WEBVTT 00:00:00.659 --> 00:00:03.620 PREZIDENTO: Bonvolu, S-ro Lauer 00:00:03.620 --> 00:00:10.130 LAUER: Jes, kiom da tempo mi havas? Estas 18:01, bonege. 00:00:10.130 --> 00:00:11.900 Prezidento: 10 Minutoj 00:00:11.900 --> 00:00:16.100 LAUER: Tre estimata S-rino Prezidentino, tre estimataj gesinjoroj, tre estimata S-ro Wowereit 00:00:16.100 --> 00:00:16.840 [urbestro de Berlino]. 00:00:16.840 --> 00:00:20.630 Andreas lumigis la programajn ecojn de la registara deklaro 00:00:20.630 --> 00:00:25.619 kaj mi ŝatus ĉi tie paroli pri iuj fundamentaĵoj. 00:00:25.619 --> 00:00:30.109 La pirata frakcio estas ekde septembro pasintjare parto 00:00:30.109 --> 00:00:34.750 de ĉi tiu domo kaj post la komenca eŭforio kaj konfeso 00:00:34.750 --> 00:00:39.460 flanke de la jam-etablitaj partioj nun ŝanĝi sian politikan stilon, ŝajnas ke 00:00:39.460 --> 00:00:42.190 la normala politika stilo kaŝe revenis. 00:00:42.190 --> 00:00:47.260 Mi povas kompreni vian esperon, ke ni adaptiĝas al vi, anstataŭ vi al ni, 00:00:47.260 --> 00:00:53.129 sed ankaŭ ĉi tiu nigra/blanka logiko malsufiĉas. La eniro de la piratpartio 00:00:53.129 --> 00:00:57.609 en la berlinan parlamenton signalas trarompon. Per ni, eniris partio, 00:00:57.609 --> 00:01:02.559 kies membroj estis socialigitaj per la novaj medioj, per la Interreto. 00:01:02.559 --> 00:01:07.420 Tio estas rekonenda fakto, se oni volas kompreni, kun kia malagrabla miro 00:01:07.420 --> 00:01:13.520 ni rigardas la parlamentan agadon ĉi tie. Ni kreskiĝis en mondo, kiu ofertas neŭtralan platformon 00:01:13.520 --> 00:01:17.500 por memevoluiĝo al ĉiu, kiu volas aliĝi. 00:01:17.500 --> 00:01:22.840 Nature ĉi tiu mondo, la Interreto, ankaŭ enhavas danĝerojn, sed nomu lokon, en kiu tio ne veras. 00:01:22.840 --> 00:01:28.600 Ni ĉiam pensis, ke la ŝancoj de la reto estas pli grandaj ol la danĝeroj. Kaj la egalaj ŝancoj 00:01:28.600 --> 00:01:32.820 en la fizika mondo, pri kiuj parolas multaj partiaj programoj kaj ankaŭ ĉi tiu registara deklaro hodiaŭ, 00:01:32.820 --> 00:01:38.590 tiuj ŝancoj estas jam realigitaj en Interreto. Ĉar tie fakte interesas neniun 00:01:38.590 --> 00:01:42.640 de kiu lando vi venas, kiun sekson vi havas 00:01:42.640 --> 00:01:48.420 aŭ kiun religion. Vi nur konvinku per viaj agoj. 00:01:48.420 --> 00:01:55.100 Tia paralela societo - kaj mi konscie uzas tiun vorton - tiumomente pligraviĝas, 00:01:55.100 --> 00:01:58.910 en kiu pli kaj pli da gecivitanoj en nia societo estas ignorataj 00:01:58.910 --> 00:02:04.930 aŭ ne volas esti devigataj konformi al la etablitaj normoj. 00:02:04.930 --> 00:02:10.070 Per la piratoj, ne alvenis la lernejaj popularuloj en politikon, 00:02:10.070 --> 00:02:14.280 sed la intelektulaĉoj, la eksteruloj, tiuj kiuj ne estis invititaj al la festoj, 00:02:14.280 --> 00:02:19.450 tiuj kiuj ne estis en la mezo de la societo. 00:02:19.450 --> 00:02:26.970 Jes, kaj vi en ĉi tiu domo parolis pri solidareco, kaj nun fi-kompatas. 00:02:26.970 --> 00:02:34.500 Hontu vi! Ni devis (...) mi bedaŭrinde forgesis mian kreson; 00:02:34.500 --> 00:02:42.050 se mi havus ĝin, vi povus forpreni ĝin ĉi tie kaj tiam teni la kreson 00:02:42.050 --> 00:02:43.250 ("silentu"). 00:02:43.250 --> 00:02:48.610 Ni troviĝas per la Interreto meze de ŝtorma evoluo de societo, 00:02:48.610 --> 00:02:53.570 kies finon ni ankoraŭ ne povas antaŭvidi. La societaj ŝanĝoj, 00:02:53.570 --> 00:02:55.050 kiujn la Interreto kiel teknologio (...) 00:02:55.050 --> 00:02:58.870 PREZIDENTO: S-ro Lauer, mallonge, pardonon. Sed, gesinjoroj, 00:02:58.870 --> 00:03:03.730 interrompaj krioj estas unu afero. Daŭra bruo estas alia, bonvolu ĉesi tion. 00:03:03.730 --> 00:03:10.730 LAUER: Mi tuj venos al la starpunkto. Ni troviĝas per la Interreto 00:03:10.730 --> 00:03:15.880 en la mezo de ŝtorma societa evuluo, kies fino ni ankoraŭ ne povas antaŭvidi. 00:03:15.880 --> 00:03:20.270 La societaj ŝanĝoj, kiujn la Interreto kiel teknologio kaŭzas, 00:03:20.270 --> 00:03:24.819 estas senteblaj kaj ni ne maltrafu la ŝancon influi tiujn ŝanĝojn. 00:03:24.819 --> 00:03:30.319 La Interreto senkompate detruas la paradigmojn de la 19-a kaj 20-a jarcentoj. 00:03:30.319 --> 00:03:36.340 Kio estas scio, kio estas laboro, kio estas kvalifikoj en mondo, en kiu ĉiuj informoj 00:03:36.340 --> 00:03:40.600 alireblas per butonpremo? Ĝis nun ni maksimume okupiĝas pri 00:03:40.600 --> 00:03:45.459 la simptomoj de ŝanĝiĝanta mondo. Sed ni devas komenci trakti la kaŭzojn. 00:03:45.459 --> 00:03:50.100 Dume ni ne povas reagi per solvoj de la 20-a jarcento 00:03:50.100 --> 00:03:53.790 al la defioj de la 21-a jarcento. 00:03:53.790 --> 00:03:59.120 La Interreto dumtempe povas pli. Ne nur temas pri Google kaj eBay, sed ankaŭ la 00:03:59.120 --> 00:04:03.680 demokrata partopreno de multaj. Kiel parlamento ni ne rajtas ignori la teknologiajn saltojn 00:04:03.680 --> 00:04:09.690 de la lastaj jaroj. La problemo estas, ke ĉi tiu domo ne rekompencas inovacion. 00:04:09.690 --> 00:04:14.750 Kial ĝi rekompencu, temas pri konstanteco kaj temas pri redukto de komplekso, 00:04:14.750 --> 00:04:20.780 kiam 149 homoj reprezentas 3,5 milionojn da geberlinanoj. 00:04:20.780 --> 00:04:26.930 Jes, kaj temas pri potenco. Tiumomente, kiam tiu parlamento 00:04:26.930 --> 00:04:33.060 voĉdonas por la partoprenigo de la civitanoj en la politika procezo, 00:04:33.060 --> 00:04:36.660 ankaŭ temas pri la timo, aboli sin mem. 00:04:36.660 --> 00:04:43.090 Sed mi povas trankviligi vin: ni jam sukcesis memaboli nin. 00:04:43.090 --> 00:04:48.430 Ĉar kion signifas via registara deklaro, S-ro Wowereit? Vi hodiaŭ 00:04:48.430 --> 00:04:52.669 anoncis, kio okazu en la venontaj 5 jaroj. Kiel ĝi okazos? 00:04:52.669 --> 00:04:57.230 Per leĝoj. Kiu akceptas tiujn leĝojn? Ĉi tiu domo. Sed: kie oni verkas la leĝojn? 00:04:57.230 --> 00:05:02.300 Kiu de la ĉeestantaj parlamentanoj estas tiu S-ro aŭ S-ino Skribite-de-Referanto? 00:05:02.300 --> 00:05:07.270 Kie sidas tiu referanto? Tiu sidas en administrejo. Tio estas malĝoja realeco, ke 00:05:07.270 --> 00:05:11.850 tiu domo ne plu plenigas sian laŭkonstitucian taskon, kreigi leĝojn per diskutado. 00:05:11.850 --> 00:05:17.720 La malĝoja realeco estos, ke ĉiu ŝanĝo dum la venontaj 00:05:17.720 --> 00:05:23.110 5 jaroj venos el la senato kaj ĉi tie estos jesita per la koalicio, 00:05:23.110 --> 00:05:26.720 kun pli aŭ malpli da dentogrincado. Kaj la opozicio kriegos. 00:05:26.720 --> 00:05:31.350 Kaj la opozicio faros proponojn kaj la koalicio kriegos. Kaj jen mi rekte 00:05:31.350 --> 00:05:36.949 alparolas la nefamulojn de la frakcioj: Ĉu vi tiel imagis vian laboron, 00:05:36.949 --> 00:05:41.139 ĉu indas? Dum 5 jaroj jesi tion kion sugestis 00:05:41.139 --> 00:05:45.550 S-ro aŭ S-ino "Skribite-de-Referanto" en senat-administrejo? La libera mandato, konstituciita, 00:05:45.550 --> 00:05:53.090 semajnon post semajno iĝas ŝerco. Kiu ĉi tie 00:05:53.090 --> 00:05:56.610 ankoraŭ havas spinon publike kontraŭdiri sian frakcion? 00:05:56.610 --> 00:06:02.070 Ĉi tiu submetiĝado sub la frakcio, kiu sin submetas sub la senato, 00:06:02.070 --> 00:06:06.979 tio estas danĝero por demokratio. Se ni ĉi tie parolas pri la danĝeroj de lobiismo 00:06:06.979 --> 00:06:11.870 kaj pri pli da travideblo, tiam ni miskonas, ke la lobiisto alparolas tiun, 00:06:11.870 --> 00:06:16.790 kiu verkas la leĝon kaj ne tiun kiu nur jesas la leĝon. 00:06:16.790 --> 00:06:21.479 Ne plu estas debatoj en ĉi tiu domo, sed anstataŭe estas pupteatro inter 00:06:21.479 --> 00:06:27.110 koalicio kaj opozicio. Ekzistas potenc-koncentriĝo ĉe la senato, kiu ne sanas. 00:06:27.110 --> 00:06:32.630 Fronte al la defioj, kiuj atendas Berlinon, estas rimarkinda, 00:06:32.630 --> 00:06:37.990 ke ni kiel parlamentanoj, kiuj nur respondecas al sia konscienco, toleras tion. 00:06:37.990 --> 00:06:42.960 La solvo estas same simpla kiel radikala. La berlina konstitucio diras 00:06:42.960 --> 00:06:49.240 en § 59 sekcio 2: Malnetoj de leĝoj povas deveni de la parlamenta diskuto, 00:06:49.240 --> 00:06:54.330 de la senato aŭ de tutpopola postulo. Ni kune forviŝu 00:06:54.330 --> 00:07:00.199 "de la senato". Ni donu al la parlamentanoj la sperton tiel, ke 00:07:00.199 --> 00:07:05.650 ni denove kapablos verki leĝojn, por ke veraj debatoj okazu ĉi tie, 00:07:05.650 --> 00:07:11.240 enhave kaj sen detalaĉado inter partioj. 00:07:11.240 --> 00:07:15.500 Imagu kiom motiviga povas esti, se post malfacila debato 00:07:15.500 --> 00:07:19.240 leĝo ekakceptiĝas, pri kiu vi laboris per via korsango. 00:07:19.240 --> 00:07:24.850 Sed mi nature konstatas: tio estas nur idealisma pensado. Vi sekve al mia prelego 00:07:24.850 --> 00:07:29.150 ektrovos sufiĉe da kialoj por klarigi kial la sistemo, kiun ni havas 00:07:29.150 --> 00:07:33.360 ekde pli ol 50 jaroj, estas bona kaj devas daŭri tiel. Vi ĉefe 00:07:33.360 --> 00:07:37.550 klarigos al vi mem, ke vi ludas gravan rolon en tio kio okazas ĉi tie. 00:07:37.550 --> 00:07:42.550 Kaj eĉ se tio kion mi ĵus diris, alvenis en vian menson, 00:07:42.550 --> 00:07:47.090 tiam vi ne kuraĝas diskuti tion ene de via frakcio, ene de via partio. 00:07:47.090 --> 00:07:51.620 Dum balotbatalo, ni havis afiŝon: "Kial mi pendu ĉi tie, 00:07:51.620 --> 00:07:55.820 vi ĉiukaze ne voĉdonos?" Simile super kie mi staras, oni povus afiŝi 00:07:55.820 --> 00:08:00.039 "Kial mi prelegu ĉi tie, mi ĉiukaze scias kiel vi voĉdonos?" 00:08:00.039 --> 00:08:07.169 La sukceso de la piratpartio ankaŭ estas la rezulto de fidokrizo en 00:08:07.169 --> 00:08:12.320 nia reprezenta, parlamenta sistemo. La gecivitanoj de Berlino 00:08:12.320 --> 00:08:18.009 ne havus la ideon postuli pli da partopreniĝo, se ili havus la senton, 00:08:18.009 --> 00:08:23.350 ke ili estas reprezentataj ĉi tie kiel per popola reprezento. Ĉu ĉi tie ankoraŭ neniu demandis sin 00:08:23.350 --> 00:08:28.430 kial la homoj, por kiuj elektro venas el la muro kaj 00:08:28.430 --> 00:08:31.949 mono el la aŭtomato, subite interesiĝas politike partopreni? 00:08:31.949 --> 00:08:37.189 Sed se ni volas konvinki geberlinanojn, ke la demokrata reprezentado per 00:08:37.189 --> 00:08:42.469 popolreprezentantoj necesas, tiam ni rapide ekkomencu 00:08:42.469 --> 00:08:47.649 doni al ili kialojn. Se ni daŭrigas kiel antaŭe, tio ne funkcios. 00:08:47.649 --> 00:08:49.829 Dankegon 00:08:49.829 --> 99:59:59.999 PREZIDENTO: Dankegon