Jen la mondo grandas.
Miliardoj da homoj provante vivi, ami, prosperi,
kaj kompreni, dum nia tempeto ĉi-planede.
Ekde la homara naskiĝo,
ni interkomunikas
tra komuna lingvo.
Bedaŭrinde, oni ne povas komuniki kun aliaj
sen unue scipovi taŭgan lingvon.
Simila problemo troviĝas en la interreto,
kie tekstoj povas esti verkitaj babele,
kaj sekve necesas alilingva flueco.
Ni evoluis elegantan solvaĵon por ambaŭ problemoj:
metodo lerni alian lingvon senpage
dum samtempe helpi traduki
tekstojn de la interreto, tiel ebligante
aliron por la tuta homaro
al informoj bunte multlingvaj. Nomiĝas Duolingo.
Jen kiel ĝi funkcias. Se ekzemple vi estas denaska
anglalingvano, kiu volas lerni la hispanan,
ni unue donas al vi frazon el iu hispana retejo
kaj petas vin traduku ĝin.
Momenton, repensu…
… kiel traduki en lingvon nescipovatan?
Unue, Duolingo donas al vi nur frazojn taŭgajn
al via propra lingva nivelo.
Por komencantoj, facilegajn frazojn,
por progresintoj, kompleksajn frazojn.
Tiel, ĉiu iĝas valora tradukanto.
Kaj due, se vi blokiĝas, ekzistas helpilo
kiu montras eblajn vortajn tradukaĵojn.
Poste, Duolingo helpas vin kompreni
kaj parkerigi vortojn ŝvebmusatajn
per instruaj ekzemploj.
Aldone, vi povas voĉdoni pri la kvalito
de tradukaĵoj de aliaj lernantoj; kaj povas vidi la
tradukaĵojn de aliaj, tiel helpante vian lernadon.
Kaj ĉar vi kreas valorajn tradukaĵojn dum lernado,
ni ofertas uzon de Duolingo
senpage, senreklame, senabone.
Jes tute senpage.
Por perspektivigi la gajnojn, konsideru:
se unu miliono da homoj uzus sistemon Duolingo,
tiam la tuta anglalingva Wikipedia
povus esti tradukita hispanen
en nur 80 horoj.
Duolingo: lerni lingvon tradukante la interreton.