[Script Info] Title: [Events] Format: Layer, Start, End, Style, Name, MarginL, MarginR, MarginV, Effect, Text Dialogue: 0,0:00:04.28,0:00:09.28,Default,,0000,0000,0000,,Teknika evoluo de Vikipedio de Brion Vibber - Eks-teknikestro de Vikipedio Dialogue: 0,0:00:09.28,0:00:11.54,Default,,0000,0000,0000,,Bonan vesperon, ĉiuj. Dialogue: 0,0:00:11.54,0:00:15.42,Default,,0000,0000,0000,,Estas mia plezuro prezenti al vi, Brion Vibber. Dialogue: 0,0:00:15.42,0:00:23.48,Default,,0000,0000,0000,,Dum jaroj li laboris ĉe la Wikimedia Foundation, kiel ĉefa teknikisto. Dialogue: 0,0:00:23.48,0:00:31.24,Default,,0000,0000,0000,,kaj mi tre ĝojas, ke Lu povas veni. Li estas la estro de Esperantoland.org. Dialogue: 0,0:00:31.24,0:00:35.17,Default,,0000,0000,0000,,Mi donas al Brion. Dialogue: 0,0:00:35.17,0:00:52.48,Default,,0000,0000,0000,,Vikipedio: ĉu estas iu, kiu ne konas la Vikipedion? Dialogue: 0,0:00:52.48,0:00:57.17,Default,,0000,0000,0000,,Do, iomete pri la historio de Vikipedio Dialogue: 0,0:00:57.17,0:01:04.58,Default,,0000,0000,0000,,kaj plejparte pri la teknika aspekto de la subteno de multaj lingvoj. Dialogue: 0,0:01:04.58,0:01:14.42,Default,,0000,0000,0000,,Originale kiam la Vikipedio ekstariĝis, ĝi estis nur en la angla lingvo. Dialogue: 0,0:01:14.42,0:01:22.04,Default,,0000,0000,0000,,Nun io kio estas bona kaj simpla pri la angla lingvo estas, ke ĝi ne havas ĉapelitajn literojn. Dialogue: 0,0:01:22.04,0:01:30.42,Default,,0000,0000,0000,,Sed nature, iu grava problemo pri tio estas, ke la usonaj programistoj, kiel mi mem, Dialogue: 0,0:01:30.42,0:01:38.04,Default,,0000,0000,0000,,ne tro bone konas la problemojn pri literoj kaj skribsistemoj de aliaj lingvoj, Dialogue: 0,0:01:38.04,0:01:48.04,Default,,0000,0000,0000,,kaj pro tio, multe da softvaro, programoj kaj retpaĝaroj ne bone traktas lingvojn, Dialogue: 0,0:01:48.04,0:01:54.25,Default,,0000,0000,0000,,krom tiuj de okcidenteŭropo. Dialogue: 0,0:01:54.25,0:01:59.25,Default,,0000,0000,0000,,Multaj interesiĝis pri subteno por aliaj lingvoj, Dialogue: 0,0:01:59.25,0:02:07.52,Default,,0000,0000,0000,,ke ni kunportu la tutan konaron de la homaro al ĉiuj homoj de la mondo. Dialogue: 0,0:02:07.52,0:02:16.38,Default,,0000,0000,0000,,Do, estus bone subteni la aliajn lingvojn, sed ĝi ne bone funkciis originale. Dialogue: 0,0:02:16.38,0:02:22.33,Default,,0000,0000,0000,,Mi starigis multajn retpaĝarojn por Vikipedio en multaj lingvoj, Dialogue: 0,0:02:22.33,0:02:25.17,Default,,0000,0000,0000,,kelkaj dekoj de lingvoj, fakte. Dialogue: 0,0:02:25.17,0:02:33.42,Default,,0000,0000,0000,,Sed multaj el ili tute fuŝis, do ekzemple paĝaro de Vikipedio en la japana lingvo. Dialogue: 0,0:02:33.42,0:02:40.92,Default,,0000,0000,0000,,Nuntempe, tre bone skribeblas. Ĝi havas multegajn literojn. Dialogue: 0,0:02:40.92,0:02:47.00,Default,,0000,0000,0000,,Ĝi bonaspektas kaj oni povas legi, oni povas skribi. Ĉio funkcias bone nun. Dialogue: 0,0:02:47.00,0:02:51.88,Default,,0000,0000,0000,,Sed originale, ĝi aspektis tre simila al tiu. Dialogue: 0,0:02:51.88,0:03:01.83,Default,,0000,0000,0000,,Ĝi estis grava problemo por multaj lingvoj: japana, ĉina, rusa, hebrea ktp. Dialogue: 0,0:03:01.83,0:03:05.88,Default,,0000,0000,0000,,Multaj el ili tute ne funkciis. Dialogue: 0,0:03:05.88,0:03:19.57,Default,,0000,0000,0000,,Kelkfoje eĉ kiel la pola lingvo kreis sian apartan retpaĝaron por ilia vikio, Dialogue: 0,0:03:19.57,0:03:28.04,Default,,0000,0000,0000,,kiu bone subtenis la orienteŭropajn literojn, sed ankoraŭ ne la japanan, la rusan ktp. Dialogue: 0,0:03:28.04,0:03:35.74,Default,,0000,0000,0000,,Je tiu tempo, mi ekkonis la Vikipedion fakte per Esperanto. Dialogue: 0,0:03:35.74,0:03:44.77,Default,,0000,0000,0000,,Mi estis studanto ĉe universitato kaj mi lernis la francan ktp en normala kurso. Dialogue: 0,0:03:44.77,0:03:55.04,Default,,0000,0000,0000,,Sed mi interesiĝis pri aliaj lingvoj, kaj Esperanton mi lernis mem per la Interreto kaj libroj ktp. Dialogue: 0,0:03:55.04,0:04:00.21,Default,,0000,0000,0000,,Per komputilo kaj Interreto, estis tre interesa, Dialogue: 0,0:04:00.21,0:04:08.29,Default,,0000,0000,0000,,kaj Vikipedio en Esperanto ekstariĝis per nia kara Chuck. Dialogue: 0,0:04:08.29,0:04:20.95,Default,,0000,0000,0000,,En tiu tempo, ni ankoraŭ havis la fuŝan litersistemon, do por Esperanto, kiu havas ĉapelitajn literojn. Dialogue: 0,0:04:23.72,0:04:31.00,Default,,0000,0000,0000,,Tiel ĝi havas la ĉapelon super la literoj. Dialogue: 0,0:04:31.00,0:04:40.27,Default,,0000,0000,0000,,Sed, por ke ĝi estu skribebla en la retpaĝo, oni devis skribi per x-sistemo. Dialogue: 0,0:04:40.27,0:04:50.48,Default,,0000,0000,0000,,Do, "cx" ŝanĝas al "ĉ" ktp. Ĝi tre malbelaspektis. Dialogue: 0,0:04:50.48,0:05:07.48,Default,,0000,0000,0000,,Por plibeligi ĝin, kaj kreigi, ke ĝi aspektu ĝuste, kiel ĝi estu, mi aldonis subtenon por la litersistemo unikodo. Dialogue: 0,0:05:07.48,0:05:18.54,Default,,0000,0000,0000,,Unikodo estas sistemo por enkodigi la literojn de ĉiu lingvo en la tuta mondo: Dialogue: 0,0:05:18.54,0:05:28.27,Default,,0000,0000,0000,,de egiptaj hierglifoj ĝis la nuntempaj japana, korea ktp, kaj multaj simboloj Dialogue: 0,0:05:28.27,0:05:35.38,Default,,0000,0000,0000,,en unu sistemo, kiu povas inkluzivi ĉiujn ili. Dialogue: 0,0:05:35.38,0:05:44.79,Default,,0000,0000,0000,,Por ke, ni ne devas havi apartan polan sistemon por orienteŭropo, Dialogue: 0,0:05:44.79,0:05:48.67,Default,,0000,0000,0000,,kaj francan por okcidenteŭropo ktp. Dialogue: 0,0:05:48.67,0:05:58.19,Default,,0000,0000,0000,,Ni povas havi nur unu sistemon, unu programon, unu retpaĝäron por ĉiuj lingvoj. Dialogue: 0,0:05:58.19,0:06:12.88,Default,,0000,0000,0000,,Kun tiu sistemo tutmonda, ĝi estis ekigita en la komputiloj ekde 20 jaroj, Dialogue: 0,0:06:12.88,0:06:23.42,Default,,0000,0000,0000,,sed je 2001, 2002, kiam ni starigis Vikipedion, unikodo ankoraŭ estis "nova" por la reto, Dialogue: 0,0:06:23.42,0:06:30.33,Default,,0000,0000,0000,,do estis malfacile enmeti ĝin en la usonecajn programojn. Dialogue: 0,0:06:30.33,0:06:42.21,Default,,0000,0000,0000,,Necesis iom studi kiel funkcias la sistemo UTF8 por enmeti unikodon en la retpaĝon. Dialogue: 0,0:06:42.21,0:06:52.85,Default,,0000,0000,0000,,Sed, mi povis studi ĝin iom, kaj mi aldonis subtenon por la originala softvaro de Vikipedio. Dialogue: 0,0:06:52.85,0:07:04.21,Default,,0000,0000,0000,,Mi donis al ĝi la konvertilon de la "sx" al la ĝusta "ŝ" ktp. Dialogue: 0,0:07:04.21,0:07:10.17,Default,,0000,0000,0000,,Sed mi trovis, ke ĝi estis ne nur por Esperanto. Dialogue: 0,0:07:10.17,0:07:14.12,Default,,0000,0000,0000,,Ĝi povas funkcii por la aliaj lingvoj ankaŭ. Dialogue: 0,0:07:14.12,0:07:21.50,Default,,0000,0000,0000,,Ekzemple la rusa, la japana, la pola povas funkcii per unikodo. Dialogue: 0,0:07:21.50,0:07:27.75,Default,,0000,0000,0000,,Bedaŭrinde, ĝi estis iomete pli malsimple, Dialogue: 0,0:07:27.75,0:07:40.92,Default,,0000,0000,0000,,por ke je tiu tempo mi ankaŭ ekstarigis novan softvaron de Vikipedio, kiu estis tute malsama ol la originala. Dialogue: 0,0:07:40.92,0:07:47.79,Default,,0000,0000,0000,,Ĝi estis pli bona, sed ĝi ankaŭ ne estis unikodkapabla. Dialogue: 0,0:07:47.79,0:07:56.82,Default,,0000,0000,0000,,Ĝi estis nature kreita de okcidenteŭropano kaj usonanoj, Dialogue: 0,0:07:56.82,0:08:04.58,Default,,0000,0000,0000,,kaj ne bone konas, ke estas aliaj lingvoj krom okcidenteŭropo kaj nordameriko Dialogue: 0,0:08:04.58,0:08:08.06,Default,,0000,0000,0000,,kiu devas havi aliajn literojn. Dialogue: 0,0:08:08.06,0:08:16.88,Default,,0000,0000,0000,,Pro tio necesis efektive krei la unikodkapablon por Vikipedio trifoje. Dialogue: 0,0:08:16.88,0:08:20.81,Default,,0000,0000,0000,,Originale por la Esperanto-Vikipedio. Dialogue: 0,0:08:20.81,0:08:33.96,Default,,0000,0000,0000,,Duafoje ĉe la nova sistemo, kiun origine oni starigis nur per la angla Vikipedio kaj ne bezonis unikodon. Dialogue: 0,0:08:33.96,0:08:43.83,Default,,0000,0000,0000,,Denove kiam ni tre grande ŝanĝegis la softvaron por plirapidigi ĝin, Dialogue: 0,0:08:43.83,0:08:49.00,Default,,0000,0000,0000,,sed poste estis kompleta la trian fojon. Dialogue: 0,0:08:49.00,0:08:59.33,Default,,0000,0000,0000,,Dum la jaro 2002 kaj 2003, ni provis ekstarigi novajn Vikipediojn en multaj lingvoj. Dialogue: 0,0:08:59.33,0:09:12.58,Default,,0000,0000,0000,,Ni reakiris la polan lingvon, kaj povis pli bone kunigi ĝin kun aliaj lingvoj. Dialogue: 0,0:09:12.58,0:09:21.67,Default,,0000,0000,0000,,Ekzemple unu lingvo povas ligi al paĝo pri la sama afero en alia lingvo. Dialogue: 0,0:09:21.67,0:09:29.46,Default,,0000,0000,0000,,Nun kun sama sistemo por ĉio, oni povas tion fari. Dialogue: 0,0:09:29.46,0:09:38.83,Default,,0000,0000,0000,,Pli bone kunmeti la grupojn de la lingvanoj en sia propra lingvo. Dialogue: 0,0:09:38.83,0:09:45.75,Default,,0000,0000,0000,,Simile estis kelkaj aliaj problemoj por la lingvoj en la programo ĉe la reto. Dialogue: 0,0:09:45.75,0:09:53.67,Default,,0000,0000,0000,,Estas iomete problemete, ke la tradiciaj usonaj programistoj Dialogue: 0,0:09:53.67,0:10:06.16,Default,,0000,0000,0000,,kaj ofte eĉ la okcidenteŭropanoj kreis siajn programojn nur en la angla lingvo. Dialogue: 0,0:10:06.16,0:10:15.75,Default,,0000,0000,0000,,Estis iom da problemo kiam iu kiu ne angle kapablas aŭ malbone kapablas Dialogue: 0,0:10:15.75,0:10:20.96,Default,,0000,0000,0000,,aŭ simple volas uzi sistemon en sia propra lingvo. Dialogue: 0,0:10:20.96,0:10:31.75,Default,,0000,0000,0000,,Pro tio ni devis ankaŭ aldoni sistemon por traduki la mesaĝojn el la retpaĝoj, Dialogue: 0,0:10:31.75,0:10:37.96,Default,,0000,0000,0000,,por ke oni povus kompreni ĝin en sia propra lingvo. Dialogue: 0,0:10:37.96,0:10:52.42,Default,,0000,0000,0000,,Ekzemple ni povas ... Artikolo, Diskuto, Historio, Forigi Dialogue: 0,0:10:52.42,0:10:57.04,Default,,0000,0000,0000,,Article, Talk, Edit, History, nur en la angla. Dialogue: 0,0:10:57.04,0:11:01.46,Default,,0000,0000,0000,,Ne estas tre bone, sed ĝenerale oni regas la anglan. Dialogue: 0,0:11:01.46,0:11:23.38,Default,,0000,0000,0000,,Do, ni kreis mapon inter la mesaĝoj kaj iometa priskribeto pri ĉiu mesaĝo. Dialogue: 0,0:11:23.38,0:11:41.38,Default,,0000,0000,0000,,Kiam ni faras ion iom pli granda, estas grandaj mesaĝoj, kaj estas frazoj kaj paragrafoj ktp. Dialogue: 0,0:11:41.38,0:11:46.14,Default,,0000,0000,0000,,Estas iom pli malsimpla ol la simplaj vortoj. Dialogue: 0,0:11:46.14,0:11:54.38,Default,,0000,0000,0000,,Pro tio ni donas efektive iun nomon por ĉiu mesaĝo. Dialogue: 0,0:11:54.38,0:12:10.38,Default,,0000,0000,0000,,En la programo, ĝi ne havas la anglan frazon, ĝi havas nur nomon kiu estas "login-message" aŭ simile. Dialogue: 0,0:12:10.38,0:12:21.55,Default,,0000,0000,0000,,En dosiero kun la mapo por ĉiu individua lingvo, estas la nomo kaj la mesaĝo. Dialogue: 0,0:12:21.55,0:12:25.73,Default,,0000,0000,0000,,La mesaĝo povas esti tradukita en ĉiu lingvo. Dialogue: 0,0:12:25.73,0:12:36.00,Default,,0000,0000,0000,,Similaj sistemoj estas uzataj en multaj programoj en diversaj, precizaj formoj, Dialogue: 0,0:12:36.00,0:12:50.08,Default,,0000,0000,0000,,sed la plej malsama afero pri la sistemo en Vikipedio, estas ke oni povas ankaŭ ŝanĝi tiun mesaĝon. Dialogue: 0,0:12:50.08,0:13:13.56,Default,,0000,0000,0000,,Se mi volas ŝanĝi tiun frazon iomete malsame, por ke mia Vikipedio havu iun normon aŭ regulon Dialogue: 0,0:13:13.56,0:13:24.00,Default,,0000,0000,0000,,kiel oni skribas artikolon aŭ elektas la administristojn ktp. Dialogue: 0,0:13:24.00,0:13:30.63,Default,,0000,0000,0000,,Ĝi povas esti malsama per la sistemo de Vikipedio. Dialogue: 0,0:13:30.63,0:13:36.34,Default,,0000,0000,0000,,Oni povas ... mi ne estas ensalutinta, do mi ne povas ... Dialogue: 0,0:13:36.34,0:13:48.58,Default,,0000,0000,0000,,sed la administrantoj ĉe la retpaĝo povas uzi la vikion por ŝanĝi siajn proprajn mesaĝojn. Dialogue: 0,0:13:48.58,0:13:54.38,Default,,0000,0000,0000,,[Bedaŭrinde tiam mia kamerao ĉesis funkcii.]