1 00:00:18,479 --> 00:00:20,362 Bonan matenon. Mi estas Tim Morley, 2 00:00:20,362 --> 00:00:23,630 kaj mi prelegos pri novstila, 3 00:00:23,630 --> 00:00:28,749 iom malkutima metodo por instrui fremdajn lingvojn en bazlernejoj. 4 00:00:28,749 --> 00:00:32,063 Nu, multaj bazlernejoj en Britio 5 00:00:32,063 --> 00:00:34,879 nun havas studprogramon pri fremdaj lingvoj — bonege! — 6 00:00:34,879 --> 00:00:39,816 sed estas tie kapablo-breĉo: unuflanke, ni havas 7 00:00:39,816 --> 00:00:45,849 multajn bazlernejajn instruistojn — treege efikajn, bone trejnitajn — 8 00:00:45,849 --> 00:00:49,091 sed plimulto de ili eĉ ne parolas fremdan lingvon, 9 00:00:49,091 --> 00:00:51,921 kaj neniam trejniĝis pri instruado de lingvo. 10 00:00:51,921 --> 00:00:56,603 Aliflanke, ni havas multajn instruistojn de fremdaj lingvoj en mez- kaj alt-lernejoj, 11 00:00:56,603 --> 00:00:59,337 kiuj tre bone instruas je tiuj niveloj, 12 00:00:59,337 --> 00:01:01,721 sed antaŭ grupo de 7-jaraĝuloj 13 00:01:01,721 --> 00:01:04,370 ili estas ekster sia kampo de kompetenteco, 14 00:01:04,370 --> 00:01:08,403 kaj oni povas kompreni, ke ili ne volas envolviĝi en tia afero. 15 00:01:08,403 --> 00:01:14,116 Do estas tiu manko de kompetenteco, sed la projekto "Springboard to Languages", 16 00:01:14,116 --> 00:01:19,270 en kio mi engaĝiĝis antaŭ kelkaj jaroj, 17 00:01:19,270 --> 00:01:26,237 celas solvi tion per instruado de Esperanto en bazlernejoj. 18 00:01:26,237 --> 00:01:32,422 Nu, la titolo de mia prelego donas impreson pri la, ni diru, komprenebla nekredemo 19 00:01:32,422 --> 00:01:34,603 de kelkaj gepatroj. 20 00:01:34,603 --> 00:01:36,453 "KION vi instruas al mia infano?" 21 00:01:36,453 --> 00:01:40,536 "Kio, diable...?" "La hispana, ĉu?" "KIAL?" 22 00:01:40,536 --> 00:01:44,004 Ĉiuj tute pravigeblaj demandoj, kiujn mi provos nun respondi. 23 00:01:44,004 --> 00:01:49,686 Do, la unua afero: NE temas pri kurso de Esperanto. 24 00:01:49,686 --> 00:01:52,304 La celo ne estas dissendi infanojn en la mondon 25 00:01:52,304 --> 00:01:54,220 kiel fluaj parolantoj de Esperanto, por uzi la lingvon 26 00:01:54,220 --> 00:01:56,121 en la hejma kaj labora vivo, kaj tiel plu. 27 00:01:56,121 --> 00:02:01,224 Tio ne estas la celo. La granda plimulto de la infanoj 28 00:02:01,224 --> 00:02:04,561 verŝajne neniam renkontos alian Esperanto-parolanton dum sia vivo. 29 00:02:04,561 --> 00:02:06,922 Nu bone; tio ne estas la celo. 30 00:02:06,922 --> 00:02:10,935 Do kio ja estas la celo? Ĉio ĉi estas la celo. 31 00:02:10,935 --> 00:02:15,034 Ĉefa afero estas lingva prikonscio. 32 00:02:15,896 --> 00:02:20,534 Esperanto estas multe pli simpla lingvo 33 00:02:20,534 --> 00:02:23,368 ol iu ajn alia, kiun mi iam renkontis 34 00:02:23,368 --> 00:02:25,901 (kaj mi ja lernis kelkajn kaj instruis kelkajn). 35 00:02:25,901 --> 00:02:30,900 Oni kreis ĝin specife por esti facile kaj rapide lernebla 36 00:02:30,900 --> 00:02:34,017 kaj oni ja spertas dekoble pli rapidan kaj facilan lernadon 37 00:02:34,017 --> 00:02:36,218 ol kun iu ajn lingvo, kiun mi konas. 38 00:02:36,218 --> 00:02:41,084 Do la infanoj rapide trapasas la fazon de simpla enmemorigo, 39 00:02:41,084 --> 00:02:46,450 kaj komencas vere kaj kreeme uzi la lingvon, kio estas bonega. 40 00:02:46,450 --> 00:02:50,966 Ĝi helpas disvolvi la mensan gimnastikon, kiun oni bezonas 41 00:02:50,966 --> 00:02:53,820 kiam oni havas du lingvojn mense 42 00:02:53,820 --> 00:02:56,131 por komuti de unu al la alia, kaj trovi similaĵojn inter ili. 43 00:02:56,131 --> 00:02:59,664 Ĉiuj tiuj kapabloj utiliĝas kune kun la agrabla, simpla lingvo, 44 00:02:59,664 --> 00:03:01,995 kaj poste oni povas re-uzi tiujn kapablojn 45 00:03:01,995 --> 00:03:04,017 por posta studado de aliaj lingvoj. 46 00:03:04,017 --> 00:03:06,712 Temas pri sukcesa, inkluzivema sperto. 47 00:03:06,712 --> 00:03:10,312 "Inkluzivema" laŭ la senco, ke en iu ajn klaso, 48 00:03:10,312 --> 00:03:13,395 multe pli granda parto de la infanoj 49 00:03:13,395 --> 00:03:16,713 kapablos kompreni kaj ekuzi Esperanton 50 00:03:16,713 --> 00:03:21,482 por fari pli fruktodonajn aferojn ol per aliaj lingvoj. 51 00:03:21,482 --> 00:03:24,912 Kaj, mi aŭdacas diri, tio estas sukcesa inkluzivema sperto. 52 00:03:24,912 --> 00:03:28,878 Reagoj de infanoj, spertoj de instruistoj, de direktoroj, 53 00:03:28,878 --> 00:03:32,152 kaj de gepatroj — post kiam ili ekkomprenas la aferon — 54 00:03:33,029 --> 00:03:36,255 kaj mi aldonu, ankaŭ la faka pritakso, 55 00:03:36,255 --> 00:03:38,779 ĉiuj indikas, ke tio estas bona. Tio funkcias. 56 00:03:38,779 --> 00:03:41,112 Ni rigardu rapide la taksonomion de "Bloom", 57 00:03:41,112 --> 00:03:43,210 kiu ofte estas gvidilo dum kurs-planado. 58 00:03:43,210 --> 00:03:47,312 Oni progresas el malsupre ("parkerado" kaj "kompreno") supren ("pritakso" kaj "kreado"). 59 00:03:47,312 --> 00:03:50,878 Estas danĝero en bazlerneja instruado de lingvoj, 60 00:03:50,878 --> 00:03:52,995 ke oni blokiĝas ĉe la malsupro. 61 00:03:52,995 --> 00:03:57,161 La infanoj devas multon rememori kaj parkeri — 62 00:03:57,161 --> 00:03:59,780 la konjugaciojn, la inajn kaj malinajn substantivojn, 63 00:03:59,780 --> 00:04:01,967 la literumon, la elparolon — 64 00:04:01,967 --> 00:04:04,597 estas multegaj aferoj parkerendaj 65 00:04:04,597 --> 00:04:08,245 antaŭ ol oni povos atingi la pli altajn kapablojn. 66 00:04:08,245 --> 00:04:13,514 En multaj lingvo-lecionoj en bazlernejoj, 67 00:04:13,514 --> 00:04:17,060 kie oni provas instrui la francan aŭ hispanan aŭ ĉinan, 68 00:04:17,060 --> 00:04:19,128 oni restas ĉe la malsupro, 69 00:04:19,128 --> 00:04:22,062 kaj la infanoj neniam atingas kreemon en la fremda lingvo, 70 00:04:22,062 --> 00:04:24,645 kaj estas danĝero, ke infanoj perdos sian intereson antaŭ tio. 71 00:04:24,645 --> 00:04:28,229 Esperanto malaltigas la necesan parkeradon 72 00:04:28,229 --> 00:04:30,965 kaj oni pli rapide progresas al pli altaj, 73 00:04:30,965 --> 00:04:32,711 pli interesaj kaj stimulaj kapabloj. 74 00:04:32,711 --> 00:04:37,346 Angla alfabetigo — lerni Esperanton helpas al infanoj lerni sian propran lingvon. 75 00:04:37,346 --> 00:04:41,512 Mi vidis 5-jaraĝulojn, kiuj baraktis por legi kaj skribi en la angla, 76 00:04:41,512 --> 00:04:44,852 sed kiuj malkovris, ke ili fakte ja kapablas legi 77 00:04:44,852 --> 00:04:48,461 per lego de Esperanto. Estis tiom pli simple, 78 00:04:48,461 --> 00:04:51,104 kaj tio donis al ili la memfidon, kiun ili bezonis 79 00:04:51,104 --> 00:04:52,630 por progresi kun la angla. 80 00:04:52,630 --> 00:04:56,228 Mi vidis 9-jaraĝajn infanojn, kun tasko 81 00:04:56,228 --> 00:04:58,877 "Eltrovi la adjektivon en frazo" — 82 00:04:58,877 --> 00:05:00,829 ili tuj tradukis la frazon 83 00:05:00,829 --> 00:05:02,881 al Esperanto en sia kapo, 84 00:05:02,881 --> 00:05:05,594 ĉar la adjektivoj en Esperanto montriĝas multe pli klare ol en la angla. 85 00:05:05,594 --> 00:05:08,427 Do tio helpas la infanojn lerni ankaŭ sian propran lingvon. 86 00:05:08,427 --> 00:05:12,934 Kaj eĉ en matematiko — la maniero diri nombrojn en Esperanto 87 00:05:12,934 --> 00:05:16,895 helpas klarigi kiel oni "konstruas" la nombron. 88 00:05:16,895 --> 00:05:19,527 Por 5-jaraĝa infano, kiu lernas pri adicio 89 00:05:19,527 --> 00:05:21,210 kaj pri dekoj kaj unuoj, tio multe helpas. 90 00:05:21,210 --> 00:05:22,840 Mi montros kelkajn ekzemplojn pri tio poste. 91 00:05:22,840 --> 00:05:25,844 Do, Esperanto venigas ĉion ĉi en la klasĉambron. 92 00:05:25,844 --> 00:05:28,727 Kaj, preskaŭ kiel krom-efiko, ĝi povas ankaŭ alporti 93 00:05:28,727 --> 00:05:30,177 kontakton kun fremdaj kulturoj 94 00:05:30,177 --> 00:05:32,478 — kio estas evidente grava kialo por lerni lingvojn — 95 00:05:32,478 --> 00:05:36,660 kaj mi ĉeestis klasĉambrojn kaj videokonferencojn 96 00:05:36,660 --> 00:05:38,344 inter klasĉambroj en Britio 97 00:05:38,344 --> 00:05:42,711 kaj en Slovenio, en Hungario, en Germanio. 98 00:05:42,711 --> 00:05:46,545 Estas pluraj projektoj "Comenius" — 99 00:05:46,545 --> 00:05:49,210 "Comenius" estas la nomo de la stipendioj, 100 00:05:49,210 --> 00:05:51,943 kiujn la Eŭropa Komisiono donas al bazlernejoj 101 00:05:51,943 --> 00:05:54,060 por estigi ligojn kun aliaj lernejoj tra Eŭropo — 102 00:05:54,060 --> 00:05:56,060 estas diversaj "Comenius"-projektoj, 103 00:05:56,060 --> 00:05:58,481 kie oni uzas Esperanton kiel inter-lingvo 104 00:05:58,481 --> 00:06:00,960 inter la infanoj, kaj ankaŭ la plenkreskuloj. 105 00:06:00,960 --> 00:06:06,030 Do Esperanto alportas ĉion ĉi al la klasĉambro. 106 00:06:06,138 --> 00:06:09,727 Mi nun donas analogion. Kiel oni ne atingu la celon. 107 00:06:09,865 --> 00:06:12,488 Tiu homo estas fagot-ludanto. 108 00:06:13,185 --> 00:06:15,284 Ludi fagoton multe plaĉas al li, 109 00:06:15,284 --> 00:06:16,935 kaj li eble eĉ gajnas sian monon per tio. 110 00:06:16,935 --> 00:06:19,076 Mi sugestas, ke se vi ŝatus, ke via infano 111 00:06:19,076 --> 00:06:22,666 fariĝu profesia fagoto-ludisto, 112 00:06:22,666 --> 00:06:25,607 la plej bona komenco NE estus 113 00:06:25,607 --> 00:06:28,001 doni fagoton al 7-jaraĝa infano. 114 00:06:28,001 --> 00:06:30,178 "Jen, Joĉjo, muziku por ni!" 115 00:06:30,178 --> 00:06:31,435 Tio ne funkcios. 116 00:06:31,435 --> 00:06:34,601 Ĝi estas granda, peza instrumento eĉ en plenkreskaj manoj. 117 00:06:34,601 --> 00:06:36,983 Per infanaj manoj, estas trege malfacile ludi ĝin. 118 00:06:36,983 --> 00:06:39,268 Oni devas enmemorigi i.a. la fingrumadon, 119 00:06:39,268 --> 00:06:41,784 kaj malfacilas fari eĉ la plej etan grincon per la anĉo, 120 00:06:41,784 --> 00:06:43,769 sen paroli pri bela muzik-tono. 121 00:06:43,769 --> 00:06:47,739 Kaj do, se vi farus tion, post 6 aŭ 12 monatoj, 122 00:06:47,739 --> 00:06:49,951 la rezulto estus, "Mi ne ŝatas tion," 123 00:06:49,951 --> 00:06:51,550 "Mi ne kapablas fari tion." "Mi ne havas talenton por muziko." 124 00:06:51,550 --> 00:06:53,318 "Mi ne volas fari muzikon." 125 00:06:53,318 --> 00:06:56,550 Do evidente, oni ne faru tion. Ni simple komencu. 126 00:06:56,550 --> 00:06:59,768 Bonvolu starigi manojn: kiu lernis ludi bekfluton en bazlernejo? 127 00:06:59,768 --> 00:07:02,018 Ja mi lernis. 128 00:07:02,018 --> 00:07:03,351 Jes, preskaŭ ĉiuj. 129 00:07:03,351 --> 00:07:07,295 Kiu ankoraŭ ludas bekfluton, por plezuro aŭ en orkestro? 130 00:07:07,295 --> 00:07:11,501 Ah, unu, du, bone! Pli ol mi atendis! 131 00:07:11,501 --> 00:07:17,148 Kelkaj homoj daŭrigas tion, sed la granda plejmulto ne. 132 00:07:17,148 --> 00:07:20,685 Do, ĉu la instru-politiko fiaskegis? 133 00:07:20,685 --> 00:07:24,686 Kial oni instruis al ni tiun senutilan instrumenton? Tio ne utilas en la vivo! 134 00:07:24,686 --> 00:07:26,171 Evidente, tio ne estas la celo. 135 00:07:26,171 --> 00:07:28,984 Per la bekfluto, oni eklernas pri muziko. 136 00:07:28,984 --> 00:07:30,717 Oni lernas pri maĵoraj kaj minoraj gamoj. 137 00:07:30,717 --> 00:07:32,118 Oni komencas legi muzikon. 138 00:07:32,118 --> 00:07:34,000 Oni lernas pri ritmo kaj takt-indikoj, 139 00:07:34,000 --> 00:07:36,003 pri kunludo kun aliuloj, pri harmonio. 140 00:07:36,003 --> 00:07:41,401 Ĉiuj tiuj muzikaj scioj eniras pere de la simpla instrumento 141 00:07:41,401 --> 00:07:44,561 kaj poste oni povas apliki ĝin al la fagoto 142 00:07:44,561 --> 00:07:47,118 aŭ la orgeno aŭ al iu ajn alia instrumento. 143 00:07:47,118 --> 00:07:53,018 Do, analogie: la franca, en klasĉambro, estas fagoto. 144 00:07:53,018 --> 00:07:56,561 La hispana, en klasĉambro, estas fagoto. 145 00:07:56,561 --> 00:07:59,904 La ĉina estas pligrandigita fagoto kun aldonaj tonoj! 146 00:08:02,103 --> 00:08:06,835 Esperanto estas bekfluto. Jen la tuto. 147 00:08:06,835 --> 00:08:08,836 Nu, antaŭ la sekva parto, mi volas diri: 148 00:08:08,836 --> 00:08:11,737 mi apenaŭ toleras prelegojn, kiam oni plenigas la muron per teksto, 149 00:08:11,737 --> 00:08:13,551 kaj simple laŭtlegas ĝin. 150 00:08:13,551 --> 00:08:15,918 Tio ne estas prelego, tio estas laŭtlegata raporto, 151 00:08:15,918 --> 00:08:17,044 kaj oni rapide enuiĝas. 152 00:08:17,783 --> 00:08:20,635 Malgraŭ tio, mi ja plenigos muron per teksto, 153 00:08:20,635 --> 00:08:22,435 kaj mi ja laŭtlegos ĝin al vi! 154 00:08:22,435 --> 00:08:23,786 Toleru tion, mi petas — estas nur unufoje! 155 00:08:23,786 --> 00:08:26,007 Temas pri citaĵo el raporto 156 00:08:26,007 --> 00:08:28,403 de la Edukado Fako de la Universitato de Manĉestro 157 00:08:28,403 --> 00:08:31,285 kiu pritaksas la projekton "Springboard to Languages" 158 00:08:31,285 --> 00:08:35,237 kaj en tiu ĉi parto, ili skribas pri Lernejo A, 159 00:08:35,237 --> 00:08:38,975 kie la infanoj lernis Esperanton dum 18 monatoj je tiu tempo, 160 00:08:38,975 --> 00:08:42,703 kaj Lernejo B, kie ili dum du jaroj lernis la francan, 161 00:08:42,703 --> 00:08:46,609 kaj ili ĵus eklernis Esperanton. 162 00:08:46,609 --> 00:08:49,419 Ili ĉiuj faris ekzamenon pri la franca, kaj jen la rezulto. 163 00:08:49,419 --> 00:08:53,118 "Ĉu "Springboard" helpas lerni aliajn lingvojn?" 164 00:08:53,118 --> 00:08:55,953 "Oni invitas la lernantojn malĉifri la francan frazon: 165 00:08:55,953 --> 00:08:58,118 'Les oreilles de l'éléphant sont très grandes 166 00:08:58,118 --> 00:08:59,685 et le nez est très long.' 167 00:08:59,685 --> 00:09:01,632 Kaj ili observis: "La nuraj infanoj, 168 00:09:01,632 --> 00:09:03,970 kiuj sukcese tradukis la tutan frazon, 169 00:09:03,970 --> 00:09:06,086 venis — interese — de la Lernejo A. 170 00:09:06,086 --> 00:09:08,985 (t.e. la infanoj, kiuj lernis Esperanton kaj neniam ricevis eĉ unu lecionon pri la franca). 171 00:09:08,985 --> 00:09:11,953 "Tiuj du infanoj uzis interesajn metalingvajn, 172 00:09:11,953 --> 00:09:15,649 malĉifrajn strategiojn (similajn vortojn, interpunkcion, kuntekston). 173 00:09:15,649 --> 00:09:18,861 Alivorte, la lingvo-kompetentecon, kiun ili gajnis per Esperanto. 174 00:09:18,861 --> 00:09:22,088 "La infanoj de Lernejo B, kiuj studis la francan ekde la unuan lernejan jaron, 175 00:09:22,088 --> 00:09:25,285 poentis nur iomete pli bone ol tiuj de Lernejo A 176 00:09:25,285 --> 00:09:26,921 en franca ekzameno" 177 00:09:26,921 --> 00:09:29,640 Do la kapabloj, kiujn la infanoj akiris per Esperanto 178 00:09:29,640 --> 00:09:32,986 helpis ilin atingi preskaŭ la saman nivelon en ekzameno pri la franca 179 00:09:32,986 --> 00:09:34,951 kompare al infanoj, kiuj lernis la francan. 180 00:09:34,951 --> 00:09:37,152 Do, kial Esperanto estas tiom speciala? 181 00:09:37,152 --> 00:09:38,986 Kial ĝi tiom bone plenumas tian rolon? 182 00:09:38,986 --> 00:09:40,404 Mi rapide donos kelkajn ekzemplojn. 183 00:09:40,404 --> 00:09:42,454 Jen, supre, estas nombroj: 184 00:09:42,454 --> 00:09:44,254 unu, du, tri, kvar, kvin 185 00:09:44,254 --> 00:09:46,203 ses, sep, ok, naŭ, dek 186 00:09:46,203 --> 00:09:48,553 Tiom oni devas parkeri. Enordo. 187 00:09:48,553 --> 00:09:50,536 Sed post kiam vi enkapigis tion, 188 00:09:50,536 --> 00:09:53,751 vi havas ĉion bezonatan por nombri ĝis 99. 189 00:09:53,751 --> 00:09:57,253 Restas nenio lernenda; oni simple aplikas la sciojn. 190 00:09:57,253 --> 00:10:00,987 11, 12, 13 estas simple "dek unu", "dek du", "dek tri" 191 00:10:00,987 --> 00:10:03,782 laŭvorte "dek + unu", "dek + du", "dek + tri" 192 00:10:03,782 --> 00:10:07,481 ĝis "dudek", laŭvorte "du dekoj". 193 00:10:07,481 --> 00:10:10,304 Kaj poste: "dudek unu", "dudek du" kaj tiel plu 194 00:10:10,304 --> 00:10:11,574 tute same ĝis 99. 195 00:10:11,574 --> 00:10:15,421 Do, por infanoj, kiuj lernas pri centoj, dekoj kaj unuoj, 196 00:10:15,421 --> 00:10:18,889 ili fakte tradukas la nombron al Esperanto 197 00:10:18,889 --> 00:10:20,404 (mi vidis tion okazi en la klasĉambro) 198 00:10:20,404 --> 00:10:25,121 "do... 27... dudek sep... do 'dudek' estas 'dufoje dek' 199 00:10:25,121 --> 00:10:26,405 do mi skribas '2' en la kolumno de 'dekoj' 200 00:10:26,405 --> 00:10:28,238 kaj '7' en la kolumno de 'unuoj'..." 201 00:10:28,238 --> 00:10:30,288 Do, kiam oni esperantigas la nombron, 202 00:10:30,288 --> 00:10:33,873 oni vidas pli klare, kion signifas la '2' ene de '27'. 203 00:10:35,765 --> 00:10:38,732 Kaj sube, estas skribite "sesdek tri"... ĉu iu volas traduki? 204 00:10:39,490 --> 00:10:45,940 "73!" Ho, fakte estas 63, sed dankon pro via partoprenemo! 205 00:10:48,032 --> 00:10:51,366 Kaj denove, tio montras la minimumigon 206 00:10:51,366 --> 00:10:53,449 de aferoj parkerendaj — 207 00:10:53,449 --> 00:10:57,754 kiam oni lernas la vorton "patro", vi povas derivi "patrinon" 208 00:10:57,754 --> 00:11:01,055 — "-ino" signifas "la inan ekvivalenton" — 209 00:11:01,055 --> 00:11:02,729 do "patrino" estas la vorto por "mother". 210 00:11:02,729 --> 00:11:04,415 Ne estas vorto aparte lernenda. 211 00:11:04,415 --> 00:11:08,748 "instruisto" signifas "teacher", kaj se tiu homo 212 00:11:08,748 --> 00:11:11,370 hazarde estas ina kaj oni volas aludi tion, 213 00:11:11,370 --> 00:11:14,200 oni povas nomi ŝin "instruistino". 214 00:11:14,200 --> 00:11:18,066 Oni uzas la saman sufikson "-ino" por marki ion ajn kiel ina. 215 00:11:18,066 --> 00:11:21,651 "Hundo" — tion tuj komprenas germanparolantoj — 216 00:11:21,651 --> 00:11:27,816 kaj "hundido" estas juna hundo. "-ido" signifas "la filo aŭ filino". 217 00:11:27,816 --> 00:11:30,552 Do, el "kato" oni povas simile derivi "katidon". 218 00:11:30,552 --> 00:11:33,514 "kuniklo" estas rekonebla de parolantoj de la itala aŭ de la latina 219 00:11:33,514 --> 00:11:37,833 kaj la juna besto estas "kuniklido". 220 00:11:37,833 --> 00:11:41,068 Nu, mi parolas la francan nun de 25 jaroj, 221 00:11:41,068 --> 00:11:43,684 mi loĝis en Francio, kaj mia familio estas dulingva (angla/franca), 222 00:11:43,684 --> 00:11:47,535 sed mi ne kapablas tuj rememori la francan vorton 223 00:11:47,535 --> 00:11:49,090 por "kuniklido". 224 00:11:49,090 --> 00:11:51,249 Mi konas la vorton por "kuniklo", sed ne "kuniklido". 225 00:11:51,249 --> 00:11:54,319 Mi ne memoras tiun vorton, sed en Esperanto, ĝi estas simple evidenta. 226 00:11:54,319 --> 00:11:57,364 Mi ne povus NE scii tiun vorton, tiom ĝi estas evidenta! 227 00:11:57,364 --> 00:11:59,486 Nu, "kontenta" signifas "happy", 228 00:11:59,486 --> 00:12:02,199 kaj en "malkontenta" — "mal-" donas la kontraŭan sencon, 229 00:12:02,199 --> 00:12:03,399 do ĝi signifas "unhappy". 230 00:12:03,399 --> 00:12:06,314 Same por "granda" kaj "malgranda". 231 00:12:06,314 --> 00:12:08,533 Tiu vorto, "malgranda", estas plej kutima vorto en Esperanto. 232 00:12:08,533 --> 00:12:10,314 Oni ne bezonas lerni novan apartan vorton por tio. 233 00:12:10,314 --> 00:12:14,570 Ĉiam estas kiel "po unu aĉetita ricevu unu senpagan" pri adjektivoj en Esperanto! 234 00:12:14,570 --> 00:12:17,449 Oni vere duonigis la nombron de lernendaj vortoj 235 00:12:17,449 --> 00:12:20,084 per tiu sola prefikso "mal-". 236 00:12:20,084 --> 00:12:23,365 Do, jen nur unu malgranda aspekto de la lingvo, 237 00:12:23,365 --> 00:12:25,882 sed tiuj principoj etendiĝas tra la tuto de la lingvo. 238 00:12:25,882 --> 00:12:31,598 Mi trovis, ke lernado de la franca kaj de aliaj lingvoj 239 00:12:31,598 --> 00:12:35,355 estas procezo aldona — mi trovas novan vorton, 240 00:12:35,355 --> 00:12:37,082 mi lernas ĝian prononcon kaj literumon, 241 00:12:37,082 --> 00:12:40,547 ĝian signifon, kaj mi tiel aldonas unu vorton al mia stoko. 242 00:12:40,547 --> 00:12:43,482 Lerno de Esperanto estas procezo multiplika. 243 00:12:43,482 --> 00:12:46,748 Ĉiufoje kiam mi aldonas novan vorton, ĝi rekombiniĝas kaj multiplikiĝas 244 00:12:46,748 --> 00:12:48,598 kun ĉio, kion mi jam posedas, 245 00:12:48,598 --> 00:12:50,065 do mi aldonas ne nur unu vorton, 246 00:12:50,065 --> 00:12:52,965 sed redifinas novan limon de esprim-kapablo. 247 00:12:52,965 --> 00:12:57,376 Kaj tio veras tiom kun mi, kiom kun infanoj en la klasĉambro, 248 00:12:57,376 --> 00:13:00,265 do ni rapide atingas la etapon, kie ili povas 249 00:13:00,265 --> 00:13:02,382 kreeme uzi la lingvon, anstataŭ simple 250 00:13:02,382 --> 00:13:05,233 ripeti vortojn kaj laŭvorte parkeritajn frazojn. 251 00:13:05,233 --> 00:13:08,200 Multege pli interese, ĉu ne? 252 00:13:08,200 --> 00:13:10,597 Jen bela ekzemplo: lernanto 8-jaraĝa 253 00:13:10,597 --> 00:13:14,265 interrompis min, per gramatike perfekta frazo, 254 00:13:14,265 --> 00:13:17,314 post ĉirkaŭ tri monatoj da lernado. 255 00:13:17,314 --> 00:13:20,547 Ni faradis ekzercon tian: mi donas instrukciojn, 256 00:13:20,547 --> 00:13:24,450 kiujn la infanoj sekvas, kaj rediras al mi, kion ili faras. 257 00:13:24,450 --> 00:13:27,282 Do mi uzas imperativan verbon, kaj ili uzas prezencan. 258 00:13:27,282 --> 00:13:32,598 Do mi diras, "Staru!" kaj ili ĉiuj stariĝas kaj diras, "Mi staras!" 259 00:13:32,921 --> 00:13:36,664 Mi diras, "Sidu!" kaj ili sidiĝas kaj diras, "Mi sidas!" 260 00:13:36,664 --> 00:13:40,952 Mi diras, "Saltu!" kaj ili diras, "Mi saltas! Mi saltas!" 261 00:13:40,952 --> 00:13:43,302 Do mi diris, "OK, silentu!" 262 00:13:43,302 --> 00:13:46,117 Kaj la tuta klaso diris, "Mi silentas!" 263 00:13:46,117 --> 00:13:51,751 krom la eta Joĉjo, kiu kriis, "Mi NE silentas!" 264 00:13:51,751 --> 00:13:54,324 Sed mi nun hezitas: 265 00:13:54,324 --> 00:13:57,519 ĉu mi ĉagrenu, ĉu mi gratulegu lin? 266 00:13:57,519 --> 00:14:00,187 Ĉar li ĵus sukcesis ridigi la klason 267 00:14:00,187 --> 00:14:03,135 per gramatike perfekta diraĵo en la celita lingvo. 268 00:14:03,135 --> 00:14:04,490 De la vidpunkto de lingvo-instruisto, 269 00:14:04,490 --> 00:14:07,919 tio estas la sankta gralo. Ĝuste tion ni celas! 270 00:14:07,919 --> 00:14:12,485 Do mi lude afektis ĉagreniĝon kaj diris al li, "Vi! Silentu!" 271 00:14:12,485 --> 00:14:14,884 kaj li diris, "OK, mi silentas!" 272 00:14:14,884 --> 00:14:20,802 Sed tio neniam okazis en miaj kursoj pri la franca. Nu, kial? 273 00:14:20,802 --> 00:14:23,686 Ne ĉar instrui la francan ne plaĉas al mi — mi ja ĝuas tion. 274 00:14:23,686 --> 00:14:27,569 Kaj ne ĉar lerni la francan ne plaĉas al la infanoj — mi kredas, ke ili ja ĝuas tion. 275 00:14:27,569 --> 00:14:32,187 Simple, estas tiom da aferoj parkerendaj 276 00:14:32,187 --> 00:14:35,852 kaj ekzercendaj en la franca antaŭ kapabli fari ion tian 277 00:14:35,852 --> 00:14:37,836 — same kiel en la hispana, la germana kaj aliaj lingvoj — 278 00:14:37,836 --> 00:14:41,620 ke tio okazas nur post pluraj jaroj da lernado, 279 00:14:41,620 --> 00:14:45,245 post kiam bedaŭrinde multaj infanoj perdis sian intereson. 280 00:14:45,245 --> 00:14:48,635 Krome, ili tiel havas la impreson, ke ili ne havas talenton por lingvoj 281 00:14:48,635 --> 00:14:50,119 ĉar ili ne kapablas diri ion ajn. 282 00:14:50,119 --> 00:14:52,169 Ne estas iliaj kulpo, kaj oni ankaŭ ne kulpigu la instruistojn, 283 00:14:52,169 --> 00:14:56,086 estas simple treege malfacile atingi la nivelon 284 00:14:56,086 --> 00:14:58,597 kie oni povas kreeme uzi novan lingvon. 285 00:14:58,597 --> 00:15:01,056 Esperanto fulme plirapidigas plejmulton de tio 286 00:15:01,056 --> 00:15:04,258 kaj ebligas infanojn atingi tiun nivelon 287 00:15:04,258 --> 00:15:06,324 kaj akiri la sperton uzi novan lingvon 288 00:15:06,324 --> 00:15:08,395 kaj fari interesajn, amuzajn aferojn per ĝi. 289 00:15:08,395 --> 00:15:11,737 Kaj jen kial ni faras tian instruadon. 290 00:15:11,737 --> 00:15:15,772 Do: ĉu Esperanto? Ĉu dum lerno-horoj? Ĉu en ŝtataj lernejoj? 291 00:15:15,772 --> 00:15:18,668 Jes ja! Vere! Tio okazas aktuale, 292 00:15:18,668 --> 00:15:21,919 per lecionoj gvidataj de Esperanto-fakuloj kiel mi, 293 00:15:21,919 --> 00:15:27,185 sed ankaŭ, pli grave, gvidataj ankaŭ de klas-instruistoj sen antaŭ-scio pri Esperanto, 294 00:15:27,185 --> 00:15:30,236 kiu same akiras la lingvon rimarkinde rapide 295 00:15:30,236 --> 00:15:34,590 kaj tuj ekinstruas ĝin, tiel solvante samtempe 296 00:15:34,590 --> 00:15:36,235 la problemon pri kapablo-manko. 297 00:15:36,235 --> 00:15:38,989 Mi iom embarasiĝis je la unua fojo, kiam mi malkovris tion ĉi, 298 00:15:38,989 --> 00:15:42,185 sed infanoj, kiuj studadis unu jaron de sia klasinstruisto 299 00:15:42,185 --> 00:15:45,097 - tiun mi antaŭe instruis sufiĉe da Esperanto - 300 00:15:45,097 --> 00:15:47,852 ili fakte parolis Esperanton multe pli bone 301 00:15:47,852 --> 00:15:49,705 ol aliaj infanoj, kiujn mi mem instruis dum unu jaro. 302 00:15:49,705 --> 00:15:51,868 Nu, kio okazis? 303 00:15:51,868 --> 00:15:57,202 Fakte, evidentas ke mi ĉeestas la lernejon po 45 minutojn semajne. 304 00:15:57,202 --> 00:15:59,986 Mi faras tiom, kiom mi povas dum tiu tempo, sed jen estas. 305 00:15:59,986 --> 00:16:01,835 La klasinstruisto kunestas kun la klaso la tutan tempon, 306 00:16:01,835 --> 00:16:04,468 do eroj de Esperanto aperas en ĉiuj lecionoj faritaj — 307 00:16:04,468 --> 00:16:07,004 en lecionoj pri matematiko kaj pri la angla, 308 00:16:07,004 --> 00:16:09,404 dum la tagaj rutinaĵoj, ĉiam. 309 00:16:09,404 --> 00:16:13,360 Do tiuj infanoj atingis multege pli 310 00:16:13,360 --> 00:16:17,868 dum instruado de la klasinstruisto 311 00:16:17,868 --> 00:16:21,047 ol iliaj antaŭuloj ricevis de mi. 312 00:16:21,047 --> 00:16:24,599 Do jen tio, kion ni faras. Tio funkcias mirinde bone, 313 00:16:24,599 --> 00:16:28,625 kaj mi estas kontenta kaj fiera esti parto de tio. Dankon.