PREZIDENTO: Bonvolu, S-ro Lauer LAUER: Jes, kiom da tempo mi havas? Estas 18:01, bonege. Prezidento: 10 Minutoj LAUER: Tre estimata S-rino Prezidentino, tre estimataj gesinjoroj, tre estimata S-ro Wowereit [urbestro de Berlino]. Andreas lumigis la programajn ecojn de la registara deklaro kaj mi ŝatus ĉi tie paroli pri iuj fundamentaĵoj. La pirata frakcio estas ekde septembro pasintjare parto de ĉi tiu domo kaj post la komenca eŭforio kaj konfeso flanke de la jam-etablitaj partioj nun ŝanĝi sian politikan stilon, ŝajnas ke la normala politika stilo kaŝe revenis. Mi povas kompreni vian esperon, ke ni adaptiĝas al vi, anstataŭ vi al ni, sed ankaŭ ĉi tiu nigra/blanka logiko malsufiĉas. La eniro de la piratpartio en la berlinan parlamenton signalas trarompon. Per ni, eniris partio, kies membroj estis socialigitaj per la novaj medioj, per la Interreto. Tio estas rekonenda fakto, se oni volas kompreni, kun kia malagrabla miro ni rigardas la parlamentan agadon ĉi tie. Ni kreskiĝis en mondo, kiu ofertas neŭtralan platformon por memevoluiĝo al ĉiu, kiu volas aliĝi. Nature ĉi tiu mondo, la Interreto, ankaŭ enhavas danĝerojn, sed nomu lokon, en kiu tio ne veras. Ni ĉiam pensis, ke la ŝancoj de la reto estas pli grandaj ol la danĝeroj. Kaj la egalaj ŝancoj en la fizika mondo, pri kiuj parolas multaj partiaj programoj kaj ankaŭ ĉi tiu registara deklaro hodiaŭ, tiuj ŝancoj estas jam realigitaj en Interreto. Ĉar tie fakte interesas neniun de kiu lando vi venas, kiun sekson vi havas aŭ kiun religion. Vi nur konvinku per viaj agoj. Tia paralela societo - kaj mi konscie uzas tiun vorton - tiumomente pligraviĝas, en kiu pli kaj pli da gecivitanoj en nia societo estas ignorataj aŭ ne volas esti devigataj konformi al la etablitaj normoj. Per la piratoj, ne alvenis la lernejaj popularuloj en politikon, sed la intelektulaĉoj, la eksteruloj, tiuj kiuj ne estis invititaj al la festoj, tiuj kiuj ne estis en la mezo de la societo. Jes, kaj vi en ĉi tiu domo parolis pri solidareco, kaj nun fi-kompatas. Hontu vi! Ni devis (...) mi bedaŭrinde forgesis mian kreson; se mi havus ĝin, vi povus forpreni ĝin ĉi tie kaj tiam teni la kreson ("silentu"). Ni troviĝas per la Interreto meze de ŝtorma evoluo de societo, kies finon ni ankoraŭ ne povas antaŭvidi. La societaj ŝanĝoj, kiujn la Interreto kiel teknologio (...) PREZIDENTO: S-ro Lauer, mallonge, pardonon. Sed, gesinjoroj, interrompaj krioj estas unu afero. Daŭra bruo estas alia, bonvolu ĉesi tion. LAUER: Mi tuj venos al la starpunkto. Ni troviĝas per la Interreto en la mezo de ŝtorma societa evuluo, kies fino ni ankoraŭ ne povas antaŭvidi. La societaj ŝanĝoj, kiujn la Interreto kiel teknologio kaŭzas, estas senteblaj kaj ni ne maltrafu la ŝancon influi tiujn ŝanĝojn. La Interreto senkompate detruas la paradigmojn de la 19-a kaj 20-a jarcentoj. Kio estas scio, kio estas laboro, kio estas kvalifikoj en mondo, en kiu ĉiuj informoj alireblas per butonpremo? Ĝis nun ni maksimume okupiĝas pri la simptomoj de ŝanĝiĝanta mondo. Sed ni devas komenci trakti la kaŭzojn. Dume ni ne povas reagi per solvoj de la 20-a jarcento al la defioj de la 21-a jarcento. La Interreto dumtempe povas pli. Ne nur temas pri Google kaj eBay, sed ankaŭ la demokrata partopreno de multaj. Kiel parlamento ni ne rajtas ignori la teknologiajn saltojn de la lastaj jaroj. La problemo estas, ke ĉi tiu domo ne rekompencas inovacion. Kial ĝi rekompencu, temas pri konstanteco kaj temas pri redukto de komplekso, kiam 149 homoj reprezentas 3,5 milionojn da geberlinanoj. Jes, kaj temas pri potenco. Tiumomente, kiam tiu parlamento voĉdonas por la partoprenigo de la civitanoj en la politika procezo, ankaŭ temas pri la timo, aboli sin mem. Sed mi povas trankviligi vin: ni jam sukcesis memaboli nin. Ĉar kion signifas via registara deklaro, S-ro Wowereit? Vi hodiaŭ anoncis, kio okazu en la venontaj 5 jaroj. Kiel ĝi okazos? Per leĝoj. Kiu akceptas tiujn leĝojn? Ĉi tiu domo. Sed: kie oni verkas la leĝojn? Kiu de la ĉeestantaj parlamentanoj estas tiu S-ro aŭ S-ino Skribite-de-Referanto? Kie sidas tiu referanto? Tiu sidas en administrejo. Tio estas malĝoja realeco, ke tiu domo ne plu plenigas sian laŭkonstitucian taskon, kreigi leĝojn per diskutado. La malĝoja realeco estos, ke ĉiu ŝanĝo dum la venontaj 5 jaroj venos el la senato kaj ĉi tie estos jesita per la koalicio, kun pli aŭ malpli da dentogrincado. Kaj la opozicio kriegos. Kaj la opozicio faros proponojn kaj la koalicio kriegos. Kaj jen mi rekte alparolas la nefamulojn de la frakcioj: Ĉu vi tiel imagis vian laboron, ĉu indas? Dum 5 jaroj jesi tion kion sugestis S-ro aŭ S-ino "Skribite-de-Referanto" en senat-administrejo? La libera mandato, konstituciita, semajnon post semajno iĝas ŝerco. Kiu ĉi tie ankoraŭ havas spinon publike kontraŭdiri sian frakcion? Ĉi tiu submetiĝado sub la frakcio, kiu sin submetas sub la senato, tio estas danĝero por demokratio. Se ni ĉi tie parolas pri la danĝeroj de lobiismo kaj pri pli da travideblo, tiam ni miskonas, ke la lobiisto alparolas tiun, kiu verkas la leĝon kaj ne tiun kiu nur jesas la leĝon. Ne plu estas debatoj en ĉi tiu domo, sed anstataŭe estas pupteatro inter koalicio kaj opozicio. Ekzistas potenc-koncentriĝo ĉe la senato, kiu ne sanas. Fronte al la defioj, kiuj atendas Berlinon, estas rimarkinda, ke ni kiel parlamentanoj, kiuj nur respondecas al sia konscienco, toleras tion. La solvo estas same simpla kiel radikala. La berlina konstitucio diras en § 59 sekcio 2: Malnetoj de leĝoj povas deveni de la parlamenta diskuto, de la senato aŭ de tutpopola postulo. Ni kune forviŝu "de la senato". Ni donu al la parlamentanoj la sperton tiel, ke ni denove kapablos verki leĝojn, por ke veraj debatoj okazu ĉi tie, enhave kaj sen detalaĉado inter partioj. Imagu kiom motiviga povas esti, se post malfacila debato leĝo ekakceptiĝas, pri kiu vi laboris per via korsango. Sed mi nature konstatas: tio estas nur idealisma pensado. Vi sekve al mia prelego ektrovos sufiĉe da kialoj por klarigi kial la sistemo, kiun ni havas ekde pli ol 50 jaroj, estas bona kaj devas daŭri tiel. Vi ĉefe klarigos al vi mem, ke vi ludas gravan rolon en tio kio okazas ĉi tie. Kaj eĉ se tio kion mi ĵus diris, alvenis en vian menson, tiam vi ne kuraĝas diskuti tion ene de via frakcio, ene de via partio. Dum balotbatalo, ni havis afiŝon: "Kial mi pendu ĉi tie, vi ĉiukaze ne voĉdonos?" Simile super kie mi staras, oni povus afiŝi "Kial mi prelegu ĉi tie, mi ĉiukaze scias kiel vi voĉdonos?" La sukceso de la piratpartio ankaŭ estas la rezulto de fidokrizo en nia reprezenta, parlamenta sistemo. La gecivitanoj de Berlino ne havus la ideon postuli pli da partopreniĝo, se ili havus la senton, ke ili estas reprezentataj ĉi tie kiel per popola reprezento. Ĉu ĉi tie ankoraŭ neniu demandis sin kial la homoj, por kiuj elektro venas el la muro kaj mono el la aŭtomato, subite interesiĝas politike partopreni? Sed se ni volas konvinki geberlinanojn, ke la demokrata reprezentado per popolreprezentantoj necesas, tiam ni rapide ekkomencu doni al ili kialojn. Se ni daŭrigas kiel antaŭe, tio ne funkcios. Dankegon PREZIDENTO: Dankegon