Beleta, seksalloga, dolĉa, amuza
-
0:00 - 0:03Mi trakuras la mondon por paroli
pri Darvino, -
0:03 - 0:05kaj mia plej kutima temo estas
-
0:05 - 0:08ties stranga rezonadinversigo.
-
0:08 - 0:13Tiu kunmetaĵo venas de frutempa kritikinto,
-
0:13 - 0:17kaj mi ŝatas tiun citaĵon de li,
nepre legendan: -
0:17 - 0:22"En tiu teorio, ekzamenota de ni,
Fundamenta Nescio estas la kreinto, -
0:22 - 0:27kaj ni povas aserti kiel esenca principo
de la sistemo -
0:27 - 0:30tion, ke por fari perfektan kaj mirindan maŝinon,
-
0:30 - 0:33ne necesas scii kiel ĝin konstrui.
-
0:33 - 0:37Atenta ekzamenado rivelos,
ke tiu propono esprimas -
0:37 - 0:41koncize la kernan enhavon de la Teorio,
-
0:41 - 0:45kaj por resumi la penson de S-ro Darvino,
-
0:45 - 0:49kiu, per stranga rezonadinversigo,
-
0:49 - 0:52ŝajnas krei,
ke absoluta nescio kvalifikiĝas -
0:52 - 0:58por anstataŭi absolutan saĝecon
pri kreativaj sukcesoj". -
0:58 - 1:05Trafe, trafe. Kaj temas
ja pri stranga inversigo. -
1:05 - 1:09Kreisma paskvilo enhavas
tiun mirindan paĝon: -
1:09 - 1:11"Dua elprovo:
-
1:11 - 1:15Ĉu vi konas konstruaĵon, konstruitan
de neniu? Jes / Ne. -
1:15 - 1:18Ĉu vi konas pentraĵon, pentritan
de neniu? Jes / Ne. -
1:18 - 1:22Ĉu vi konas aŭton, faritan de neniu
aŭtokonstruanto? Jes / Ne. -
1:22 - 1:27Se vi respondis "Jes" al unu el tiuj
demandoj, bonvolu klarigi." -
1:27 - 1:33Nu, miaopinie,
jen ja stranga rezonadinversigo. -
1:33 - 1:37Ŝajnas ja racie, ke koncepto
-
1:37 - 1:41nepre venas de konceptinto.
-
1:41 - 1:43Tamen, Darvino montras
kiel tio malpravas. -
1:43 - 1:48Hodiaŭ, tamen, mi parolos pri lia alia
stranga rezonadinversigo, -
1:48 - 1:54same surpriza, unuavide,
sed iel same grava. -
1:54 - 2:01Ŝajnas racie, ke ni ŝatas ĉokoladkukon
ĉar ĝi estas dolĉa. -
2:01 - 2:07Uloj postkuras ulinojn,
ĉar ili estas seksallogaj. -
2:07 - 2:11Ni amas bebojn, ĉar ili beletas.
-
2:11 - 2:20Kaj kompreneble, ŝercoj ridigas nin,
ĉar ili estas amuzaj. -
2:20 - 2:27Inversitaj rezonadoj! Jes, ja!
Kaj Darvino montras kial. -
2:27 - 2:35Komencu ni pri dolĉaĵoj. Nia ŝato por
ili venas antaŭ ĉio de
nia evoluinta suker-detektilo. -
2:35 - 2:40Ĉar sukero donas energion,
la gusto pria instaliĝis en nia cerbo. -
2:40 - 2:44Jen kial ni tiel ŝatas sukeron.
-
2:44 - 2:51Dolĉas mielo, ĉar ni ŝatas ĝin.
Ne "ni ŝatas ĝin, ĉar ĝi dolĉas." -
2:51 - 2:56Mielo neniel dolĉas per si mem.
-
2:56 - 3:00Rigardu glukozmolekulojn
tiel longe, kiel vi volas, -
3:00 - 3:03vi neniam vidos kial ili dolĉas.
-
3:03 - 3:08Anstataŭ, esploru vian cerbon
por tion kompreni. -
3:08 - 3:11Do se vi pensas, ke unue venis dolĉeco,
-
3:11 - 3:13kaj ke ni poste evoluis por ŝati ĝin,
-
3:13 - 3:17vi eraras kiel kreisto.
Fakte, okazis la inverso. -
3:17 - 3:21Dolĉeco naskiĝis kun evoluinta gusto.
-
3:21 - 3:25Tiuj junaj knabinoj ne estas seksallogaj per si mem.
-
3:25 - 3:30Bonŝance, ĉar se okazus la malo,
-
3:30 - 3:34Patrino Naturo havus problemon:
-
3:34 - 3:39kiel diable inciti tiujn ĉimpanzojn
al sekskuniĝo? -
3:41 - 3:49Nu, eble vi pensos:
"Ha, jen bona solvo: halucinoj!" -
3:49 - 3:53Kompreneble, tamen jen solvo pli rapida:
-
3:53 - 3:56Evoluigu la ĉimpanzojn, por ke ili ŝatu
tiun eksteran aspekton, -
3:56 - 3:59kaj ŝajne, estas ekzakte tio, kio okazis.
-
3:59 - 4:03Estas tutsimple.
-
4:04 - 4:08Antaŭ ses milionoj da jaroj,
la ĉimpanzoj kaj ni evoluis malsammaniere. -
4:08 - 4:11Ni fariĝis tute senvilaj, kredu aŭ ne;
-
4:11 - 4:15ial, ili restis vilaj.
-
4:15 - 4:25Malokaze, tio estus probable
la pinto de seksallogeco. -
4:27 - 4:32Nia ŝato por sukero venas de instinkta
prefero por energiaj manĝaĵoj. -
4:32 - 4:35Tiu ŝato ne estis konceptita
por ĉokoladkukoj. -
4:35 - 4:38Ĉokoladkuko estas supernormala stimulo.
-
4:38 - 4:40La esprimon eltrovis Niko Tinbergen,
-
4:40 - 4:42kiu faris famkonatan
eksperimenton kun mevoj. -
4:42 - 4:46Sur la bekoj de mevoj vidiĝas
oranĝa makuleto. -
4:46 - 4:48Kiam li prezentis pli grandan,
pli brilan oranĝan makuleton, -
4:48 - 4:50mevidoj bekfrapis ĝin pli forte.
-
4:50 - 4:53Ili ŝatis la superstimulon prezentitan.
-
4:53 - 4:57Tion oni vidas kun ĉokoladkuko.
-
4:57 - 5:02Ĝi estas superstimulo por nia
evoluinta instinkto. -
5:02 - 5:05Kaj multas la superstimuloj;
ĉokoladkuko estas nur unu el ili. -
5:05 - 5:08Oni trovas multajn por seksallogeco.
-
5:08 - 5:14Kaj same por beleteco.
Jen vere bona ekzemplo. -
5:14 - 5:19Gravas, ke ni amu bebojn,
ke ni ne abomenu malbonodorajn vindaĵojn. -
5:19 - 5:25Beboj devas estigi ĉe ni amon
kaj flegvolon, kaj tion ili faras. -
5:25 - 5:29Parenteze, freŝdata esploro
montris, ke patrinoj -
5:29 - 5:32preferas la malbonodorajn vindaĵojn
de siaj propraj beboj. -
5:32 - 5:35Naturo verkas mistere.
-
5:35 - 5:40Tamen, se beboj aspektus malsame
-- tiel, ekzemple -- -
5:40 - 5:44tiam, ni tion trovus adorinda.
Pri tio ni pensus: -
5:44 - 5:50"Ho, kia enbrakiginda etulo!"
-
5:50 - 5:52Estas tio la stranga inversigo.
-
5:52 - 5:59Kaj pri la ŝercoj? Nu, temas pri la sama afero,
-
5:59 - 6:03kvankam ĝi estas malpli evidenta.
Jen kial mi priparolas ĝin laste. -
6:03 - 6:05Kaj mi ne povos diri multon prie.
-
6:05 - 6:11Sed pensu pri ĝi evoluisme.
Nu... kia malfacila laboro, -
6:11 - 6:14sed iu devas fari ĝin...
-
6:14 - 6:22Plej gravas, ke ni ricevu fortan enan
rekompencon por tio, kiam ni sukcesas. -
6:22 - 6:26Mi pensas, ke ni trovis la solvon
-- kelkaj kolegoj kaj mi. -
6:26 - 6:30Temas pri nerva sistemo,
evoluinta por rekompenci la cerbon, -
6:30 - 6:35kiu faras tedegan kontorlaboraĉon.
-
6:36 - 6:40Se resumi nian penson prian,
-
6:40 - 6:43temas pri la plezuro forigi cimojn.
-
6:43 - 6:45Mi ne havas tempon por ĉiuj detaloj,
-
6:45 - 6:50sed diru ni, ke nur iaj forigoj
estas rekompencitaj. -
6:50 - 6:58Ni uzas humuron kiel
nervosciencan esplorilon, -
6:58 - 7:02ŝaltante kaj malŝaltante humuron,
fingrumante la regbutonon de ŝerco -
7:02 - 7:04-- ne amuze... Ho, pli amuze, nun...
-
7:04 - 7:06ni fingrumu iom pli...
ne, ne plu amuze -- -
7:06 - 7:09Tiumaniere, ni povas ja lerni ion
-
7:09 - 7:11pri la arkitekturo de la cerbo,
-
7:11 - 7:13la funkcia arkitekturo de la cerbo.
-
7:13 - 7:18La ĉefa aŭtoro estas Matthew Hurley,
-
7:18 - 7:22komputila sciencisto, Reginald Adams
estas psikologo, kaj jen mi estas, -
7:22 - 7:24kune, ni verkas libron pri ĉio-ĉi.
-
7:24 - 7:27Koran dankon.
- Title:
- Beleta, seksalloga, dolĉa, amuza
- Speaker:
- Dan Dennett
- Description:
-
Kial beletas beboj? Kial dolĉas ĉokoladkukoj? Pri tiuj demandoj, la filozofo Dan Dennett donas neatenditajn respondojn en prelego pri la evoluismaj kontraŭintuiciaj rezonadoj koncerne al beleteco, dolĉeco kaj seksallogeco (plus nova teorio de Matthew Hurley klarigante kial ŝercoj estas amuzaj).
- Video Language:
- English
- Team:
- closed TED
- Project:
- TEDTalks
- Duration:
- 07:32
James Piton approved Esperanto subtitles for Cute, sexy, sweet, funny | ||
James Piton edited Esperanto subtitles for Cute, sexy, sweet, funny | ||
James Piton accepted Esperanto subtitles for Cute, sexy, sweet, funny | ||
James Piton edited Esperanto subtitles for Cute, sexy, sweet, funny | ||
James Piton edited Esperanto subtitles for Cute, sexy, sweet, funny | ||
Karine Breault edited Esperanto subtitles for Cute, sexy, sweet, funny | ||
Karine Breault edited Esperanto subtitles for Cute, sexy, sweet, funny | ||
Karine Breault edited Esperanto subtitles for Cute, sexy, sweet, funny |