WEBVTT 00:00:18.479 --> 00:00:20.362 Bonan matenon. Mi estas Tim Morley, 00:00:20.362 --> 00:00:23.630 kaj mi prelegos pri novstila, 00:00:23.630 --> 00:00:28.749 iom malkutima metodo por instrui fremdajn lingvojn en bazlernejoj. 00:00:28.749 --> 00:00:32.063 Nu, multaj bazlernejoj en Britio 00:00:32.063 --> 00:00:34.879 nun havas studprogramon pri fremdaj lingvoj — bonege! — 00:00:34.879 --> 00:00:39.816 sed estas tie kapablo-breĉo: unuflanke, ni havas 00:00:39.816 --> 00:00:45.849 multajn bazlernejajn instruistojn — treege efikajn, bone trejnitajn — 00:00:45.849 --> 00:00:49.091 sed plimulto de ili eĉ ne parolas fremdan lingvon, 00:00:49.091 --> 00:00:51.921 kaj neniam trejniĝis pri instruado de lingvo. 00:00:51.921 --> 00:00:56.603 Aliflanke, ni havas multajn instruistojn de fremdaj lingvoj en mez- kaj alt-lernejoj, 00:00:56.603 --> 00:00:59.337 kiuj tre bone instruas je tiuj niveloj, 00:00:59.337 --> 00:01:01.721 sed antaŭ grupo de 7-jaraĝuloj 00:01:01.721 --> 00:01:04.370 ili estas ekster sia kampo de kompetenteco, 00:01:04.370 --> 00:01:08.403 kaj oni povas kompreni, ke ili ne volas envolviĝi en tia afero. 00:01:08.403 --> 00:01:14.116 Do estas tiu manko de kompetenteco, sed la projekto "Springboard to Languages", 00:01:14.116 --> 00:01:19.270 en kio mi engaĝiĝis antaŭ kelkaj jaroj, 00:01:19.270 --> 00:01:26.237 celas solvi tion per instruado de Esperanto en bazlernejoj. 00:01:26.237 --> 00:01:32.422 Nu, la titolo de mia prelego donas impreson pri la, ni diru, komprenebla nekredemo 00:01:32.422 --> 00:01:34.603 de kelkaj gepatroj. 00:01:34.603 --> 00:01:36.453 "KION vi instruas al mia infano?" 00:01:36.453 --> 00:01:40.536 "Kio, diable...?" "La hispana, ĉu?" "KIAL?" 00:01:40.536 --> 00:01:44.004 Ĉiuj tute pravigeblaj demandoj, kiujn mi provos nun respondi. 00:01:44.004 --> 00:01:49.686 Do, la unua afero: NE temas pri kurso de Esperanto. 00:01:49.686 --> 00:01:52.304 La celo ne estas dissendi infanojn en la mondon 00:01:52.304 --> 00:01:54.220 kiel fluaj parolantoj de Esperanto, por uzi la lingvon 00:01:54.220 --> 00:01:56.121 en la hejma kaj labora vivo, kaj tiel plu. 00:01:56.121 --> 00:02:01.224 Tio ne estas la celo. La granda plimulto de la infanoj 00:02:01.224 --> 00:02:04.561 verŝajne neniam renkontos alian Esperanto-parolanton dum sia vivo. 00:02:04.561 --> 00:02:06.922 Nu bone; tio ne estas la celo. 00:02:06.922 --> 00:02:10.935 Do kio ja estas la celo? Ĉio ĉi estas la celo. 00:02:10.935 --> 00:02:15.034 Ĉefa afero estas lingva prikonscio. 00:02:15.896 --> 00:02:20.534 Esperanto estas multe pli simpla lingvo 00:02:20.534 --> 00:02:23.368 ol iu ajn alia, kiun mi iam renkontis 00:02:23.368 --> 00:02:25.901 (kaj mi ja lernis kelkajn kaj instruis kelkajn). 00:02:25.901 --> 00:02:30.900 Oni kreis ĝin specife por esti facile kaj rapide lernebla 00:02:30.900 --> 00:02:34.017 kaj oni ja spertas dekoble pli rapidan kaj facilan lernadon 00:02:34.017 --> 00:02:36.218 ol kun iu ajn lingvo, kiun mi konas. 00:02:36.218 --> 00:02:41.084 Do la infanoj rapide trapasas la fazon de simpla enmemorigo, 00:02:41.084 --> 00:02:46.450 kaj komencas vere kaj kreeme uzi la lingvon, kio estas bonega. 00:02:46.450 --> 00:02:50.966 Ĝi helpas disvolvi la mensan gimnastikon, kiun oni bezonas 00:02:50.966 --> 00:02:53.820 kiam oni havas du lingvojn mense 00:02:53.820 --> 00:02:56.131 por komuti de unu al la alia, kaj trovi similaĵojn inter ili. 00:02:56.131 --> 00:02:59.664 Ĉiuj tiuj kapabloj utiliĝas kune kun la agrabla, simpla lingvo, 00:02:59.664 --> 00:03:01.995 kaj poste oni povas re-uzi tiujn kapablojn 00:03:01.995 --> 00:03:04.017 por posta studado de aliaj lingvoj. 00:03:04.017 --> 00:03:06.712 Temas pri sukcesa, inkluzivema sperto. 00:03:06.712 --> 00:03:10.312 "Inkluzivema" laŭ la senco, ke en iu ajn klaso, 00:03:10.312 --> 00:03:13.395 multe pli granda parto de la infanoj 00:03:13.395 --> 00:03:16.713 kapablos kompreni kaj ekuzi Esperanton 00:03:16.713 --> 00:03:21.482 por fari pli fruktodonajn aferojn ol per aliaj lingvoj. 00:03:21.482 --> 00:03:24.912 Kaj, mi aŭdacas diri, tio estas sukcesa inkluzivema sperto. 00:03:24.912 --> 00:03:28.878 Reagoj de infanoj, spertoj de instruistoj, de direktoroj, 00:03:28.878 --> 00:03:32.152 kaj de gepatroj — post kiam ili ekkomprenas la aferon — 00:03:33.029 --> 00:03:36.255 kaj mi aldonu, ankaŭ la faka pritakso, 00:03:36.255 --> 00:03:38.779 ĉiuj indikas, ke tio estas bona. Tio funkcias. 00:03:38.779 --> 00:03:41.112 Ni rigardu rapide la taksonomion de "Bloom", 00:03:41.112 --> 00:03:43.210 kiu ofte estas gvidilo dum kurs-planado. 00:03:43.210 --> 00:03:47.312 Oni progresas el malsupre ("parkerado" kaj "kompreno") supren ("pritakso" kaj "kreado"). 00:03:47.312 --> 00:03:50.878 Estas danĝero en bazlerneja instruado de lingvoj, 00:03:50.878 --> 00:03:52.995 ke oni blokiĝas ĉe la malsupro. 00:03:52.995 --> 00:03:57.161 La infanoj devas multon rememori kaj parkeri — 00:03:57.161 --> 00:03:59.780 la konjugaciojn, la inajn kaj malinajn substantivojn, 00:03:59.780 --> 00:04:01.967 la literumon, la elparolon — 00:04:01.967 --> 00:04:04.597 estas multegaj aferoj parkerendaj 00:04:04.597 --> 00:04:08.245 antaŭ ol oni povos atingi la pli altajn kapablojn. 00:04:08.245 --> 00:04:13.514 En multaj lingvo-lecionoj en bazlernejoj, 00:04:13.514 --> 00:04:17.060 kie oni provas instrui la francan aŭ hispanan aŭ ĉinan, 00:04:17.060 --> 00:04:19.128 oni restas ĉe la malsupro, 00:04:19.128 --> 00:04:22.062 kaj la infanoj neniam atingas kreemon en la fremda lingvo, 00:04:22.062 --> 00:04:24.645 kaj estas danĝero, ke infanoj perdos sian intereson antaŭ tio. 00:04:24.645 --> 00:04:28.229 Esperanto malaltigas la necesan parkeradon 00:04:28.229 --> 00:04:30.965 kaj oni pli rapide progresas al pli altaj, 00:04:30.965 --> 00:04:32.711 pli interesaj kaj stimulaj kapabloj. 00:04:32.711 --> 00:04:37.346 Angla alfabetigo — lerni Esperanton helpas al infanoj lerni sian propran lingvon. 00:04:37.346 --> 00:04:41.512 Mi vidis 5-jaraĝulojn, kiuj baraktis por legi kaj skribi en la angla, 00:04:41.512 --> 00:04:44.852 sed kiuj malkovris, ke ili fakte ja kapablas legi 00:04:44.852 --> 00:04:48.461 per lego de Esperanto. Estis tiom pli simple, 00:04:48.461 --> 00:04:51.104 kaj tio donis al ili la memfidon, kiun ili bezonis 00:04:51.104 --> 00:04:52.630 por progresi kun la angla. 00:04:52.630 --> 00:04:56.228 Mi vidis 9-jaraĝajn infanojn, kun tasko 00:04:56.228 --> 00:04:58.877 "Eltrovi la adjektivon en frazo" — 00:04:58.877 --> 00:05:00.829 ili tuj tradukis la frazon 00:05:00.829 --> 00:05:02.881 al Esperanto en sia kapo, 00:05:02.881 --> 00:05:05.594 ĉar la adjektivoj en Esperanto montriĝas multe pli klare ol en la angla. 00:05:05.594 --> 00:05:08.427 Do tio helpas la infanojn lerni ankaŭ sian propran lingvon. 00:05:08.427 --> 00:05:12.934 Kaj eĉ en matematiko — la maniero diri nombrojn en Esperanto 00:05:12.934 --> 00:05:16.895 helpas klarigi kiel oni "konstruas" la nombron. 00:05:16.895 --> 00:05:19.527 Por 5-jaraĝa infano, kiu lernas pri adicio 00:05:19.527 --> 00:05:21.210 kaj pri dekoj kaj unuoj, tio multe helpas. 00:05:21.210 --> 00:05:22.840 Mi montros kelkajn ekzemplojn pri tio poste. 00:05:22.840 --> 00:05:25.844 Do, Esperanto venigas ĉion ĉi en la klasĉambron. 00:05:25.844 --> 00:05:28.727 Kaj, preskaŭ kiel krom-efiko, ĝi povas ankaŭ alporti 00:05:28.727 --> 00:05:30.177 kontakton kun fremdaj kulturoj 00:05:30.177 --> 00:05:32.478 — kio estas evidente grava kialo por lerni lingvojn — 00:05:32.478 --> 00:05:36.660 kaj mi ĉeestis klasĉambrojn kaj videokonferencojn 00:05:36.660 --> 00:05:38.344 inter klasĉambroj en Britio 00:05:38.344 --> 00:05:42.711 kaj en Slovenio, en Hungario, en Germanio. 00:05:42.711 --> 00:05:46.545 Estas pluraj projektoj "Comenius" — 00:05:46.545 --> 00:05:49.210 "Comenius" estas la nomo de la stipendioj, 00:05:49.210 --> 00:05:51.943 kiujn la Eŭropa Komisiono donas al bazlernejoj 00:05:51.943 --> 00:05:54.060 por estigi ligojn kun aliaj lernejoj tra Eŭropo — 00:05:54.060 --> 00:05:56.060 estas diversaj "Comenius"-projektoj, 00:05:56.060 --> 00:05:58.481 kie oni uzas Esperanton kiel inter-lingvo 00:05:58.481 --> 00:06:00.960 inter la infanoj, kaj ankaŭ la plenkreskuloj. 00:06:00.960 --> 00:06:06.030 Do Esperanto alportas ĉion ĉi al la klasĉambro. 00:06:06.138 --> 00:06:09.727 Mi nun donas analogion. Kiel oni ne atingu la celon. 00:06:09.865 --> 00:06:12.488 Tiu homo estas fagot-ludanto. 00:06:13.185 --> 00:06:15.284 Ludi fagoton multe plaĉas al li, 00:06:15.284 --> 00:06:16.935 kaj li eble eĉ gajnas sian monon per tio. 00:06:16.935 --> 00:06:19.076 Mi sugestas, ke se vi ŝatus, ke via infano 00:06:19.076 --> 00:06:22.666 fariĝu profesia fagoto-ludisto, 00:06:22.666 --> 00:06:25.607 la plej bona komenco NE estus 00:06:25.607 --> 00:06:28.001 doni fagoton al 7-jaraĝa infano. 00:06:28.001 --> 00:06:30.178 "Jen, Joĉjo, muziku por ni!" 00:06:30.178 --> 00:06:31.435 Tio ne funkcios. 00:06:31.435 --> 00:06:34.601 Ĝi estas granda, peza instrumento eĉ en plenkreskaj manoj. 00:06:34.601 --> 00:06:36.983 Per infanaj manoj, estas trege malfacile ludi ĝin. 00:06:36.983 --> 00:06:39.268 Oni devas enmemorigi i.a. la fingrumadon, 00:06:39.268 --> 00:06:41.784 kaj malfacilas fari eĉ la plej etan grincon per la anĉo, 00:06:41.784 --> 00:06:43.769 sen paroli pri bela muzik-tono. 00:06:43.769 --> 00:06:47.739 Kaj do, se vi farus tion, post 6 aŭ 12 monatoj, 00:06:47.739 --> 00:06:49.951 la rezulto estus, "Mi ne ŝatas tion," 00:06:49.951 --> 00:06:51.550 "Mi ne kapablas fari tion." "Mi ne havas talenton por muziko." 00:06:51.550 --> 00:06:53.318 "Mi ne volas fari muzikon." 00:06:53.318 --> 00:06:56.550 Do evidente, oni ne faru tion. Ni simple komencu. 00:06:56.550 --> 00:06:59.768 Bonvolu starigi manojn: kiu lernis ludi bekfluton en bazlernejo? 00:06:59.768 --> 00:07:02.018 Ja mi lernis. 00:07:02.018 --> 00:07:03.351 Jes, preskaŭ ĉiuj. 00:07:03.351 --> 00:07:07.295 Kiu ankoraŭ ludas bekfluton, por plezuro aŭ en orkestro? 00:07:07.295 --> 00:07:11.501 Ah, unu, du, bone! Pli ol mi atendis! 00:07:11.501 --> 00:07:17.148 Kelkaj homoj daŭrigas tion, sed la granda plejmulto ne. 00:07:17.148 --> 00:07:20.685 Do, ĉu la instru-politiko fiaskegis? 00:07:20.685 --> 00:07:24.686 Kial oni instruis al ni tiun senutilan instrumenton? Tio ne utilas en la vivo! 00:07:24.686 --> 00:07:26.171 Evidente, tio ne estas la celo. 00:07:26.171 --> 00:07:28.984 Per la bekfluto, oni eklernas pri muziko. 00:07:28.984 --> 00:07:30.717 Oni lernas pri maĵoraj kaj minoraj gamoj. 00:07:30.717 --> 00:07:32.118 Oni komencas legi muzikon. 00:07:32.118 --> 00:07:34.000 Oni lernas pri ritmo kaj takt-indikoj, 00:07:34.000 --> 00:07:36.003 pri kunludo kun aliuloj, pri harmonio. 00:07:36.003 --> 00:07:41.401 Ĉiuj tiuj muzikaj scioj eniras pere de la simpla instrumento 00:07:41.401 --> 00:07:44.561 kaj poste oni povas apliki ĝin al la fagoto 00:07:44.561 --> 00:07:47.118 aŭ la orgeno aŭ al iu ajn alia instrumento. 00:07:47.118 --> 00:07:53.018 Do, analogie: la franca, en klasĉambro, estas fagoto. 00:07:53.018 --> 00:07:56.561 La hispana, en klasĉambro, estas fagoto. 00:07:56.561 --> 00:07:59.904 La ĉina estas pligrandigita fagoto kun aldonaj tonoj! 00:08:02.103 --> 00:08:06.835 Esperanto estas bekfluto. Jen la tuto. 00:08:06.835 --> 00:08:08.836 Nu, antaŭ la sekva parto, mi volas diri: 00:08:08.836 --> 00:08:11.737 mi apenaŭ toleras prelegojn, kiam oni plenigas la muron per teksto, 00:08:11.737 --> 00:08:13.551 kaj simple laŭtlegas ĝin. 00:08:13.551 --> 00:08:15.918 Tio ne estas prelego, tio estas laŭtlegata raporto, 00:08:15.918 --> 00:08:17.044 kaj oni rapide enuiĝas. 00:08:17.783 --> 00:08:20.635 Malgraŭ tio, mi ja plenigos muron per teksto, 00:08:20.635 --> 00:08:22.435 kaj mi ja laŭtlegos ĝin al vi! 00:08:22.435 --> 00:08:23.786 Toleru tion, mi petas — estas nur unufoje! 00:08:23.786 --> 00:08:26.007 Temas pri citaĵo el raporto 00:08:26.007 --> 00:08:28.403 de la Edukado Fako de la Universitato de Manĉestro 00:08:28.403 --> 00:08:31.285 kiu pritaksas la projekton "Springboard to Languages" 00:08:31.285 --> 00:08:35.237 kaj en tiu ĉi parto, ili skribas pri Lernejo A, 00:08:35.237 --> 00:08:38.975 kie la infanoj lernis Esperanton dum 18 monatoj je tiu tempo, 00:08:38.975 --> 00:08:42.703 kaj Lernejo B, kie ili dum du jaroj lernis la francan, 00:08:42.703 --> 00:08:46.609 kaj ili ĵus eklernis Esperanton. 00:08:46.609 --> 00:08:49.419 Ili ĉiuj faris ekzamenon pri la franca, kaj jen la rezulto. 00:08:49.419 --> 00:08:53.118 "Ĉu "Springboard" helpas lerni aliajn lingvojn?" 00:08:53.118 --> 00:08:55.953 "Oni invitas la lernantojn malĉifri la francan frazon: 00:08:55.953 --> 00:08:58.118 'Les oreilles de l'éléphant sont très grandes 00:08:58.118 --> 00:08:59.685 et le nez est très long.' 00:08:59.685 --> 00:09:01.632 Kaj ili observis: "La nuraj infanoj, 00:09:01.632 --> 00:09:03.970 kiuj sukcese tradukis la tutan frazon, 00:09:03.970 --> 00:09:06.086 venis — interese — de la Lernejo A. 00:09:06.086 --> 00:09:08.985 (t.e. la infanoj, kiuj lernis Esperanton kaj neniam ricevis eĉ unu lecionon pri la franca). 00:09:08.985 --> 00:09:11.953 "Tiuj du infanoj uzis interesajn metalingvajn, 00:09:11.953 --> 00:09:15.649 malĉifrajn strategiojn (similajn vortojn, interpunkcion, kuntekston). 00:09:15.649 --> 00:09:18.861 Alivorte, la lingvo-kompetentecon, kiun ili gajnis per Esperanto. 00:09:18.861 --> 00:09:22.088 "La infanoj de Lernejo B, kiuj studis la francan ekde la unuan lernejan jaron, 00:09:22.088 --> 00:09:25.285 poentis nur iomete pli bone ol tiuj de Lernejo A 00:09:25.285 --> 00:09:26.921 en franca ekzameno" 00:09:26.921 --> 00:09:29.640 Do la kapabloj, kiujn la infanoj akiris per Esperanto 00:09:29.640 --> 00:09:32.986 helpis ilin atingi preskaŭ la saman nivelon en ekzameno pri la franca 00:09:32.986 --> 00:09:34.951 kompare al infanoj, kiuj lernis la francan. 00:09:34.951 --> 00:09:37.152 Do, kial Esperanto estas tiom speciala? 00:09:37.152 --> 00:09:38.986 Kial ĝi tiom bone plenumas tian rolon? 00:09:38.986 --> 00:09:40.404 Mi rapide donos kelkajn ekzemplojn. 00:09:40.404 --> 00:09:42.454 Jen, supre, estas nombroj: 00:09:42.454 --> 00:09:44.254 unu, du, tri, kvar, kvin 00:09:44.254 --> 00:09:46.203 ses, sep, ok, naŭ, dek 00:09:46.203 --> 00:09:48.553 Tiom oni devas parkeri. Enordo. 00:09:48.553 --> 00:09:50.536 Sed post kiam vi enkapigis tion, 00:09:50.536 --> 00:09:53.751 vi havas ĉion bezonatan por nombri ĝis 99. 00:09:53.751 --> 00:09:57.253 Restas nenio lernenda; oni simple aplikas la sciojn. 00:09:57.253 --> 00:10:00.987 11, 12, 13 estas simple "dek unu", "dek du", "dek tri" 00:10:00.987 --> 00:10:03.782 laŭvorte "dek + unu", "dek + du", "dek + tri" 00:10:03.782 --> 00:10:07.481 ĝis "dudek", laŭvorte "du dekoj". 00:10:07.481 --> 00:10:10.304 Kaj poste: "dudek unu", "dudek du" kaj tiel plu 00:10:10.304 --> 00:10:11.574 tute same ĝis 99. 00:10:11.574 --> 00:10:15.421 Do, por infanoj, kiuj lernas pri centoj, dekoj kaj unuoj, 00:10:15.421 --> 00:10:18.889 ili fakte tradukas la nombron al Esperanto 00:10:18.889 --> 00:10:20.404 (mi vidis tion okazi en la klasĉambro) 00:10:20.404 --> 00:10:25.121 "do... 27... dudek sep... do 'dudek' estas 'dufoje dek' 00:10:25.121 --> 00:10:26.405 do mi skribas '2' en la kolumno de 'dekoj' 00:10:26.405 --> 00:10:28.238 kaj '7' en la kolumno de 'unuoj'..." 00:10:28.238 --> 00:10:30.288 Do, kiam oni esperantigas la nombron, 00:10:30.288 --> 00:10:33.873 oni vidas pli klare, kion signifas la '2' ene de '27'. 00:10:35.765 --> 00:10:38.732 Kaj sube, estas skribite "sesdek tri"... ĉu iu volas traduki? 00:10:39.490 --> 00:10:45.940 "73!" Ho, fakte estas 63, sed dankon pro via partoprenemo! 00:10:48.032 --> 00:10:51.366 Kaj denove, tio montras la minimumigon 00:10:51.366 --> 00:10:53.449 de aferoj parkerendaj — 00:10:53.449 --> 00:10:57.754 kiam oni lernas la vorton "patro", vi povas derivi "patrinon" 00:10:57.754 --> 00:11:01.055 — "-ino" signifas "la inan ekvivalenton" — 00:11:01.055 --> 00:11:02.729 do "patrino" estas la vorto por "mother". 00:11:02.729 --> 00:11:04.415 Ne estas vorto aparte lernenda. 00:11:04.415 --> 00:11:08.748 "instruisto" signifas "teacher", kaj se tiu homo 00:11:08.748 --> 00:11:11.370 hazarde estas ina kaj oni volas aludi tion, 00:11:11.370 --> 00:11:14.200 oni povas nomi ŝin "instruistino". 00:11:14.200 --> 00:11:18.066 Oni uzas la saman sufikson "-ino" por marki ion ajn kiel ina. 00:11:18.066 --> 00:11:21.651 "Hundo" — tion tuj komprenas germanparolantoj — 00:11:21.651 --> 00:11:27.816 kaj "hundido" estas juna hundo. "-ido" signifas "la filo aŭ filino". 00:11:27.816 --> 00:11:30.552 Do, el "kato" oni povas simile derivi "katidon". 00:11:30.552 --> 00:11:33.514 "kuniklo" estas rekonebla de parolantoj de la itala aŭ de la latina 00:11:33.514 --> 00:11:37.833 kaj la juna besto estas "kuniklido". 00:11:37.833 --> 00:11:41.068 Nu, mi parolas la francan nun de 25 jaroj, 00:11:41.068 --> 00:11:43.684 mi loĝis en Francio, kaj mia familio estas dulingva (angla/franca), 00:11:43.684 --> 00:11:47.535 sed mi ne kapablas tuj rememori la francan vorton 00:11:47.535 --> 00:11:49.090 por "kuniklido". 00:11:49.090 --> 00:11:51.249 Mi konas la vorton por "kuniklo", sed ne "kuniklido". 00:11:51.249 --> 00:11:54.319 Mi ne memoras tiun vorton, sed en Esperanto, ĝi estas simple evidenta. 00:11:54.319 --> 00:11:57.364 Mi ne povus NE scii tiun vorton, tiom ĝi estas evidenta! 00:11:57.364 --> 00:11:59.486 Nu, "kontenta" signifas "happy", 00:11:59.486 --> 00:12:02.199 kaj en "malkontenta" — "mal-" donas la kontraŭan sencon, 00:12:02.199 --> 00:12:03.399 do ĝi signifas "unhappy". 00:12:03.399 --> 00:12:06.314 Same por "granda" kaj "malgranda". 00:12:06.314 --> 00:12:08.533 Tiu vorto, "malgranda", estas plej kutima vorto en Esperanto. 00:12:08.533 --> 00:12:10.314 Oni ne bezonas lerni novan apartan vorton por tio. 00:12:10.314 --> 00:12:14.570 Ĉiam estas kiel "po unu aĉetita ricevu unu senpagan" pri adjektivoj en Esperanto! 00:12:14.570 --> 00:12:17.449 Oni vere duonigis la nombron de lernendaj vortoj 00:12:17.449 --> 00:12:20.084 per tiu sola prefikso "mal-". 00:12:20.084 --> 00:12:23.365 Do, jen nur unu malgranda aspekto de la lingvo, 00:12:23.365 --> 00:12:25.882 sed tiuj principoj etendiĝas tra la tuto de la lingvo. 00:12:25.882 --> 00:12:31.598 Mi trovis, ke lernado de la franca kaj de aliaj lingvoj 00:12:31.598 --> 00:12:35.355 estas procezo aldona — mi trovas novan vorton, 00:12:35.355 --> 00:12:37.082 mi lernas ĝian prononcon kaj literumon, 00:12:37.082 --> 00:12:40.547 ĝian signifon, kaj mi tiel aldonas unu vorton al mia stoko. 00:12:40.547 --> 00:12:43.482 Lerno de Esperanto estas procezo multiplika. 00:12:43.482 --> 00:12:46.748 Ĉiufoje kiam mi aldonas novan vorton, ĝi rekombiniĝas kaj multiplikiĝas 00:12:46.748 --> 00:12:48.598 kun ĉio, kion mi jam posedas, 00:12:48.598 --> 00:12:50.065 do mi aldonas ne nur unu vorton, 00:12:50.065 --> 00:12:52.965 sed redifinas novan limon de esprim-kapablo. 00:12:52.965 --> 00:12:57.376 Kaj tio veras tiom kun mi, kiom kun infanoj en la klasĉambro, 00:12:57.376 --> 00:13:00.265 do ni rapide atingas la etapon, kie ili povas 00:13:00.265 --> 00:13:02.382 kreeme uzi la lingvon, anstataŭ simple 00:13:02.382 --> 00:13:05.233 ripeti vortojn kaj laŭvorte parkeritajn frazojn. 00:13:05.233 --> 00:13:08.200 Multege pli interese, ĉu ne? 00:13:08.200 --> 00:13:10.597 Jen bela ekzemplo: lernanto 8-jaraĝa 00:13:10.597 --> 00:13:14.265 interrompis min, per gramatike perfekta frazo, 00:13:14.265 --> 00:13:17.314 post ĉirkaŭ tri monatoj da lernado. 00:13:17.314 --> 00:13:20.547 Ni faradis ekzercon tian: mi donas instrukciojn, 00:13:20.547 --> 00:13:24.450 kiujn la infanoj sekvas, kaj rediras al mi, kion ili faras. 00:13:24.450 --> 00:13:27.282 Do mi uzas imperativan verbon, kaj ili uzas prezencan. 00:13:27.282 --> 00:13:32.598 Do mi diras, "Staru!" kaj ili ĉiuj stariĝas kaj diras, "Mi staras!" 00:13:32.921 --> 00:13:36.664 Mi diras, "Sidu!" kaj ili sidiĝas kaj diras, "Mi sidas!" 00:13:36.664 --> 00:13:40.952 Mi diras, "Saltu!" kaj ili diras, "Mi saltas! Mi saltas!" 00:13:40.952 --> 00:13:43.302 Do mi diris, "OK, silentu!" 00:13:43.302 --> 00:13:46.117 Kaj la tuta klaso diris, "Mi silentas!" 00:13:46.117 --> 00:13:51.751 krom la eta Joĉjo, kiu kriis, "Mi NE silentas!" 00:13:51.751 --> 00:13:54.324 Sed mi nun hezitas: 00:13:54.324 --> 00:13:57.519 ĉu mi ĉagrenu, ĉu mi gratulegu lin? 00:13:57.519 --> 00:14:00.187 Ĉar li ĵus sukcesis ridigi la klason 00:14:00.187 --> 00:14:03.135 per gramatike perfekta diraĵo en la celita lingvo. 00:14:03.135 --> 00:14:04.490 De la vidpunkto de lingvo-instruisto, 00:14:04.490 --> 00:14:07.919 tio estas la sankta gralo. Ĝuste tion ni celas! 00:14:07.919 --> 00:14:12.485 Do mi lude afektis ĉagreniĝon kaj diris al li, "Vi! Silentu!" 00:14:12.485 --> 00:14:14.884 kaj li diris, "OK, mi silentas!" 00:14:14.884 --> 00:14:20.802 Sed tio neniam okazis en miaj kursoj pri la franca. Nu, kial? 00:14:20.802 --> 00:14:23.686 Ne ĉar instrui la francan ne plaĉas al mi — mi ja ĝuas tion. 00:14:23.686 --> 00:14:27.569 Kaj ne ĉar lerni la francan ne plaĉas al la infanoj — mi kredas, ke ili ja ĝuas tion. 00:14:27.569 --> 00:14:32.187 Simple, estas tiom da aferoj parkerendaj 00:14:32.187 --> 00:14:35.852 kaj ekzercendaj en la franca antaŭ kapabli fari ion tian 00:14:35.852 --> 00:14:37.836 — same kiel en la hispana, la germana kaj aliaj lingvoj — 00:14:37.836 --> 00:14:41.620 ke tio okazas nur post pluraj jaroj da lernado, 00:14:41.620 --> 00:14:45.245 post kiam bedaŭrinde multaj infanoj perdis sian intereson. 00:14:45.245 --> 00:14:48.635 Krome, ili tiel havas la impreson, ke ili ne havas talenton por lingvoj 00:14:48.635 --> 00:14:50.119 ĉar ili ne kapablas diri ion ajn. 00:14:50.119 --> 00:14:52.169 Ne estas iliaj kulpo, kaj oni ankaŭ ne kulpigu la instruistojn, 00:14:52.169 --> 00:14:56.086 estas simple treege malfacile atingi la nivelon 00:14:56.086 --> 00:14:58.597 kie oni povas kreeme uzi novan lingvon. 00:14:58.597 --> 00:15:01.056 Esperanto fulme plirapidigas plejmulton de tio 00:15:01.056 --> 00:15:04.258 kaj ebligas infanojn atingi tiun nivelon 00:15:04.258 --> 00:15:06.324 kaj akiri la sperton uzi novan lingvon 00:15:06.324 --> 00:15:08.395 kaj fari interesajn, amuzajn aferojn per ĝi. 00:15:08.395 --> 00:15:11.737 Kaj jen kial ni faras tian instruadon. 00:15:11.737 --> 00:15:15.772 Do: ĉu Esperanto? Ĉu dum lerno-horoj? Ĉu en ŝtataj lernejoj? 00:15:15.772 --> 00:15:18.668 Jes ja! Vere! Tio okazas aktuale, 00:15:18.668 --> 00:15:21.919 per lecionoj gvidataj de Esperanto-fakuloj kiel mi, 00:15:21.919 --> 00:15:27.185 sed ankaŭ, pli grave, gvidataj ankaŭ de klas-instruistoj sen antaŭ-scio pri Esperanto, 00:15:27.185 --> 00:15:30.236 kiu same akiras la lingvon rimarkinde rapide 00:15:30.236 --> 00:15:34.590 kaj tuj ekinstruas ĝin, tiel solvante samtempe 00:15:34.590 --> 00:15:36.235 la problemon pri kapablo-manko. 00:15:36.235 --> 00:15:38.989 Mi iom embarasiĝis je la unua fojo, kiam mi malkovris tion ĉi, 00:15:38.989 --> 00:15:42.185 sed infanoj, kiuj studadis unu jaron de sia klasinstruisto 00:15:42.185 --> 00:15:45.097 - tiun mi antaŭe instruis sufiĉe da Esperanto - 00:15:45.097 --> 00:15:47.852 ili fakte parolis Esperanton multe pli bone 00:15:47.852 --> 00:15:49.705 ol aliaj infanoj, kiujn mi mem instruis dum unu jaro. 00:15:49.705 --> 00:15:51.868 Nu, kio okazis? 00:15:51.868 --> 00:15:57.202 Fakte, evidentas ke mi ĉeestas la lernejon po 45 minutojn semajne. 00:15:57.202 --> 00:15:59.986 Mi faras tiom, kiom mi povas dum tiu tempo, sed jen estas. 00:15:59.986 --> 00:16:01.835 La klasinstruisto kunestas kun la klaso la tutan tempon, 00:16:01.835 --> 00:16:04.468 do eroj de Esperanto aperas en ĉiuj lecionoj faritaj — 00:16:04.468 --> 00:16:07.004 en lecionoj pri matematiko kaj pri la angla, 00:16:07.004 --> 00:16:09.404 dum la tagaj rutinaĵoj, ĉiam. 00:16:09.404 --> 00:16:13.360 Do tiuj infanoj atingis multege pli 00:16:13.360 --> 00:16:17.868 dum instruado de la klasinstruisto 00:16:17.868 --> 00:16:21.047 ol iliaj antaŭuloj ricevis de mi. 00:16:21.047 --> 00:16:24.599 Do jen tio, kion ni faras. Tio funkcias mirinde bone, 00:16:24.599 --> 00:16:28.625 kaj mi estas kontenta kaj fiera esti parto de tio. Dankon.