Jen la mondo grandas. Miliardoj da homoj provante vivi, ami, prosperi, kaj kompreni, dum nia tempeto ĉi-planede. Ekde la homara naskiĝo, ni interkomunikas tra komuna lingvo. Bedaŭrinde, oni ne povas komuniki kun aliaj sen unue scipovi taŭgan lingvon. Simila problemo troviĝas en la interreto, kie tekstoj povas esti verkitaj babele, kaj sekve necesas alilingva flueco. Ni evoluis elegantan solvaĵon por ambaŭ problemoj: metodo lerni alian lingvon senpage dum samtempe helpi traduki tekstojn de la interreto, tiel ebligante aliron por la tuta homaro al informoj bunte multlingvaj. Nomiĝas Duolingo. Jen kiel ĝi funkcias. Se ekzemple vi estas denaska anglalingvano, kiu volas lerni la hispanan, ni unue donas al vi frazon el iu hispana retejo kaj petas vin traduku ĝin. Momenton, repensu… … kiel traduki en lingvon nescipovatan? Unue, Duolingo donas al vi nur frazojn taŭgajn al via propra lingva nivelo. Por komencantoj, facilegajn frazojn, por progresintoj, kompleksajn frazojn. Tiel, ĉiu iĝas valora tradukanto. Kaj due, se vi blokiĝas, ekzistas helpilo kiu montras eblajn vortajn tradukaĵojn. Poste, Duolingo helpas vin kompreni kaj parkerigi vortojn ŝvebmusatajn per instruaj ekzemploj. Aldone, vi povas voĉdoni pri la kvalito de tradukaĵoj de aliaj lernantoj; kaj povas vidi la tradukaĵojn de aliaj, tiel helpante vian lernadon. Kaj ĉar vi kreas valorajn tradukaĵojn dum lernado, ni ofertas uzon de Duolingo senpage, senreklame, senabone. Jes tute senpage. Por perspektivigi la gajnojn, konsideru: se unu miliono da homoj uzus sistemon Duolingo, tiam la tuta anglalingva Wikipedia povus esti tradukita hispanen en nur 80 horoj. Duolingo: lerni lingvon tradukante la interreton.