Intervjuo kun Clay Magalhães Konstanta Kongresa Sekretario de la Universala Kongreso (UK) Do, vi estas la konstanta kongresa sekretario, do... Kio estas la Universala Kongreso (UK)? Do, ĝi estas la plej granda kaj plej populara kaj konata Esperanto-aranĝo. Ĝi havas ĉiuspecajn renkontiĝojn kiuj iras de simplaj revidoj de amikoj al arta aranĝo, teatraĵo, muziko, koncertoj, prelegoj, ĉiuspecaj prelegoj, kunsidoj, renkontiĝoj de diversaj asocioj kaj ankaŭ komunaj ekskursoj. Kiom da homoj kutime ĉeestas UK-n? La kongresoj kaj la UK-oj estas pli grandaj kiam ili estas en Eŭropo kaj se ĝi estas en iu movade forta lando tiam la nombro de kongresanoj estas relative pli alta ol se ĝi ne okazas. Lastatempe la kongresoj en Eŭropo estas iom ĉirkaŭ 2 mil-homa, ĝi jam estis eĉ 3 mil aŭ pli. En la lastaj jaroj ĝi estas iom ĉirkaŭ 2 mil aŭ iomete pli, iomete malpli, depende de la regiono. Ekster Eŭropo ĝi atingas foje malpli ol 1.500 kongresanoj, sed ankaŭ tio estas iom relativa, dependas se tiu regiono aŭ lando havas grandan esperantan movadon aŭ ne. Kaj kie okazos la venontjara UK, do kiu estas alloga pri tio? Do, venontjare, 2011, la Universala Kongreso estos en Kopenhago, Danlando, de la 23-a ĝis 30-a de julio. Do en Danlando ĝi jam de kelkaj jardekoj ne okazis UK tie. La urbo mem estas bela, sufiĉe alloga kiel turisma loko. Kaj do, krome, la Esperanta programo de la kongreso estus farita tiel ke ĝi estus celita, ke la kunsidoj, la renkontiĝoj, ĉio okazus iel lige kaj kun la skandinaveco kaj ankaŭ kun la jaro de Unesko. Kaj fakte, ĉu vi povas iom klarigi pri via laboro, do kion vi faras por prepari la Kongreson? Jes, mia laboro estas, aŭ la laboro de la kongresa fako estas, kiam komenciĝas kongreso aŭ ni povas iri eĉ pli frue, kiam estas la propono pri kongresoj post la vizito de la ĝenerala direktoro, kiu esploras pri kondiĉoj, infrastrukturoj kaj aliaj necesaj aspektoj. Poste kiam la kongreso estas elektita fakte de la estraro, ni iras al la urbo por havi la unuan rekontiĝon kun LKK, prepari por la kongreso, do ni iras por klarigi la laboron de LKK kaj eventuale detalojn de kiel estas la paŝoj por ke la laboroj estos faritaj. Do, kiel funkcias tiun apartigon de laboro? Kion vi faras kaj kion la LKK faras? LKK ĉefe faras aferojn rilate al la lokaj aspektoj de la kongreso. Do, kontakto kun la aŭtoritatoj, eventualaj petoj de subvencioj, kiuj bedaŭrinde lastatempe ne estis tiel facile. Ĝenerale la kontakto en si, kontaktoj kun agentejoj, kun la hoteloj, pretigante la vojon por kiam ni iras por havi kunsidojn kun tiuj hoteloj. Poste surbaze de tiu kunsido, ni ricevas ofertojn kaj elektas la plej taŭgan kaj bonan. Kaj ankaŭ LKK devas aranĝi la konsiston de honora komitato kaj ankaŭ trovi la altan protektanton. Tio estas grava afero por la kongreso. Kaj kion signifas alta protektanto? Alta protektanto, ĝenerale, estas iu, plej ofte politikisto, grava figuro de la lando, kiu donas al ni, al la kongreso iom kiu povos helpi nin kiam ni bezonus trovi vojon ekzemple por serĉi subvencion aŭ kiam ni devas kontakti aŭtoritatojn por ricevi invit-leteron aŭ peti invit-leteron aŭ trovi iun solvon pri iuj malfacilaj kazoj de nepraj homoj kiuj devas ĉeesti kaj havas iun problemon rilate al vizo aŭ vojaĝo... do, estas iu homo kiu donas prestiĝon al la kongreso. Ni jam havis prezidantojn. Historie estis reĝinoj, diversaj politikistoj, goberniestroj, sekretarioj de urbestroj ktp Do, tio estas la laboro, la neceso, eble ne nepre neceso, sed estas apero de prestiĝo ankaŭ. Do, fakte se iu volas iri al UK por la unua fojo, kiujn konsilojn vi povas doni al tiu? Do vidu, fakte, post la kongreso en Havano, ni ricevis de TEJO iun konsilon, peton aŭ pledon, ke ni pretigu antaŭ la kongreso informojn pri la homoj kiuj unuafoje iras al la kongreso ĉar kutime dum la kongreso ni havas en la unua tago, la unua kunsido estas kunsido farita por tiuj homoj kiuj partoprenas unuafoje en la kongreso kaj en ĝi, oni klarigas multe kiel funkcias la kongreson, kiel ĝui la tutan aferon kiel eble plej multe, sed laŭ tiu konsilo de TEJO fakte, ni komencos fari ion pli novan, iun informo-kampanjon al tiuj unufojaj homoj, Kompreneble tiuj kiuj aliĝas antaŭ la kongreso mem ĉar homoj aliĝas surloke, ni ne povas scii ĉu estas unufojaj aŭ ne. Pro nia sistemo, la komputila sistemo kiu montras al ni kiuj estas unufojaj kaj kiu ne. Kaj ni kontaktas tiujn homojn antaŭe kaj sendas al ili informojn klarigante kiel funkcias la kongreson kiel ili povus fari por ke ili plejmulte havu plenan superrigardon de la programo. Do ni povas konsili al homoj kiuj unuafoje iras al la kongreso. Nepre, la unua fojo pristudi la kongresan libron, tiun ĉi homoj ricevas kiam ili aliĝas kaj ricevas sian kongresajn dokumentojn, kune kun la nomŝildo. En la kongresa libro estas la programo de la tuta semajno. Do, la unua afero, pristudu tiun programon kaj tiam decidi kiuj estas la plej taŭgaj por ĉiu homo konsidoj, prelegoj, prezentadoj, arta prezentado aŭ, eĉ ekskursoj, ĉar la ekskursoj mem estas maniero por praktiki kaj sian Esperanton kaj ankaŭ konatiĝi kun aliaj homoj. Ĉu estas iu maniero kontaktiĝi kun alia kongresanoj kiujn vi ankoraŭ ne konas? Do, iu tabulo aŭ io tia? Do, ni havas en la kongreso estas rendevua tabulo, estas iu tabulo en kiu la homoj lasas mesaĝon al tiu alia kongresano, kiun li konas aŭ volas koni la unuan fojon. Estas ankaŭ en la unua tago de la kongreso, la unua vespero, la unua sabato, estas la interkona vespero, kiu estas kune kun la movada foiro, do du programeroj en unu. Homoj povas kaj konatiĝi inter si kaj konatiĝi kun la diversaj asocioj en Esperanto. Do, dankon por ĉio kaj dankon, ke vi donas vizaĝon al la UK. Bone, nedankinde, estas plezuro.