WEBVTT 00:00:04.285 --> 00:00:09.285 Teknika evoluo de Vikipedio de Brion Vibber - Eks-teknikestro de Vikipedio 00:00:09.285 --> 00:00:11.540 Bonan vesperon, ĉiuj. 00:00:11.540 --> 00:00:15.417 Estas mia plezuro prezenti al vi, Brion Vibber. 00:00:15.417 --> 00:00:23.475 Dum jaroj li laboris ĉe la Wikimedia Foundation, kiel ĉefa teknikisto. 00:00:23.475 --> 00:00:31.236 kaj mi tre ĝojas, ke Lu povas veni. Li estas la estro de Esperantoland.org. 00:00:31.236 --> 00:00:35.167 Mi donas al Brion. 00:00:35.167 --> 00:00:52.477 Vikipedio: ĉu estas iu, kiu ne konas la Vikipedion? 00:00:52.477 --> 00:00:57.167 Do, iomete pri la historio de Vikipedio 00:00:57.167 --> 00:01:04.583 kaj plejparte pri la teknika aspekto de la subteno de multaj lingvoj. 00:01:04.583 --> 00:01:14.417 Originale kiam la Vikipedio ekstariĝis, ĝi estis nur en la angla lingvo. 00:01:14.417 --> 00:01:22.042 Nun io kio estas bona kaj simpla pri la angla lingvo estas, ke ĝi ne havas ĉapelitajn literojn. 00:01:22.042 --> 00:01:30.417 Sed nature, iu grava problemo pri tio estas, ke la usonaj programistoj, kiel mi mem, 00:01:30.417 --> 00:01:38.042 ne tro bone konas la problemojn pri literoj kaj skribsistemoj de aliaj lingvoj, 00:01:38.042 --> 00:01:48.042 kaj pro tio, multe da softvaro, programoj kaj retpaĝaroj ne bone traktas lingvojn, 00:01:48.042 --> 00:01:54.250 krom tiuj de okcidenteŭropo. 00:01:54.250 --> 00:01:59.250 Multaj interesiĝis pri subteno por aliaj lingvoj, 00:01:59.250 --> 00:02:07.524 ke ni kunportu la tutan konaron de la homaro al ĉiuj homoj de la mondo. 00:02:07.524 --> 00:02:16.375 Do, estus bone subteni la aliajn lingvojn, sed ĝi ne bone funkciis originale. 00:02:16.375 --> 00:02:22.333 Mi starigis multajn retpaĝarojn por Vikipedio en multaj lingvoj, 00:02:22.333 --> 00:02:25.167 kelkaj dekoj de lingvoj, fakte. 00:02:25.167 --> 00:02:33.417 Sed multaj el ili tute fuŝis, do ekzemple paĝaro de Vikipedio en la japana lingvo. 00:02:33.417 --> 00:02:40.917 Nuntempe, tre bone skribeblas. Ĝi havas multegajn literojn. 00:02:40.917 --> 00:02:47.000 Ĝi bonaspektas kaj oni povas legi, oni povas skribi. Ĉio funkcias bone nun. 00:02:47.000 --> 00:02:51.875 Sed originale, ĝi aspektis tre simila al tiu. 00:02:51.875 --> 00:03:01.833 Ĝi estis grava problemo por multaj lingvoj: japana, ĉina, rusa, hebrea ktp. 00:03:01.833 --> 00:03:05.875 Multaj el ili tute ne funkciis. 00:03:05.875 --> 00:03:19.569 Kelkfoje eĉ kiel la pola lingvo kreis sian apartan retpaĝaron por ilia vikio, 00:03:19.569 --> 00:03:28.042 kiu bone subtenis la orienteŭropajn literojn, sed ankoraŭ ne la japanan, la rusan ktp. 00:03:28.042 --> 00:03:35.737 Je tiu tempo, mi ekkonis la Vikipedion fakte per Esperanto. 00:03:35.737 --> 00:03:44.769 Mi estis studanto ĉe universitato kaj mi lernis la francan ktp en normala kurso. 00:03:44.769 --> 00:03:55.042 Sed mi interesiĝis pri aliaj lingvoj, kaj Esperanton mi lernis mem per la Interreto kaj libroj ktp. 00:03:55.042 --> 00:04:00.208 Per komputilo kaj Interreto, estis tre interesa, 00:04:00.208 --> 00:04:08.292 kaj Vikipedio en Esperanto ekstariĝis per nia kara Chuck. 00:04:08.292 --> 00:04:20.947 En tiu tempo, ni ankoraŭ havis la fuŝan litersistemon, do por Esperanto, kiu havas ĉapelitajn literojn. 00:04:23.716 --> 00:04:31.000 Tiel ĝi havas la ĉapelon super la literoj. 00:04:31.000 --> 00:04:40.271 Sed, por ke ĝi estu skribebla en la retpaĝo, oni devis skribi per x-sistemo. 00:04:40.271 --> 00:04:50.482 Do, "cx" ŝanĝas al "ĉ" ktp. Ĝi tre malbelaspektis. 00:04:50.482 --> 00:05:07.479 Por plibeligi ĝin, kaj kreigi, ke ĝi aspektu ĝuste, kiel ĝi estu, mi aldonis subtenon por la litersistemo unikodo. 00:05:07.479 --> 00:05:18.542 Unikodo estas sistemo por enkodigi la literojn de ĉiu lingvo en la tuta mondo: 00:05:18.542 --> 00:05:28.273 de egiptaj hierglifoj ĝis la nuntempaj japana, korea ktp, kaj multaj simboloj 00:05:28.273 --> 00:05:35.375 en unu sistemo, kiu povas inkluzivi ĉiujn ili. 00:05:35.375 --> 00:05:44.793 Por ke, ni ne devas havi apartan polan sistemon por orienteŭropo, 00:05:44.793 --> 00:05:48.667 kaj francan por okcidenteŭropo ktp. 00:05:48.667 --> 00:05:58.193 Ni povas havi nur unu sistemon, unu programon, unu retpaĝäron por ĉiuj lingvoj. 00:05:58.193 --> 00:06:12.875 Kun tiu sistemo tutmonda, ĝi estis ekigita en la komputiloj ekde 20 jaroj, 00:06:12.875 --> 00:06:23.417 sed je 2001, 2002, kiam ni starigis Vikipedion, unikodo ankoraŭ estis "nova" por la reto, 00:06:23.417 --> 00:06:30.327 do estis malfacile enmeti ĝin en la usonecajn programojn. 00:06:30.327 --> 00:06:42.208 Necesis iom studi kiel funkcias la sistemo UTF8 por enmeti unikodon en la retpaĝon. 00:06:42.208 --> 00:06:52.851 Sed, mi povis studi ĝin iom, kaj mi aldonis subtenon por la originala softvaro de Vikipedio. 00:06:52.851 --> 00:07:04.208 Mi donis al ĝi la konvertilon de la "sx" al la ĝusta "ŝ" ktp. 00:07:04.208 --> 00:07:10.167 Sed mi trovis, ke ĝi estis ne nur por Esperanto. 00:07:10.167 --> 00:07:14.125 Ĝi povas funkcii por la aliaj lingvoj ankaŭ. 00:07:14.125 --> 00:07:21.504 Ekzemple la rusa, la japana, la pola povas funkcii per unikodo. 00:07:21.504 --> 00:07:27.750 Bedaŭrinde, ĝi estis iomete pli malsimple, 00:07:27.750 --> 00:07:40.917 por ke je tiu tempo mi ankaŭ ekstarigis novan softvaron de Vikipedio, kiu estis tute malsama ol la originala. 00:07:40.917 --> 00:07:47.792 Ĝi estis pli bona, sed ĝi ankaŭ ne estis unikodkapabla. 00:07:47.792 --> 00:07:56.822 Ĝi estis nature kreita de okcidenteŭropano kaj usonanoj, 00:07:56.822 --> 00:08:04.583 kaj ne bone konas, ke estas aliaj lingvoj krom okcidenteŭropo kaj nordameriko 00:08:04.583 --> 00:08:08.060 kiu devas havi aliajn literojn. 00:08:08.060 --> 00:08:16.875 Pro tio necesis efektive krei la unikodkapablon por Vikipedio trifoje. 00:08:16.875 --> 00:08:20.808 Originale por la Esperanto-Vikipedio. 00:08:20.808 --> 00:08:33.958 Duafoje ĉe la nova sistemo, kiun origine oni starigis nur per la angla Vikipedio kaj ne bezonis unikodon. 00:08:33.958 --> 00:08:43.833 Denove kiam ni tre grande ŝanĝegis la softvaron por plirapidigi ĝin, 00:08:43.833 --> 00:08:49.000 sed poste estis kompleta la trian fojon. 00:08:49.000 --> 00:08:59.333 Dum la jaro 2002 kaj 2003, ni provis ekstarigi novajn Vikipediojn en multaj lingvoj. 00:08:59.333 --> 00:09:12.583 Ni reakiris la polan lingvon, kaj povis pli bone kunigi ĝin kun aliaj lingvoj. 00:09:12.583 --> 00:09:21.667 Ekzemple unu lingvo povas ligi al paĝo pri la sama afero en alia lingvo. 00:09:21.667 --> 00:09:29.458 Nun kun sama sistemo por ĉio, oni povas tion fari. 00:09:29.458 --> 00:09:38.833 Pli bone kunmeti la grupojn de la lingvanoj en sia propra lingvo. 00:09:38.833 --> 00:09:45.750 Simile estis kelkaj aliaj problemoj por la lingvoj en la programo ĉe la reto. 00:09:45.750 --> 00:09:53.667 Estas iomete problemete, ke la tradiciaj usonaj programistoj 00:09:53.667 --> 00:10:06.157 kaj ofte eĉ la okcidenteŭropanoj kreis siajn programojn nur en la angla lingvo. 00:10:06.157 --> 00:10:15.750 Estis iom da problemo kiam iu kiu ne angle kapablas aŭ malbone kapablas 00:10:15.750 --> 00:10:20.958 aŭ simple volas uzi sistemon en sia propra lingvo. 00:10:20.958 --> 00:10:31.750 Pro tio ni devis ankaŭ aldoni sistemon por traduki la mesaĝojn el la retpaĝoj, 00:10:31.750 --> 00:10:37.958 por ke oni povus kompreni ĝin en sia propra lingvo. 00:10:37.958 --> 00:10:52.417 Ekzemple ni povas ... Artikolo, Diskuto, Historio, Forigi 00:10:52.417 --> 00:10:57.042 Article, Talk, Edit, History, nur en la angla. 00:10:57.042 --> 00:11:01.458 Ne estas tre bone, sed ĝenerale oni regas la anglan. 00:11:01.458 --> 00:11:23.375 Do, ni kreis mapon inter la mesaĝoj kaj iometa priskribeto pri ĉiu mesaĝo. 00:11:23.375 --> 00:11:41.382 Kiam ni faras ion iom pli granda, estas grandaj mesaĝoj, kaj estas frazoj kaj paragrafoj ktp. 00:11:41.382 --> 00:11:46.141 Estas iom pli malsimpla ol la simplaj vortoj. 00:11:46.141 --> 00:11:54.385 Pro tio ni donas efektive iun nomon por ĉiu mesaĝo. 00:11:54.385 --> 00:12:10.384 En la programo, ĝi ne havas la anglan frazon, ĝi havas nur nomon kiu estas "login-message" aŭ simile. 00:12:10.384 --> 00:12:21.552 En dosiero kun la mapo por ĉiu individua lingvo, estas la nomo kaj la mesaĝo. 00:12:21.552 --> 00:12:25.732 La mesaĝo povas esti tradukita en ĉiu lingvo. 00:12:25.732 --> 00:12:36.000 Similaj sistemoj estas uzataj en multaj programoj en diversaj, precizaj formoj, 00:12:36.000 --> 00:12:50.080 sed la plej malsama afero pri la sistemo en Vikipedio, estas ke oni povas ankaŭ ŝanĝi tiun mesaĝon. 00:12:50.080 --> 00:13:13.565 Se mi volas ŝanĝi tiun frazon iomete malsame, por ke mia Vikipedio havu iun normon aŭ regulon 00:13:13.565 --> 00:13:24.000 kiel oni skribas artikolon aŭ elektas la administristojn ktp. 00:13:24.000 --> 00:13:30.632 Ĝi povas esti malsama per la sistemo de Vikipedio. 00:13:30.632 --> 00:13:36.344 Oni povas ... mi ne estas ensalutinta, do mi ne povas ... 00:13:36.344 --> 00:13:48.583 sed la administrantoj ĉe la retpaĝo povas uzi la vikion por ŝanĝi siajn proprajn mesaĝojn. 00:13:48.583 --> 00:13:54.375 [Bedaŭrinde tiam mia kamerao ĉesis funkcii.]