Return to Video

La serio Feynman - Beleco

  • 0:21 - 0:24
    Mi havas amikon, kiu estas artisto, kaj li foje
  • 0:24 - 0:28
    opinias ion, kion mi ne multe samopinias.
  • 0:28 - 0:31
    Li montrus floron kaj dirus "Jen kiom belas", kaj mi konsentus.
  • 0:31 - 0:36
    Kaj li dirus, ke li, kiel artisto, kapablas vidi ĝian belecon,
  • 0:36 - 0:43
    sed mi, kiel sciencisto, disanalizas ĝis ĝi tegiĝas. Mi opinias lin kvazaŭfreneza.
  • 0:43 - 0:49
    Unue, la beleco, kiun li vidas, disponeblas al aliaj homoj, kaj ankaŭ al mi.
  • 0:49 - 0:52
    Mi kredas, kvankam mi eble ne estas tiom estetike rafinita kiom li,
  • 0:52 - 0:56
    ke mi ja povas aprezi la belecon de la floro.
  • 0:56 - 1:01
    Samtempe mi vidas multe pli pri la floro ol li. Mi povus imagi la ĉelojn tie,
  • 1:01 - 1:05
    la komplikajn internajn agojn, kiuj ankaŭ belas.
  • 1:05 - 1:11
    Mi volas diri, ke temas ne nur pri beleco je centimetra skalo, sed ankaŭ pri belecoj je pli etaj skaloj.
  • 1:11 - 1:19
    La interna strukturo, kaj la procezoj, kaj tio ke la koloroj kaj la floro evoluis por allogi insektojn poleni,
  • 1:19 - 1:23
    tiuj faktoj interesas.
  • 1:23 - 1:26
    Signifas ke insektoj povas vidi koloron.
  • 1:26 - 1:33
    Kreas aldonajn demandojn: ĉu tiu estetika sento ankaŭ ekzistas en la pli bazaj formoj... kial ĝi estetikas...
  • 1:33 - 1:41
    ĉiaj interesaj demandoj, per kiuj scienco al la floro donas pli da ekscito, mistero, mirego.
  • 1:41 - 1:49
    Aldonas. Mi ne povas kompreni kiel deprenus.
  • 1:51 - 1:55
    Se oni atendas sciencon doni ĉiujn respondojn la mirindaj demandoj pri: kio ni estas,
  • 1:55 - 2:01
    kien ni iras, kiun signifon havas la universo, kaj tiel plu, tiam miaopinie, oni povus facile seniluziiĝi
  • 2:01 - 2:07
    kaj serĉi ian mistikan respondon al tiuj problemoj. Kiel sciencisto povus preni mistikan respondon,
  • 2:07 - 2:12
    mi ne scias, la tutan spiriton estas kompreni... Nu sufiĉe, mi volas diri ke mi ne komprenas tion.
  • 2:12 - 2:20
    Sed ĉiuokaze, miapensmaniere, mi pensas ke ni esploras,
  • 2:20 - 2:22
    ke ni klopodas malkovri kiom eble plej multe pri la mondo.
  • 2:22 - 2:26
    Oni diras al mi "Ĉu vi serĉas la finfinan fizikan leĝon?"
  • 2:26 - 2:31
    Ne. Mi nur serĉas trovi pli pri la mondo, kaj se montriĝos ke ekzistas
  • 2:31 - 2:33
    simpla finfina leĝo klariganta ĉion, nu tiel estu.
  • 2:33 - 2:37
    Estus agrable eltrovi. Se finfine temos pri milion-tavola cepo
  • 2:37 - 2:41
    kaj ni tediĝos traesplorante la tavolojn, tiam tiel estu.
  • 2:41 - 2:47
    Sed kia ajn estu la rezulto, naturo tielas laŭ naturo mem.
  • 2:47 - 2:51
    Sekve, kiam ni ekesploras, ni ne antaŭdecidu la celojn
  • 2:51 - 2:54
    ni simple provu pli kompreni.
  • 2:54 - 3:01
    Hej jen. Mi povas vivi kun dubo kaj necerto kaj nescio.
  • 3:01 - 3:09
    Mi opinias multe pli interese vivi sen scio, ol vivi kun eraraj respondoj.
  • 3:09 - 3:12
    Pri diversaĵoj mi havas proksimumajn respondojn, kaj eblajn kredarojn,
  • 3:12 - 3:16
    kaj malsamajn gradojn de certeco, sed mi tutcertas nenion,
  • 3:16 - 3:19
    kaj multas la aferoj, pri kiuj mi scias nenion.
  • 3:19 - 3:25
    Sed ne necesas ke mi sciu. Ne timigas min la nescio,
  • 3:25 - 3:30
    la perdiĝo en mistera universo sen ajna celo, kaj
  • 3:30 - 3:35
    tiel vere estas laŭ mi. Mi ne timas pro tio.
  • 3:35 - 3:38
    Kaj do entute, mi ne povas kredi la specialajn rakontoņ
  • 3:38 - 3:48
    kreitajn pri nia interrilato kun la universo ĉar ili ŝajne estas
  • 3:48 - 3:56
    tro simpla, tro konektita, tro loka, tro provinca. Al la tero, li venis al la tero,
  • 3:56 - 4:00
    unu el la flankoj de Dio venis al la Tero!
  • 4:00 - 4:08
    Kaj elrigardu - ĝi ne estas en proporcio.
  • 4:08 - 4:10
    Nu, ne indas disputi, mi ne povas disputi ĝin. Mi nur provas
  • 4:10 - 4:16
    diri al vi: per la scienca vidmaniero, la vidmaniero de mia patro, oni devus serĉi kion veras, kaj kion eble ne veras.
  • 4:16 - 4:25
    Kiam oni komencas dubi kaj pridemandi, tre fundamenta parto de mia animo,
  • 4:25 - 4:34
    tiam iĝas iom pli malfacile kredi.
  • 4:38 - 4:45
    Beleco
  • 4:46 - 4:48
    La serio Feynman estas kromprojekto de
  • 4:48 - 4:50
    facebook.com/thesaganseries
  • 4:50 - 4:55
    vizitu tien por pli
  • 4:55 - 5:03
    Dankoj…
  • 5:04 - 5:11
    Sociretaĵo kreita de Reid Gower.
Title:
La serio Feynman - Beleco
Description:

The Feynman Series is a companion project with The Sagan Series https://www.facebook.com/thesaganseries in hopes to promote scientific education and scientific literacy in the general population.

CREDITS
MUSIC : Goldmund - Threnody - http://itunes.apple.com/us/album/the-malady-of-elegance/id286067899
NARRATION: Carl Sagan - The Pale Blue Dot (Audiobook) - http://en.wikipedia.org/wiki/Pale_Blue_Dot_(book)
Home - http://www.homethemovie.org/
BBC Planet Earth - http://en.wikipedia.org/wiki/Planet_Earth_(TV_series)
BBC Life - http://en.wikipedia.org/wiki/Life_(BBC_TV_series)
BBC The Grand Rift - http://en.wikipedia.org/wiki/The_Great_Rift:_Africa's_Wild_Heart
BBC The Secret Life Of Chaos - http://www.bbc.co.uk/programmes/b00pv1c3
Microcosmos - http://www.imdb.com/title/tt0117040/
NASA - http://www.youtube.com/user/NASAtelevision
Chronos - http://www.imdb.com/title/tt0088919/
BBC The South Pacific - http://en.wikipedia.org/wiki/South_Pacific_(TV_series)

more » « less
Video Language:
English
Duration:
05:11

Esperanto subtitles

Revisions