Technical Evolution of Wikipedia - Teknika Evoluo de Vikipedio
-
0:04 - 0:09Teknika evoluo de Vikipedio de Brion Vibber - Eks-teknikestro de Vikipedio
-
0:09 - 0:12Bonan vesperon, ĉiuj.
-
0:12 - 0:15Estas mia plezuro prezenti al vi, Brion Vibber.
-
0:15 - 0:23Dum jaroj li laboris ĉe la Wikimedia Foundation, kiel ĉefa teknikisto.
-
0:23 - 0:31kaj mi tre ĝojas, ke Lu povas veni. Li estas la estro de Esperantoland.org.
-
0:31 - 0:35Mi donas al Brion.
-
0:35 - 0:52Vikipedio: ĉu estas iu, kiu ne konas la Vikipedion?
-
0:52 - 0:57Do, iomete pri la historio de Vikipedio
-
0:57 - 1:05kaj plejparte pri la teknika aspekto de la subteno de multaj lingvoj.
-
1:05 - 1:14Originale kiam la Vikipedio ekstariĝis, ĝi estis nur en la angla lingvo.
-
1:14 - 1:22Nun io kio estas bona kaj simpla pri la angla lingvo estas, ke ĝi ne havas ĉapelitajn literojn.
-
1:22 - 1:30Sed nature, iu grava problemo pri tio estas, ke la usonaj programistoj, kiel mi mem,
-
1:30 - 1:38ne tro bone konas la problemojn pri literoj kaj skribsistemoj de aliaj lingvoj,
-
1:38 - 1:48kaj pro tio, multe da softvaro, programoj kaj retpaĝaroj ne bone traktas lingvojn,
-
1:48 - 1:54krom tiuj de okcidenteŭropo.
-
1:54 - 1:59Multaj interesiĝis pri subteno por aliaj lingvoj,
-
1:59 - 2:08ke ni kunportu la tutan konaron de la homaro al ĉiuj homoj de la mondo.
-
2:08 - 2:16Do, estus bone subteni la aliajn lingvojn, sed ĝi ne bone funkciis originale.
-
2:16 - 2:22Mi starigis multajn retpaĝarojn por Vikipedio en multaj lingvoj,
-
2:22 - 2:25kelkaj dekoj de lingvoj, fakte.
-
2:25 - 2:33Sed multaj el ili tute fuŝis, do ekzemple paĝaro de Vikipedio en la japana lingvo.
-
2:33 - 2:41Nuntempe, tre bone skribeblas. Ĝi havas multegajn literojn.
-
2:41 - 2:47Ĝi bonaspektas kaj oni povas legi, oni povas skribi. Ĉio funkcias bone nun.
-
2:47 - 2:52Sed originale, ĝi aspektis tre simila al tiu.
-
2:52 - 3:02Ĝi estis grava problemo por multaj lingvoj: japana, ĉina, rusa, hebrea ktp.
-
3:02 - 3:06Multaj el ili tute ne funkciis.
-
3:06 - 3:20Kelkfoje eĉ kiel la pola lingvo kreis sian apartan retpaĝaron por ilia vikio,
-
3:20 - 3:28kiu bone subtenis la orienteŭropajn literojn, sed ankoraŭ ne la japanan, la rusan ktp.
-
3:28 - 3:36Je tiu tempo, mi ekkonis la Vikipedion fakte per Esperanto.
-
3:36 - 3:45Mi estis studanto ĉe universitato kaj mi lernis la francan ktp en normala kurso.
-
3:45 - 3:55Sed mi interesiĝis pri aliaj lingvoj, kaj Esperanton mi lernis mem per la Interreto kaj libroj ktp.
-
3:55 - 4:00Per komputilo kaj Interreto, estis tre interesa,
-
4:00 - 4:08kaj Vikipedio en Esperanto ekstariĝis per nia kara Chuck.
-
4:08 - 4:21En tiu tempo, ni ankoraŭ havis la fuŝan litersistemon, do por Esperanto, kiu havas ĉapelitajn literojn.
-
4:24 - 4:31Tiel ĝi havas la ĉapelon super la literoj.
-
4:31 - 4:40Sed, por ke ĝi estu skribebla en la retpaĝo, oni devis skribi per x-sistemo.
-
4:40 - 4:50Do, "cx" ŝanĝas al "ĉ" ktp. Ĝi tre malbelaspektis.
-
4:50 - 5:07Por plibeligi ĝin, kaj kreigi, ke ĝi aspektu ĝuste, kiel ĝi estu, mi aldonis subtenon por la litersistemo unikodo.
-
5:07 - 5:19Unikodo estas sistemo por enkodigi la literojn de ĉiu lingvo en la tuta mondo:
-
5:19 - 5:28de egiptaj hierglifoj ĝis la nuntempaj japana, korea ktp, kaj multaj simboloj
-
5:28 - 5:35en unu sistemo, kiu povas inkluzivi ĉiujn ili.
-
5:35 - 5:45Por ke, ni ne devas havi apartan polan sistemon por orienteŭropo,
-
5:45 - 5:49kaj francan por okcidenteŭropo ktp.
-
5:49 - 5:58Ni povas havi nur unu sistemon, unu programon, unu retpaĝäron por ĉiuj lingvoj.
-
5:58 - 6:13Kun tiu sistemo tutmonda, ĝi estis ekigita en la komputiloj ekde 20 jaroj,
-
6:13 - 6:23sed je 2001, 2002, kiam ni starigis Vikipedion, unikodo ankoraŭ estis "nova" por la reto,
-
6:23 - 6:30do estis malfacile enmeti ĝin en la usonecajn programojn.
-
6:30 - 6:42Necesis iom studi kiel funkcias la sistemo UTF8 por enmeti unikodon en la retpaĝon.
-
6:42 - 6:53Sed, mi povis studi ĝin iom, kaj mi aldonis subtenon por la originala softvaro de Vikipedio.
-
6:53 - 7:04Mi donis al ĝi la konvertilon de la "sx" al la ĝusta "ŝ" ktp.
-
7:04 - 7:10Sed mi trovis, ke ĝi estis ne nur por Esperanto.
-
7:10 - 7:14Ĝi povas funkcii por la aliaj lingvoj ankaŭ.
-
7:14 - 7:22Ekzemple la rusa, la japana, la pola povas funkcii per unikodo.
-
7:22 - 7:28Bedaŭrinde, ĝi estis iomete pli malsimple,
-
7:28 - 7:41por ke je tiu tempo mi ankaŭ ekstarigis novan softvaron de Vikipedio, kiu estis tute malsama ol la originala.
-
7:41 - 7:48Ĝi estis pli bona, sed ĝi ankaŭ ne estis unikodkapabla.
-
7:48 - 7:57Ĝi estis nature kreita de okcidenteŭropano kaj usonanoj,
-
7:57 - 8:05kaj ne bone konas, ke estas aliaj lingvoj krom okcidenteŭropo kaj nordameriko
-
8:05 - 8:08kiu devas havi aliajn literojn.
-
8:08 - 8:17Pro tio necesis efektive krei la unikodkapablon por Vikipedio trifoje.
-
8:17 - 8:21Originale por la Esperanto-Vikipedio.
-
8:21 - 8:34Duafoje ĉe la nova sistemo, kiun origine oni starigis nur per la angla Vikipedio kaj ne bezonis unikodon.
-
8:34 - 8:44Denove kiam ni tre grande ŝanĝegis la softvaron por plirapidigi ĝin,
-
8:44 - 8:49sed poste estis kompleta la trian fojon.
-
8:49 - 8:59Dum la jaro 2002 kaj 2003, ni provis ekstarigi novajn Vikipediojn en multaj lingvoj.
-
8:59 - 9:13Ni reakiris la polan lingvon, kaj povis pli bone kunigi ĝin kun aliaj lingvoj.
-
9:13 - 9:22Ekzemple unu lingvo povas ligi al paĝo pri la sama afero en alia lingvo.
-
9:22 - 9:29Nun kun sama sistemo por ĉio, oni povas tion fari.
-
9:29 - 9:39Pli bone kunmeti la grupojn de la lingvanoj en sia propra lingvo.
-
9:39 - 9:46Simile estis kelkaj aliaj problemoj por la lingvoj en la programo ĉe la reto.
-
9:46 - 9:54Estas iomete problemete, ke la tradiciaj usonaj programistoj
-
9:54 - 10:06kaj ofte eĉ la okcidenteŭropanoj kreis siajn programojn nur en la angla lingvo.
-
10:06 - 10:16Estis iom da problemo kiam iu kiu ne angle kapablas aŭ malbone kapablas
-
10:16 - 10:21aŭ simple volas uzi sistemon en sia propra lingvo.
-
10:21 - 10:32Pro tio ni devis ankaŭ aldoni sistemon por traduki la mesaĝojn el la retpaĝoj,
-
10:32 - 10:38por ke oni povus kompreni ĝin en sia propra lingvo.
-
10:38 - 10:52Ekzemple ni povas ... Artikolo, Diskuto, Historio, Forigi
-
10:52 - 10:57Article, Talk, Edit, History, nur en la angla.
-
10:57 - 11:01Ne estas tre bone, sed ĝenerale oni regas la anglan.
-
11:01 - 11:23Do, ni kreis mapon inter la mesaĝoj kaj iometa priskribeto pri ĉiu mesaĝo.
-
11:23 - 11:41Kiam ni faras ion iom pli granda, estas grandaj mesaĝoj, kaj estas frazoj kaj paragrafoj ktp.
-
11:41 - 11:46Estas iom pli malsimpla ol la simplaj vortoj.
-
11:46 - 11:54Pro tio ni donas efektive iun nomon por ĉiu mesaĝo.
-
11:54 - 12:10En la programo, ĝi ne havas la anglan frazon, ĝi havas nur nomon kiu estas "login-message" aŭ simile.
-
12:10 - 12:22En dosiero kun la mapo por ĉiu individua lingvo, estas la nomo kaj la mesaĝo.
-
12:22 - 12:26La mesaĝo povas esti tradukita en ĉiu lingvo.
-
12:26 - 12:36Similaj sistemoj estas uzataj en multaj programoj en diversaj, precizaj formoj,
-
12:36 - 12:50sed la plej malsama afero pri la sistemo en Vikipedio, estas ke oni povas ankaŭ ŝanĝi tiun mesaĝon.
-
12:50 - 13:14Se mi volas ŝanĝi tiun frazon iomete malsame, por ke mia Vikipedio havu iun normon aŭ regulon
-
13:14 - 13:24kiel oni skribas artikolon aŭ elektas la administristojn ktp.
-
13:24 - 13:31Ĝi povas esti malsama per la sistemo de Vikipedio.
-
13:31 - 13:36Oni povas ... mi ne estas ensalutinta, do mi ne povas ...
-
13:36 - 13:49sed la administrantoj ĉe la retpaĝo povas uzi la vikion por ŝanĝi siajn proprajn mesaĝojn.
-
13:49 - 13:54[Bedaŭrinde tiam mia kamerao ĉesis funkcii.]
- Title:
- Technical Evolution of Wikipedia - Teknika Evoluo de Vikipedio
- Description:
-
Brion Vibber, previous CTO of Wikimedia, speaks of the early history of Wikipedia and Esperanto's influence on the multilingualism of the project. English subtitles coming soon. This video is under the Creative Commons BY-NC-SA license.
Brion Vibber, eks-teknikestro de Vikimedio, parolas pri la frua historio de Vikipedio kaj la influo de Esperanto pri la multlingveco de la projekto. Ĉi tiu filmeto estas sub la permesilo de Krea Komunaĵo BY-NC-SA.
- Video Language:
- Esperanto
- Duration:
- 13:55
brion.vibber edited Esperanto subtitles for Technical Evolution of Wikipedia - Teknika Evoluo de Vikipedio | ||
Chuck Smith edited Esperanto subtitles for Technical Evolution of Wikipedia - Teknika Evoluo de Vikipedio |