0:00:00.702,0:00:04.847 Intervjuo kun Clay Magalhães 0:00:04.847,0:00:09.861 Konstanta Kongresa Sekretario de la Universala Kongreso (UK) 0:00:09.861,0:00:13.337 Do, vi estas la konstanta kongresa sekretario, do... 0:00:13.337,0:00:15.376 Kio estas la Universala Kongreso (UK)? 0:00:15.376,0:00:24.407 Do, ĝi estas la plej granda kaj plej populara kaj konata Esperanto-aranĝo. 0:00:24.407,0:00:37.716 Ĝi havas ĉiuspecajn renkontiĝojn kiuj iras de simplaj revidoj de amikoj al arta aranĝo, teatraĵo, 0:00:37.716,0:00:45.218 muziko, koncertoj, prelegoj, ĉiuspecaj prelegoj, kunsidoj, 0:00:45.218,0:00:52.427 renkontiĝoj de diversaj asocioj kaj ankaŭ komunaj ekskursoj. 0:00:52.427,0:00:55.940 Kiom da homoj kutime ĉeestas UK-n? 0:00:55.940,0:01:04.017 La kongresoj kaj la UK-oj estas pli grandaj kiam ili estas en Eŭropo kaj se ĝi estas 0:01:04.017,0:01:14.095 en iu movade forta lando tiam la nombro de kongresanoj estas relative pli alta ol se ĝi ne okazas. 0:01:14.095,0:01:27.841 Lastatempe la kongresoj en Eŭropo estas iom ĉirkaŭ 2 mil-homa, ĝi jam estis eĉ 3 mil aŭ pli. 0:01:27.841,0:01:35.800 En la lastaj jaroj ĝi estas iom ĉirkaŭ 2 mil aŭ iomete pli, iomete malpli, depende de la regiono. 0:01:35.800,0:01:48.832 Ekster Eŭropo ĝi atingas foje malpli ol 1.500 kongresanoj, sed ankaŭ tio estas iom relativa, dependas se tiu 0:01:48.832,0:01:55.729 regiono aŭ lando havas grandan esperantan movadon aŭ ne. 0:01:55.729,0:02:00.676 Kaj kie okazos la venontjara UK, do kiu estas alloga pri tio? 0:02:00.676,0:02:11.988 Do, venontjare, 2011, la Universala Kongreso estos en Kopenhago, Danlando, de la 23-a ĝis 30-a de julio. 0:02:11.988,0:02:21.851 Do en Danlando ĝi jam de kelkaj jardekoj ne okazis UK tie. 0:02:21.851,0:02:27.098 La urbo mem estas bela, sufiĉe alloga kiel turisma loko. 0:02:27.098,0:02:43.167 Kaj do, krome, la Esperanta programo de la kongreso estus farita tiel ke ĝi estus celita, ke la kunsidoj, 0:02:43.167,0:02:58.693 la renkontiĝoj, ĉio okazus iel lige kaj kun la skandinaveco kaj ankaŭ kun la jaro de Unesko. 0:02:58.693,0:03:06.247 Kaj fakte, ĉu vi povas iom klarigi pri via laboro, do kion vi faras por prepari la Kongreson? 0:03:06.247,0:03:13.678 Jes, mia laboro estas, aŭ la laboro de la kongresa fako estas, kiam komenciĝas kongreso 0:03:13.678,0:03:20.091 aŭ ni povas iri eĉ pli frue, kiam estas la propono pri kongresoj 0:03:20.091,0:03:32.161 post la vizito de la ĝenerala direktoro, kiu esploras pri kondiĉoj, infrastrukturoj kaj aliaj necesaj aspektoj. 0:03:32.161,0:03:42.099 Poste kiam la kongreso estas elektita fakte de la estraro, ni iras al la urbo por havi la unuan rekontiĝon 0:03:42.099,0:03:51.691 kun LKK, prepari por la kongreso, do ni iras por klarigi la laboron de LKK kaj 0:03:51.691,0:04:01.691 eventuale detalojn de kiel estas la paŝoj por ke la laboroj estos faritaj. 0:04:01.691,0:04:10.187 Do, kiel funkcias tiun apartigon de laboro? Kion vi faras kaj kion la LKK faras? 0:04:10.187,0:04:18.926 LKK ĉefe faras aferojn rilate al la lokaj aspektoj de la kongreso. 0:04:18.926,0:04:27.641 Do, kontakto kun la aŭtoritatoj, eventualaj petoj de subvencioj, kiuj bedaŭrinde lastatempe ne estis tiel facile. 0:04:27.641,0:04:41.588 Ĝenerale la kontakto en si, kontaktoj kun agentejoj, kun la hoteloj, pretigante la vojon 0:04:41.588,0:04:49.173 por kiam ni iras por havi kunsidojn kun tiuj hoteloj. 0:04:49.173,0:04:58.167 Poste surbaze de tiu kunsido, ni ricevas ofertojn kaj elektas la plej taŭgan kaj bonan. 0:04:58.167,0:05:11.747 Kaj ankaŭ LKK devas aranĝi la konsiston de honora komitato kaj ankaŭ trovi la altan protektanton. 0:05:11.747,0:05:16.393 Tio estas grava afero por la kongreso. 0:05:16.393,0:05:18.967 Kaj kion signifas alta protektanto? 0:05:18.967,0:05:29.336 Alta protektanto, ĝenerale, estas iu, plej ofte politikisto, grava figuro de la lando, 0:05:29.336,0:05:42.100 kiu donas al ni, al la kongreso iom kiu povos helpi nin 0:05:42.100,0:05:48.394 kiam ni bezonus trovi vojon ekzemple por serĉi subvencion aŭ kiam ni devas kontakti 0:05:48.394,0:05:57.492 aŭtoritatojn por ricevi invit-leteron aŭ peti invit-leteron aŭ trovi iun solvon pri iuj malfacilaj 0:05:57.492,0:06:03.074 kazoj de nepraj homoj kiuj devas ĉeesti kaj havas iun problemon rilate al vizo aŭ vojaĝo... 0:06:03.074,0:06:07.654 do, estas iu homo kiu donas prestiĝon al la kongreso. 0:06:07.654,0:06:23.663 Ni jam havis prezidantojn. Historie estis reĝinoj, diversaj politikistoj, goberniestroj, sekretarioj de urbestroj ktp 0:06:23.663,0:06:36.046 Do, tio estas la laboro, la neceso, eble ne nepre neceso, sed estas apero de prestiĝo ankaŭ. 0:06:36.046,0:06:45.624 Do, fakte se iu volas iri al UK por la unua fojo, kiujn konsilojn vi povas doni al tiu? 0:06:45.624,0:07:00.691 Do vidu, fakte, post la kongreso en Havano, ni ricevis de TEJO iun konsilon, peton aŭ pledon, 0:07:00.691,0:07:09.615 ke ni pretigu antaŭ la kongreso informojn pri la homoj kiuj unuafoje iras al la kongreso 0:07:09.615,0:07:17.348 ĉar kutime dum la kongreso ni havas en la unua tago, la unua kunsido estas kunsido farita 0:07:17.348,0:07:21.888 por tiuj homoj kiuj partoprenas unuafoje en la kongreso 0:07:21.888,0:07:33.527 kaj en ĝi, oni klarigas multe kiel funkcias la kongreson, kiel ĝui la tutan aferon 0:07:33.527,0:07:40.740 kiel eble plej multe, sed laŭ tiu konsilo de TEJO fakte, 0:07:40.740,0:07:48.638 ni komencos fari ion pli novan, iun informo-kampanjon al tiuj unufojaj homoj, 0:07:48.638,0:07:52.351 Kompreneble tiuj kiuj aliĝas antaŭ la kongreso mem 0:07:52.351,0:07:58.172 ĉar homoj aliĝas surloke, ni ne povas scii ĉu estas unufojaj aŭ ne. 0:07:58.172,0:08:03.440 Pro nia sistemo, la komputila sistemo kiu montras al ni kiuj estas unufojaj kaj kiu ne. 0:08:03.440,0:08:10.104 Kaj ni kontaktas tiujn homojn antaŭe kaj sendas al ili informojn klarigante kiel funkcias la kongreson 0:08:10.104,0:08:19.696 kiel ili povus fari por ke ili plejmulte havu plenan superrigardon de la programo. 0:08:19.696,0:08:24.089 Do ni povas konsili al homoj kiuj unuafoje iras al la kongreso. 0:08:24.089,0:08:31.968 Nepre, la unua fojo pristudi la kongresan libron, tiun ĉi homoj ricevas kiam ili aliĝas kaj ricevas sian 0:08:31.968,0:08:40.368 kongresajn dokumentojn, kune kun la nomŝildo. En la kongresa libro estas la programo de la tuta semajno. 0:08:40.368,0:08:45.717 Do, la unua afero, pristudu tiun programon kaj tiam decidi kiuj estas la plej taŭgaj por ĉiu homo 0:08:45.717,0:08:57.155 konsidoj, prelegoj, prezentadoj, arta prezentado aŭ, eĉ ekskursoj, ĉar la ekskursoj mem estas 0:08:57.155,0:09:01.838 maniero por praktiki kaj sian Esperanton kaj ankaŭ konatiĝi kun aliaj homoj. 0:09:01.838,0:09:10.614 Ĉu estas iu maniero kontaktiĝi kun alia kongresanoj kiujn vi ankoraŭ ne konas? Do, iu tabulo aŭ io tia? 0:09:10.614,0:09:24.175 Do, ni havas en la kongreso estas rendevua tabulo, estas iu tabulo en kiu la homoj lasas mesaĝon al tiu alia 0:09:24.175,0:09:28.587 kongresano, kiun li konas aŭ volas koni la unuan fojon. 0:09:28.587,0:09:37.383 Estas ankaŭ en la unua tago de la kongreso, la unua vespero, la unua sabato, estas la interkona vespero, 0:09:37.383,0:09:44.005 kiu estas kune kun la movada foiro, do du programeroj en unu. 0:09:44.005,0:09:53.064 Homoj povas kaj konatiĝi inter si kaj konatiĝi kun la diversaj asocioj en Esperanto. 0:09:53.064,0:09:58.306 Do, dankon por ĉio kaj dankon, ke vi donas vizaĝon al la UK. 0:09:58.306,0:10:01.656 Bone, nedankinde, estas plezuro.