WEBVTT 00:00:00.702 --> 00:00:04.847 Intervjuo kun Clay Magalhães 00:00:04.847 --> 00:00:09.861 Konstanta Kongresa Sekretario de la Universala Kongreso (UK) 00:00:09.861 --> 00:00:13.337 Do, vi estas la konstanta kongresa sekretario, do... 00:00:13.337 --> 00:00:15.376 Kio estas la Universala Kongreso (UK)? 00:00:15.376 --> 00:00:24.407 Do, ĝi estas la plej granda kaj plej populara kaj konata Esperanto-aranĝo. 00:00:24.407 --> 00:00:37.716 Ĝi havas ĉiuspecajn renkontiĝojn kiuj iras de simplaj revidoj de amikoj al arta aranĝo, teatraĵo, 00:00:37.716 --> 00:00:45.218 muziko, koncertoj, prelegoj, ĉiuspecaj prelegoj, kunsidoj, 00:00:45.218 --> 00:00:52.427 renkontiĝoj de diversaj asocioj kaj ankaŭ komunaj ekskursoj. 00:00:52.427 --> 00:00:55.940 Kiom da homoj kutime ĉeestas UK-n? 00:00:55.940 --> 00:01:04.017 La kongresoj kaj la UK-oj estas pli grandaj kiam ili estas en Eŭropo kaj se ĝi estas 00:01:04.017 --> 00:01:14.095 en iu movade forta lando tiam la nombro de kongresanoj estas relative pli alta ol se ĝi ne okazas. 00:01:14.095 --> 00:01:27.841 Lastatempe la kongresoj en Eŭropo estas iom ĉirkaŭ 2 mil-homa, ĝi jam estis eĉ 3 mil aŭ pli. 00:01:27.841 --> 00:01:35.800 En la lastaj jaroj ĝi estas iom ĉirkaŭ 2 mil aŭ iomete pli, iomete malpli, depende de la regiono. 00:01:35.800 --> 00:01:48.832 Ekster Eŭropo ĝi atingas foje malpli ol 1.500 kongresanoj, sed ankaŭ tio estas iom relativa, dependas se tiu 00:01:48.832 --> 00:01:55.729 regiono aŭ lando havas grandan esperantan movadon aŭ ne. 00:01:55.729 --> 00:02:00.676 Kaj kie okazos la venontjara UK, do kiu estas alloga pri tio? 00:02:00.676 --> 00:02:11.988 Do, venontjare, 2011, la Universala Kongreso estos en Kopenhago, Danlando, de la 23-a ĝis 30-a de julio. 00:02:11.988 --> 00:02:21.851 Do en Danlando ĝi jam de kelkaj jardekoj ne okazis UK tie. 00:02:21.851 --> 00:02:27.098 La urbo mem estas bela, sufiĉe alloga kiel turisma loko. 00:02:27.098 --> 00:02:43.167 Kaj do, krome, la Esperanta programo de la kongreso estus farita tiel ke ĝi estus celita, ke la kunsidoj, 00:02:43.167 --> 00:02:58.693 la renkontiĝoj, ĉio okazus iel lige kaj kun la skandinaveco kaj ankaŭ kun la jaro de Unesko. 00:02:58.693 --> 00:03:06.247 Kaj fakte, ĉu vi povas iom klarigi pri via laboro, do kion vi faras por prepari la Kongreson? 00:03:06.247 --> 00:03:13.678 Jes, mia laboro estas, aŭ la laboro de la kongresa fako estas, kiam komenciĝas kongreso 00:03:13.678 --> 00:03:20.091 aŭ ni povas iri eĉ pli frue, kiam estas la propono pri kongresoj 00:03:20.091 --> 00:03:32.161 post la vizito de la ĝenerala direktoro, kiu esploras pri kondiĉoj, infrastrukturoj kaj aliaj necesaj aspektoj. 00:03:32.161 --> 00:03:42.099 Poste kiam la kongreso estas elektita fakte de la estraro, ni iras al la urbo por havi la unuan rekontiĝon 00:03:42.099 --> 00:03:51.691 kun LKK, prepari por la kongreso, do ni iras por klarigi la laboron de LKK kaj 00:03:51.691 --> 00:04:01.691 eventuale detalojn de kiel estas la paŝoj por ke la laboroj estos faritaj. 00:04:01.691 --> 00:04:10.187 Do, kiel funkcias tiun apartigon de laboro? Kion vi faras kaj kion la LKK faras? 00:04:10.187 --> 00:04:18.926 LKK ĉefe faras aferojn rilate al la lokaj aspektoj de la kongreso. 00:04:18.926 --> 00:04:27.641 Do, kontakto kun la aŭtoritatoj, eventualaj petoj de subvencioj, kiuj bedaŭrinde lastatempe ne estis tiel facile. 00:04:27.641 --> 00:04:41.588 Ĝenerale la kontakto en si, kontaktoj kun agentejoj, kun la hoteloj, pretigante la vojon 00:04:41.588 --> 00:04:49.173 por kiam ni iras por havi kunsidojn kun tiuj hoteloj. 00:04:49.173 --> 00:04:58.167 Poste surbaze de tiu kunsido, ni ricevas ofertojn kaj elektas la plej taŭgan kaj bonan. 00:04:58.167 --> 00:05:11.747 Kaj ankaŭ LKK devas aranĝi la konsiston de honora komitato kaj ankaŭ trovi la altan protektanton. 00:05:11.747 --> 00:05:16.393 Tio estas grava afero por la kongreso. 00:05:16.393 --> 00:05:18.967 Kaj kion signifas alta protektanto? 00:05:18.967 --> 00:05:29.336 Alta protektanto, ĝenerale, estas iu, plej ofte politikisto, grava figuro de la lando, 00:05:29.336 --> 00:05:42.100 kiu donas al ni, al la kongreso iom kiu povos helpi nin 00:05:42.100 --> 00:05:48.394 kiam ni bezonus trovi vojon ekzemple por serĉi subvencion aŭ kiam ni devas kontakti 00:05:48.394 --> 00:05:57.492 aŭtoritatojn por ricevi invit-leteron aŭ peti invit-leteron aŭ trovi iun solvon pri iuj malfacilaj 00:05:57.492 --> 00:06:03.074 kazoj de nepraj homoj kiuj devas ĉeesti kaj havas iun problemon rilate al vizo aŭ vojaĝo... 00:06:03.074 --> 00:06:07.654 do, estas iu homo kiu donas prestiĝon al la kongreso. 00:06:07.654 --> 00:06:23.663 Ni jam havis prezidantojn. Historie estis reĝinoj, diversaj politikistoj, goberniestroj, sekretarioj de urbestroj ktp 00:06:23.663 --> 00:06:36.046 Do, tio estas la laboro, la neceso, eble ne nepre neceso, sed estas apero de prestiĝo ankaŭ. 00:06:36.046 --> 00:06:45.624 Do, fakte se iu volas iri al UK por la unua fojo, kiujn konsilojn vi povas doni al tiu? 00:06:45.624 --> 00:07:00.691 Do vidu, fakte, post la kongreso en Havano, ni ricevis de TEJO iun konsilon, peton aŭ pledon, 00:07:00.691 --> 00:07:09.615 ke ni pretigu antaŭ la kongreso informojn pri la homoj kiuj unuafoje iras al la kongreso 00:07:09.615 --> 00:07:17.348 ĉar kutime dum la kongreso ni havas en la unua tago, la unua kunsido estas kunsido farita 00:07:17.348 --> 00:07:21.888 por tiuj homoj kiuj partoprenas unuafoje en la kongreso 00:07:21.888 --> 00:07:33.527 kaj en ĝi, oni klarigas multe kiel funkcias la kongreson, kiel ĝui la tutan aferon 00:07:33.527 --> 00:07:40.740 kiel eble plej multe, sed laŭ tiu konsilo de TEJO fakte, 00:07:40.740 --> 00:07:48.638 ni komencos fari ion pli novan, iun informo-kampanjon al tiuj unufojaj homoj, 00:07:48.638 --> 00:07:52.351 Kompreneble tiuj kiuj aliĝas antaŭ la kongreso mem 00:07:52.351 --> 00:07:58.172 ĉar homoj aliĝas surloke, ni ne povas scii ĉu estas unufojaj aŭ ne. 00:07:58.172 --> 00:08:03.440 Pro nia sistemo, la komputila sistemo kiu montras al ni kiuj estas unufojaj kaj kiu ne. 00:08:03.440 --> 00:08:10.104 Kaj ni kontaktas tiujn homojn antaŭe kaj sendas al ili informojn klarigante kiel funkcias la kongreson 00:08:10.104 --> 00:08:19.696 kiel ili povus fari por ke ili plejmulte havu plenan superrigardon de la programo. 00:08:19.696 --> 00:08:24.089 Do ni povas konsili al homoj kiuj unuafoje iras al la kongreso. 00:08:24.089 --> 00:08:31.968 Nepre, la unua fojo pristudi la kongresan libron, tiun ĉi homoj ricevas kiam ili aliĝas kaj ricevas sian 00:08:31.968 --> 00:08:40.368 kongresajn dokumentojn, kune kun la nomŝildo. En la kongresa libro estas la programo de la tuta semajno. 00:08:40.368 --> 00:08:45.717 Do, la unua afero, pristudu tiun programon kaj tiam decidi kiuj estas la plej taŭgaj por ĉiu homo 00:08:45.717 --> 00:08:57.155 konsidoj, prelegoj, prezentadoj, arta prezentado aŭ, eĉ ekskursoj, ĉar la ekskursoj mem estas 00:08:57.155 --> 00:09:01.838 maniero por praktiki kaj sian Esperanton kaj ankaŭ konatiĝi kun aliaj homoj. 00:09:01.838 --> 00:09:10.614 Ĉu estas iu maniero kontaktiĝi kun alia kongresanoj kiujn vi ankoraŭ ne konas? Do, iu tabulo aŭ io tia? 00:09:10.614 --> 00:09:24.175 Do, ni havas en la kongreso estas rendevua tabulo, estas iu tabulo en kiu la homoj lasas mesaĝon al tiu alia 00:09:24.175 --> 00:09:28.587 kongresano, kiun li konas aŭ volas koni la unuan fojon. 00:09:28.587 --> 00:09:37.383 Estas ankaŭ en la unua tago de la kongreso, la unua vespero, la unua sabato, estas la interkona vespero, 00:09:37.383 --> 00:09:44.005 kiu estas kune kun la movada foiro, do du programeroj en unu. 00:09:44.005 --> 00:09:53.064 Homoj povas kaj konatiĝi inter si kaj konatiĝi kun la diversaj asocioj en Esperanto. 00:09:53.064 --> 00:09:58.306 Do, dankon por ĉio kaj dankon, ke vi donas vizaĝon al la UK. 00:09:58.306 --> 00:10:01.656 Bone, nedankinde, estas plezuro.