Vera Demokratio Dankon pro ĉeesti. Mi estas promenanta tra la lando, konferancanta pri fako, pri kiu mi laboras ekde ses jaroj, kaj mi prilaboras projekton, kiu miaopinie devus interesi vin. Ĝi estas tre malofte pritemata en niaj amaskomunikiloj. Tamen, ĝi estas temo ŝajne tro priparolata, nome la Demokratio. Okaze de la referunduma debato de 2005 (pri la Europa konstitucio, NdlT), studante tion, kio malkovriĝis kiel kontraŭ-Konstitucio. Ĉar la konstitucia traktato estas vere kontraŭ-Konstitucio, tio estas, teksto, kiu rimedas por detrui la naciajn Konstituciojn. Mi klarigos iomete kion mi volas diri per ĉi-tio. Studinte kontraŭ-Konstitucio, mi ekvekiĝis. Tio volas diri, ke mi estis politike tute dormanta. Mi estis, kiel la plejmulto de ni, voĉdonanto, sen engaĝo, sen politika partio, sen laborista kuniĝo, eĉ sen asocio. Mi atentis pri miaj aferetoj, kiel la plimulto de la personaro. Kaj, en 2005, la referenduma debato... Okaze de okazaĵeto kiu turnigis la rigardojn al mi... Kaj mi ne diras tion por paroli pri mi, mi tion diras ĉar mi nun pripensas pri institucioj, kiu kapablas okazigi la saman aferon, kiu okazis al mi, al pli granda kiomo da personoj, kaj la Atenanoj tre bone faris tion. Tio estas, homoj sentemas, la plimulto de la homoj sentemas pri la aliula rigardo Ofte, ni estas vigligataj de tio, kion la aliuloj antendas, ke ni faru kaj ni estas moderigitaj, ni ofte rigardas kiel limon la rigardon suspektantan aŭ riproĉan de la aliuloj. Tiu estas, la aliula rigardo, bonvola aŭ riproĉa, helpas nin sinteni bone aŭ malbone.