Dialogue: 0,0:02:53.57,0:02:55.05,Default,,0000,0000,0000,,kiujn la Interreto kiel teknologio (...) Dialogue: 0,0:02:55.05,0:02:58.87,Default,,0000,0000,0000,,PREZIDENTO: S-ro Lauer, mallonge, pardonon. Sed, gesinjoroj, Dialogue: 0,0:02:58.87,0:03:03.73,Default,,0000,0000,0000,,interrompaj krioj estas unu afero. Daŭra bruo estas alia, bonvolu ĉesi tion. Dialogue: 0,0:03:03.73,0:03:10.73,Default,,0000,0000,0000,,LAUER: Mi tuj venos al la starpunkto. Ni troviĝas per la Interreto Dialogue: 0,0:03:10.73,0:03:15.88,Default,,0000,0000,0000,,en la mezo de ŝtorma societa evuluo, kies fino ni ankoraŭ ne povas antaŭvidi. Dialogue: 0,0:03:15.88,0:03:20.27,Default,,0000,0000,0000,,La societaj ŝanĝoj, kiujn la Interreto kiel teknologio kaŭzas, Dialogue: 0,0:03:20.27,0:03:24.82,Default,,0000,0000,0000,,estas senteblaj kaj ni ne maltrafu la ŝancon influi tiujn ŝanĝojn. Dialogue: 0,0:03:24.82,0:03:30.32,Default,,0000,0000,0000,,La Interreto senkompate detruas la paradigmojn de la 19-a kaj 20-a jarcentoj. Dialogue: 0,0:03:30.32,0:03:36.34,Default,,0000,0000,0000,,Kio estas scio, kio estas laboro, kio estas kvalifikoj en mondo, en kiu ĉiuj informoj Dialogue: 0,0:03:36.34,0:03:40.60,Default,,0000,0000,0000,,alireblas per butonpremo? Ĝis nun ni maksimume okupiĝas pri Dialogue: 0,0:03:40.60,0:03:45.46,Default,,0000,0000,0000,,la simptomoj de ŝanĝiĝanta mondo. Sed ni devas komenci trakti la kaŭzojn. Dialogue: 0,0:03:45.46,0:03:50.10,Default,,0000,0000,0000,,Dume ni ne povas reagi per solvoj de la 20-a jarcento Dialogue: 0,0:03:50.10,0:03:53.79,Default,,0000,0000,0000,,al la defioj de la 21-a jarcento. Dialogue: 0,0:03:53.79,0:03:59.12,Default,,0000,0000,0000,,La Interreto dumtempe povas pli. Ne nur temas pri Google kaj eBay, sed ankaŭ la Dialogue: 0,0:03:59.12,0:04:03.68,Default,,0000,0000,0000,,demokrata partopreno de multaj. Kiel parlamento ni ne rajtas ignori la teknologiajn saltojn Dialogue: 0,0:04:03.68,0:04:09.69,Default,,0000,0000,0000,,de la lastaj jaroj. La problemo estas, ke ĉi tiu domo ne rekompencas inovacion. Dialogue: 0,0:04:09.69,0:04:14.75,Default,,0000,0000,0000,,Kial ĝi rekompencu, temas pri konstanteco kaj temas pri redukto de komplekso, Dialogue: 0,0:04:14.75,0:04:20.78,Default,,0000,0000,0000,,kiam 149 homoj reprezentas 3,5 milionojn da geberlinanoj. Dialogue: 0,0:04:20.78,0:04:26.93,Default,,0000,0000,0000,,Jes, kaj temas pri potenco. Tiumomente, kiam tiu parlamento Dialogue: 0,0:04:26.93,0:04:33.06,Default,,0000,0000,0000,,voĉdonas por la partoprenigo de la civitanoj en la politika procezo, Dialogue: 0,0:04:33.06,0:04:36.66,Default,,0000,0000,0000,,ankaŭ temas pri la timo, aboli sin mem. Dialogue: 0,0:04:36.66,0:04:43.09,Default,,0000,0000,0000,,Sed mi povas trankviligi vin: ni jam sukcesis memaboli nin. Dialogue: 0,0:04:43.09,0:04:48.43,Default,,0000,0000,0000,,Ĉar kion signifas via registara deklaro, S-ro Wowereit? Vi hodiaŭ Dialogue: 0,0:04:48.43,0:04:52.67,Default,,0000,0000,0000,,anoncis, kio okazu en la venontaj 5 jaroj. Kiel ĝi okazos? Dialogue: 0,0:04:52.67,0:04:57.23,Default,,0000,0000,0000,,Per leĝoj. Kiu akceptas tiujn leĝojn? Ĉi tiu domo. Sed: kie oni verkas la leĝojn? Dialogue: 0,0:04:57.23,0:05:02.30,Default,,0000,0000,0000,,Kiu de la ĉeestantaj parlamentanoj estas tiu S-ro aŭ S-ino Skribite-de-Referanto? Dialogue: 0,0:05:02.30,0:05:07.27,Default,,0000,0000,0000,,Kie sidas tiu referanto? Tiu sidas en administrejo. Tio estas malĝoja realeco, ke Dialogue: 0,0:05:07.27,0:05:11.85,Default,,0000,0000,0000,,tiu domo ne plu plenigas sian laŭkonstitucian taskon, kreigi leĝojn per diskutado. Dialogue: 0,0:05:11.85,0:05:17.72,Default,,0000,0000,0000,,La malĝoja realeco estos, ke ĉiu ŝanĝo dum la venontaj Dialogue: 0,0:05:17.72,0:05:23.11,Default,,0000,0000,0000,,5 jaroj venos el la senato kaj ĉi tie estos jesita per la koalicio, Dialogue: 0,0:05:23.11,0:05:26.72,Default,,0000,0000,0000,,kun pli aŭ malpli da dentogrincado. Kaj la opozicio kriegos. Dialogue: 0,0:05:26.72,0:05:31.35,Default,,0000,0000,0000,,Kaj la opozicio faros proponojn kaj la koalicio kriegos. Kaj jen mi rekte Dialogue: 0,0:05:31.35,0:05:36.95,Default,,0000,0000,0000,,alparolas la nefamulojn de la frakcioj: Ĉu vi tiel imagis vian laboron, Dialogue: 0,0:05:36.95,0:05:41.14,Default,,0000,0000,0000,,ĉu indas? Dum 5 jaroj jesi tion kion sugestis Dialogue: 0,0:05:41.14,0:05:45.55,Default,,0000,0000,0000,,S-ro aŭ S-ino "Skribite-de-Referanto" en senat-administrejo? La libera mandato, konstituciita, Dialogue: 0,0:05:45.55,0:05:53.09,Default,,0000,0000,0000,,semajnon post semajno iĝas ŝerco. Kiu ĉi tie Dialogue: 0,0:05:53.09,0:05:56.61,Default,,0000,0000,0000,,ankoraŭ havas spinon publike kontraŭdiri sian frakcion? Dialogue: 0,0:05:56.61,0:06:02.07,Default,,0000,0000,0000,,Ĉi tiu submetiĝado sub la frakcio, kiu sin submetas sub la senato, Dialogue: 0,0:06:02.07,0:06:06.98,Default,,0000,0000,0000,,tio estas danĝero por demokratio. Se ni ĉi tie parolas pri la danĝeroj de lobiismo Dialogue: 0,0:06:06.98,0:06:11.87,Default,,0000,0000,0000,,kaj pri pli da travideblo, tiam ni miskonas, ke la lobiisto alparolas tiun, Dialogue: 0,0:06:11.87,0:06:16.79,Default,,0000,0000,0000,,kiu verkas la leĝon kaj ne tiun kiu nur jesas la leĝon. Dialogue: 0,0:06:16.79,0:06:21.48,Default,,0000,0000,0000,,Ne plu estas debatoj en ĉi tiu domo, sed anstataŭe estas pupteatro inter Dialogue: 0,0:06:21.48,0:06:27.11,Default,,0000,0000,0000,,koalicio kaj opozicio. Ekzistas potenc-koncentriĝo ĉe la senato, kiu ne sanas. Dialogue: 0,0:06:27.11,0:06:32.63,Default,,0000,0000,0000,,Fronte al la defioj, kiuj atendas Berlinon, estas rimarkinda, Dialogue: 0,0:06:32.63,0:06:37.99,Default,,0000,0000,0000,,ke ni kiel parlamentanoj, kiuj nur respondecas al sia konscienco, toleras tion. Dialogue: 0,0:06:37.99,0:06:42.96,Default,,0000,0000,0000,,La solvo estas same simpla kiel radikala. La berlina konstitucio diras Dialogue: 0,0:06:42.96,0:06:49.24,Default,,0000,0000,0000,,en § 59 sekcio 2: Malnetoj de leĝoj povas deveni de la parlamenta diskuto, Dialogue: 0,0:06:49.24,0:06:54.33,Default,,0000,0000,0000,,de la senato aŭ de tutpopola postulo. Ni kune forviŝu Dialogue: 0,0:06:54.33,0:07:00.20,Default,,0000,0000,0000,,"de la senato". Ni donu al la parlamentanoj la sperton tiel, ke Dialogue: 0,0:07:00.20,0:07:05.65,Default,,0000,0000,0000,,ni denove kapablos verki leĝojn, por ke veraj debatoj okazu ĉi tie, Dialogue: 0,0:07:05.65,0:07:11.24,Default,,0000,0000,0000,,enhave kaj sen detalaĉado inter partioj. Dialogue: 0,0:07:11.24,0:07:15.50,Default,,0000,0000,0000,,Imagu kiom motiviga povas esti, se post malfacila debato Dialogue: 0,0:07:15.50,0:07:19.24,Default,,0000,0000,0000,,leĝo ekakceptiĝas, pri kiu vi laboris per via korsango. Dialogue: 0,0:07:19.24,0:07:24.85,Default,,0000,0000,0000,,Sed mi nature konstatas: tio estas nur idealisma pensado. Vi sekve al mia prelego Dialogue: 0,0:07:24.85,0:07:29.15,Default,,0000,0000,0000,,ektrovos sufiĉe da kialoj por klarigi kial la sistemo, kiun ni havas Dialogue: 0,0:07:29.15,0:07:33.36,Default,,0000,0000,0000,,ekde pli ol 50 jaroj, estas bona kaj devas daŭri tiel. Vi ĉefe Dialogue: 0,0:07:33.36,0:07:37.55,Default,,0000,0000,0000,,klarigos al vi mem, ke vi ludas gravan rolon en tio kio okazas ĉi tie. Dialogue: 0,0:07:37.55,0:07:42.55,Default,,0000,0000,0000,,Kaj eĉ se tio kion mi ĵus diris, alvenis en vian menson, Dialogue: 0,0:07:42.55,0:07:47.09,Default,,0000,0000,0000,,tiam vi ne kuraĝas diskuti tion ene de via frakcio, ene de via partio. Dialogue: 0,0:07:47.09,0:07:51.62,Default,,0000,0000,0000,,Dum balotbatalo, ni havis afiŝon: "Kial mi pendu ĉi tie, Dialogue: 0,0:07:51.62,0:07:55.82,Default,,0000,0000,0000,,vi ĉiukaze ne voĉdonos?" Simile super kie mi staras, oni povus afiŝi Dialogue: 0,0:07:55.82,0:08:00.04,Default,,0000,0000,0000,,"Kial mi prelegu ĉi tie, mi ĉiukaze scias kiel vi voĉdonos?" Dialogue: 0,0:08:00.04,0:08:07.17,Default,,0000,0000,0000,,La sukceso de la piratpartio ankaŭ estas la rezulto de fidokrizo en Dialogue: 0,0:08:07.17,0:08:12.32,Default,,0000,0000,0000,,nia reprezenta, parlamenta sistemo. La gecivitanoj de Berlino Dialogue: 0,0:08:12.32,0:08:18.01,Default,,0000,0000,0000,,ne havus la ideon postuli pli da partopreniĝo, se ili havus la senton, Dialogue: 0,0:08:18.01,0:08:23.35,Default,,0000,0000,0000,,ke ili estas reprezentataj ĉi tie kiel per popola reprezento. Ĉu ĉi tie ankoraŭ neniu demandis sin Dialogue: 0,0:08:23.35,0:08:28.43,Default,,0000,0000,0000,,kial la homoj, por kiuj elektro venas el la muro kaj Dialogue: 0,0:08:28.43,0:08:31.95,Default,,0000,0000,0000,,mono el la aŭtomato, subite interesiĝas politike partopreni? Dialogue: 0,0:08:31.95,0:08:37.19,Default,,0000,0000,0000,,Sed se ni volas konvinki geberlinanojn, ke la demokrata reprezentado per Dialogue: 0,0:08:37.19,0:08:42.47,Default,,0000,0000,0000,,popolreprezentantoj necesas, tiam ni rapide ekkomencu Dialogue: 0,0:08:42.47,0:08:47.65,Default,,0000,0000,0000,,doni al ili kialojn. Se ni daŭrigas kiel antaŭe, tio ne funkcios. Dialogue: 0,0:08:47.65,0:08:49.83,Default,,0000,0000,0000,,Dankegon Dialogue: 0,0:08:49.83,9:59:59.99,Default,,0000,0000,0000,,PREZIDENTO: Dankegon