0:00:18.479,0:00:20.362 Bonan matenon. Mi estas Tim Morley, 0:00:20.362,0:00:23.630 kaj mi prelegos pri novstila, 0:00:23.630,0:00:28.749 iom malkutima metodo por instrui fremdajn lingvojn en bazlernejoj. 0:00:28.749,0:00:32.063 Nu, multaj bazlernejoj en Britio 0:00:32.063,0:00:34.879 nun havas studprogramon pri fremdaj lingvoj — bonege! — 0:00:34.879,0:00:39.816 sed estas tie kapablo-breĉo: unuflanke, ni havas 0:00:39.816,0:00:45.849 multajn bazlernejajn instruistojn — treege efikajn, bone trejnitajn — 0:00:45.849,0:00:49.091 sed plimulto de ili eĉ ne parolas fremdan lingvon, 0:00:49.091,0:00:51.921 kaj neniam trejniĝis pri instruado de lingvo. 0:00:51.921,0:00:56.603 Aliflanke, ni havas multajn instruistojn de fremdaj lingvoj en mez- kaj alt-lernejoj, 0:00:56.603,0:00:59.337 kiuj tre bone instruas je tiuj niveloj, 0:00:59.337,0:01:01.721 sed antaŭ grupo de 7-jaraĝuloj 0:01:01.721,0:01:04.370 ili estas ekster sia kampo de kompetenteco, 0:01:04.370,0:01:08.403 kaj oni povas kompreni, ke ili ne volas envolviĝi en tia afero. 0:01:08.403,0:01:14.116 Do estas tiu manko de kompetenteco, sed la projekto "Springboard to Languages", 0:01:14.116,0:01:19.270 en kio mi engaĝiĝis antaŭ kelkaj jaroj, 0:01:19.270,0:01:26.237 celas solvi tion per instruado de Esperanto en bazlernejoj. 0:01:26.237,0:01:32.422 Nu, la titolo de mia prelego donas impreson pri la, ni diru, komprenebla nekredemo 0:01:32.422,0:01:34.603 de kelkaj gepatroj. 0:01:34.603,0:01:36.453 "KION vi instruas al mia infano?" 0:01:36.453,0:01:40.536 "Kio, diable...?" "La hispana, ĉu?" "KIAL?" 0:01:40.536,0:01:44.004 Ĉiuj tute pravigeblaj demandoj, kiujn mi provos nun respondi. 0:01:44.004,0:01:49.686 Do, la unua afero: NE temas pri kurso de Esperanto. 0:01:49.686,0:01:52.304 La celo ne estas dissendi infanojn en la mondon 0:01:52.304,0:01:54.220 kiel fluaj parolantoj de Esperanto, por uzi la lingvon 0:01:54.220,0:01:56.121 en la hejma kaj labora vivo, kaj tiel plu. 0:01:56.121,0:02:01.224 Tio ne estas la celo. La granda plimulto de la infanoj 0:02:01.224,0:02:04.561 verŝajne neniam renkontos alian Esperanto-parolanton dum sia vivo. 0:02:04.561,0:02:06.922 Nu bone; tio ne estas la celo. 0:02:06.922,0:02:10.935 Do kio ja estas la celo? Ĉio ĉi estas la celo. 0:02:10.935,0:02:15.034 Ĉefa afero estas lingva prikonscio. 0:02:15.896,0:02:20.534 Esperanto estas multe pli simpla lingvo 0:02:20.534,0:02:23.368 ol iu ajn alia, kiun mi iam renkontis 0:02:23.368,0:02:25.901 (kaj mi ja lernis kelkajn kaj instruis kelkajn). 0:02:25.901,0:02:30.900 Oni kreis ĝin specife por esti facile kaj rapide lernebla 0:02:30.900,0:02:34.017 kaj oni ja spertas dekoble pli rapidan kaj facilan lernadon 0:02:34.017,0:02:36.218 ol kun iu ajn lingvo, kiun mi konas. 0:02:36.218,0:02:41.084 Do la infanoj rapide trapasas la fazon de simpla enmemorigo, 0:02:41.084,0:02:46.450 kaj komencas vere kaj kreeme uzi la lingvon, kio estas bonega. 0:02:46.450,0:02:50.966 Ĝi helpas disvolvi la mensan gimnastikon, kiun oni bezonas 0:02:50.966,0:02:53.820 kiam oni havas du lingvojn mense 0:02:53.820,0:02:56.131 por komuti de unu al la alia, kaj trovi similaĵojn inter ili. 0:02:56.131,0:02:59.664 Ĉiuj tiuj kapabloj utiliĝas kune kun la agrabla, simpla lingvo, 0:02:59.664,0:03:01.995 kaj poste oni povas re-uzi tiujn kapablojn 0:03:01.995,0:03:04.017 por posta studado de aliaj lingvoj. 0:03:04.017,0:03:06.712 Temas pri sukcesa, inkluzivema sperto. 0:03:06.712,0:03:10.312 "Inkluzivema" laŭ la senco, ke en iu ajn klaso, 0:03:10.312,0:03:13.395 multe pli granda parto de la infanoj 0:03:13.395,0:03:16.713 kapablos kompreni kaj ekuzi Esperanton 0:03:16.713,0:03:21.482 por fari pli fruktodonajn aferojn ol per aliaj lingvoj. 0:03:21.482,0:03:24.912 Kaj, mi aŭdacas diri, tio estas sukcesa inkluzivema sperto. 0:03:24.912,0:03:28.878 Reagoj de infanoj, spertoj de instruistoj, de direktoroj, 0:03:28.878,0:03:32.152 kaj de gepatroj — post kiam ili ekkomprenas la aferon — 0:03:33.029,0:03:36.255 kaj mi aldonu, ankaŭ la faka pritakso, 0:03:36.255,0:03:38.779 ĉiuj indikas, ke tio estas bona. Tio funkcias. 0:03:38.779,0:03:41.112 Ni rigardu rapide la taksonomion de "Bloom", 0:03:41.112,0:03:43.210 kiu ofte estas gvidilo dum kurs-planado. 0:03:43.210,0:03:47.312 Oni progresas el malsupre ("parkerado" kaj "kompreno") supren ("pritakso" kaj "kreado"). 0:03:47.312,0:03:50.878 Estas danĝero en bazlerneja instruado de lingvoj, 0:03:50.878,0:03:52.995 ke oni blokiĝas ĉe la malsupro. 0:03:52.995,0:03:57.161 La infanoj devas multon rememori kaj parkeri — 0:03:57.161,0:03:59.780 la konjugaciojn, la inajn kaj malinajn substantivojn, 0:03:59.780,0:04:01.967 la literumon, la elparolon — 0:04:01.967,0:04:04.597 estas multegaj aferoj parkerendaj 0:04:04.597,0:04:08.245 antaŭ ol oni povos atingi la pli altajn kapablojn. 0:04:08.245,0:04:13.514 En multaj lingvo-lecionoj en bazlernejoj, 0:04:13.514,0:04:17.060 kie oni provas instrui la francan aŭ hispanan aŭ ĉinan, 0:04:17.060,0:04:19.128 oni restas ĉe la malsupro, 0:04:19.128,0:04:22.062 kaj la infanoj neniam atingas kreemon en la fremda lingvo, 0:04:22.062,0:04:24.645 kaj estas danĝero, ke infanoj perdos sian intereson antaŭ tio. 0:04:24.645,0:04:28.229 Esperanto malaltigas la necesan parkeradon 0:04:28.229,0:04:30.965 kaj oni pli rapide progresas al pli altaj, 0:04:30.965,0:04:32.711 pli interesaj kaj stimulaj kapabloj. 0:04:32.711,0:04:37.346 Angla alfabetigo — lerni Esperanton helpas al infanoj lerni sian propran lingvon. 0:04:37.346,0:04:41.512 Mi vidis 5-jaraĝulojn, kiuj baraktis por legi kaj skribi en la angla, 0:04:41.512,0:04:44.852 sed kiuj malkovris, ke ili fakte ja kapablas legi 0:04:44.852,0:04:48.461 per lego de Esperanto. Estis tiom pli simple, 0:04:48.461,0:04:51.104 kaj tio donis al ili la memfidon, kiun ili bezonis 0:04:51.104,0:04:52.630 por progresi kun la angla. 0:04:52.630,0:04:56.228 Mi vidis 9-jaraĝajn infanojn, kun tasko 0:04:56.228,0:04:58.877 "Eltrovi la adjektivon en frazo" — 0:04:58.877,0:05:00.829 ili tuj tradukis la frazon 0:05:00.829,0:05:02.881 al Esperanto en sia kapo, 0:05:02.881,0:05:05.594 ĉar la adjektivoj en Esperanto montriĝas multe pli klare ol en la angla. 0:05:05.594,0:05:08.427 Do tio helpas la infanojn lerni ankaŭ sian propran lingvon. 0:05:08.427,0:05:12.934 Kaj eĉ en matematiko — la maniero diri nombrojn en Esperanto 0:05:12.934,0:05:16.895 helpas klarigi kiel oni "konstruas" la nombron. 0:05:16.895,0:05:19.527 Por 5-jaraĝa infano, kiu lernas pri adicio 0:05:19.527,0:05:21.210 kaj pri dekoj kaj unuoj, tio multe helpas. 0:05:21.210,0:05:22.840 Mi montros kelkajn ekzemplojn pri tio poste. 0:05:22.840,0:05:25.844 Do, Esperanto venigas ĉion ĉi en la klasĉambron. 0:05:25.844,0:05:28.727 Kaj, preskaŭ kiel krom-efiko, ĝi povas ankaŭ alporti 0:05:28.727,0:05:30.177 kontakton kun fremdaj kulturoj 0:05:30.177,0:05:32.478 — kio estas evidente grava kialo por lerni lingvojn — 0:05:32.478,0:05:36.660 kaj mi ĉeestis klasĉambrojn kaj videokonferencojn 0:05:36.660,0:05:38.344 inter klasĉambroj en Britio 0:05:38.344,0:05:42.711 kaj en Slovenio, en Hungario, en Germanio. 0:05:42.711,0:05:46.545 Estas pluraj projektoj "Comenius" — 0:05:46.545,0:05:49.210 "Comenius" estas la nomo de la stipendioj, 0:05:49.210,0:05:51.943 kiujn la Eŭropa Komisiono donas al bazlernejoj 0:05:51.943,0:05:54.060 por estigi ligojn kun aliaj lernejoj tra Eŭropo — 0:05:54.060,0:05:56.060 estas diversaj "Comenius"-projektoj, 0:05:56.060,0:05:58.481 kie oni uzas Esperanton kiel inter-lingvo 0:05:58.481,0:06:00.960 inter la infanoj, kaj ankaŭ la plenkreskuloj. 0:06:00.960,0:06:06.030 Do Esperanto alportas ĉion ĉi al la klasĉambro. 0:06:06.138,0:06:09.727 Mi nun donas analogion. Kiel oni ne atingu la celon. 0:06:09.865,0:06:12.488 Tiu homo estas fagot-ludanto. 0:06:13.185,0:06:15.284 Ludi fagoton multe plaĉas al li, 0:06:15.284,0:06:16.935 kaj li eble eĉ gajnas sian monon per tio. 0:06:16.935,0:06:19.076 Mi sugestas, ke se vi ŝatus, ke via infano 0:06:19.076,0:06:22.666 fariĝu profesia fagoto-ludisto, 0:06:22.666,0:06:25.607 la plej bona komenco NE estus 0:06:25.607,0:06:28.001 doni fagoton al 7-jaraĝa infano. 0:06:28.001,0:06:30.178 "Jen, Joĉjo, muziku por ni!" 0:06:30.178,0:06:31.435 Tio ne funkcios. 0:06:31.435,0:06:34.601 Ĝi estas granda, peza instrumento eĉ en plenkreskaj manoj. 0:06:34.601,0:06:36.983 Per infanaj manoj, estas trege malfacile ludi ĝin. 0:06:36.983,0:06:39.268 Oni devas enmemorigi i.a. la fingrumadon, 0:06:39.268,0:06:41.784 kaj malfacilas fari eĉ la plej etan grincon per la anĉo, 0:06:41.784,0:06:43.769 sen paroli pri bela muzik-tono. 0:06:43.769,0:06:47.739 Kaj do, se vi farus tion, post 6 aŭ 12 monatoj, 0:06:47.739,0:06:49.951 la rezulto estus, "Mi ne ŝatas tion," 0:06:49.951,0:06:51.550 "Mi ne kapablas fari tion." "Mi ne havas talenton por muziko." 0:06:51.550,0:06:53.318 "Mi ne volas fari muzikon." 0:06:53.318,0:06:56.550 Do evidente, oni ne faru tion. Ni simple komencu. 0:06:56.550,0:06:59.768 Bonvolu starigi manojn: kiu lernis ludi bekfluton en bazlernejo? 0:06:59.768,0:07:02.018 Ja mi lernis. 0:07:02.018,0:07:03.351 Jes, preskaŭ ĉiuj. 0:07:03.351,0:07:07.295 Kiu ankoraŭ ludas bekfluton, por plezuro aŭ en orkestro? 0:07:07.295,0:07:11.501 Ah, unu, du, bone! Pli ol mi atendis! 0:07:11.501,0:07:17.148 Kelkaj homoj daŭrigas tion, sed la granda plejmulto ne. 0:07:17.148,0:07:20.685 Do, ĉu la instru-politiko fiaskegis? 0:07:20.685,0:07:24.686 Kial oni instruis al ni tiun senutilan instrumenton? Tio ne utilas en la vivo! 0:07:24.686,0:07:26.171 Evidente, tio ne estas la celo. 0:07:26.171,0:07:28.984 Per la bekfluto, oni eklernas pri muziko. 0:07:28.984,0:07:30.717 Oni lernas pri maĵoraj kaj minoraj gamoj. 0:07:30.717,0:07:32.118 Oni komencas legi muzikon. 0:07:32.118,0:07:34.000 Oni lernas pri ritmo kaj takt-indikoj, 0:07:34.000,0:07:36.003 pri kunludo kun aliuloj, pri harmonio. 0:07:36.003,0:07:41.401 Ĉiuj tiuj muzikaj scioj eniras pere de la simpla instrumento 0:07:41.401,0:07:44.561 kaj poste oni povas apliki ĝin al la fagoto 0:07:44.561,0:07:47.118 aŭ la orgeno aŭ al iu ajn alia instrumento. 0:07:47.118,0:07:53.018 Do, analogie: la franca, en klasĉambro, estas fagoto. 0:07:53.018,0:07:56.561 La hispana, en klasĉambro, estas fagoto. 0:07:56.561,0:07:59.904 La ĉina estas pligrandigita fagoto kun aldonaj tonoj! 0:08:02.103,0:08:06.835 Esperanto estas bekfluto. Jen la tuto. 0:08:06.835,0:08:08.836 Nu, antaŭ la sekva parto, mi volas diri: 0:08:08.836,0:08:11.737 mi apenaŭ toleras prelegojn, kiam oni plenigas la muron per teksto, 0:08:11.737,0:08:13.551 kaj simple laŭtlegas ĝin. 0:08:13.551,0:08:15.918 Tio ne estas prelego, tio estas laŭtlegata raporto, 0:08:15.918,0:08:17.044 kaj oni rapide enuiĝas. 0:08:17.783,0:08:20.635 Malgraŭ tio, mi ja plenigos muron per teksto, 0:08:20.635,0:08:22.435 kaj mi ja laŭtlegos ĝin al vi! 0:08:22.435,0:08:23.786 Toleru tion, mi petas — estas nur unufoje! 0:08:23.786,0:08:26.007 Temas pri citaĵo el raporto 0:08:26.007,0:08:28.403 de la Edukado Fako de la Universitato de Manĉestro 0:08:28.403,0:08:31.285 kiu pritaksas la projekton "Springboard to Languages" 0:08:31.285,0:08:35.237 kaj en tiu ĉi parto, ili skribas pri Lernejo A, 0:08:35.237,0:08:38.975 kie la infanoj lernis Esperanton dum 18 monatoj je tiu tempo, 0:08:38.975,0:08:42.703 kaj Lernejo B, kie ili dum du jaroj lernis la francan, 0:08:42.703,0:08:46.609 kaj ili ĵus eklernis Esperanton. 0:08:46.609,0:08:49.419 Ili ĉiuj faris ekzamenon pri la franca, kaj jen la rezulto. 0:08:49.419,0:08:53.118 "Ĉu "Springboard" helpas lerni aliajn lingvojn?" 0:08:53.118,0:08:55.953 "Oni invitas la lernantojn malĉifri la francan frazon: 0:08:55.953,0:08:58.118 'Les oreilles de l'éléphant sont très grandes 0:08:58.118,0:08:59.685 et le nez est très long.' 0:08:59.685,0:09:01.632 Kaj ili observis: "La nuraj infanoj, 0:09:01.632,0:09:03.970 kiuj sukcese tradukis la tutan frazon, 0:09:03.970,0:09:06.086 venis — interese — de la Lernejo A. 0:09:06.086,0:09:08.985 (t.e. la infanoj, kiuj lernis Esperanton kaj neniam ricevis eĉ unu lecionon pri la franca). 0:09:08.985,0:09:11.953 "Tiuj du infanoj uzis interesajn metalingvajn, 0:09:11.953,0:09:15.649 malĉifrajn strategiojn (similajn vortojn, interpunkcion, kuntekston). 0:09:15.649,0:09:18.861 Alivorte, la lingvo-kompetentecon, kiun ili gajnis per Esperanto. 0:09:18.861,0:09:22.088 "La infanoj de Lernejo B, kiuj studis la francan ekde la unuan lernejan jaron, 0:09:22.088,0:09:25.285 poentis nur iomete pli bone ol tiuj de Lernejo A 0:09:25.285,0:09:26.921 en franca ekzameno" 0:09:26.921,0:09:29.640 Do la kapabloj, kiujn la infanoj akiris per Esperanto 0:09:29.640,0:09:32.986 helpis ilin atingi preskaŭ la saman nivelon en ekzameno pri la franca 0:09:32.986,0:09:34.951 kompare al infanoj, kiuj lernis la francan. 0:09:34.951,0:09:37.152 Do, kial Esperanto estas tiom speciala? 0:09:37.152,0:09:38.986 Kial ĝi tiom bone plenumas tian rolon? 0:09:38.986,0:09:40.404 Mi rapide donos kelkajn ekzemplojn. 0:09:40.404,0:09:42.454 Jen, supre, estas nombroj: 0:09:42.454,0:09:44.254 unu, du, tri, kvar, kvin 0:09:44.254,0:09:46.203 ses, sep, ok, naŭ, dek 0:09:46.203,0:09:48.553 Tiom oni devas parkeri. Enordo. 0:09:48.553,0:09:50.536 Sed post kiam vi enkapigis tion, 0:09:50.536,0:09:53.751 vi havas ĉion bezonatan por nombri ĝis 99. 0:09:53.751,0:09:57.253 Restas nenio lernenda; oni simple aplikas la sciojn. 0:09:57.253,0:10:00.987 11, 12, 13 estas simple "dek unu", "dek du", "dek tri" 0:10:00.987,0:10:03.782 laŭvorte "dek + unu", "dek + du", "dek + tri" 0:10:03.782,0:10:07.481 ĝis "dudek", laŭvorte "du dekoj". 0:10:07.481,0:10:10.304 Kaj poste: "dudek unu", "dudek du" kaj tiel plu 0:10:10.304,0:10:11.574 tute same ĝis 99. 0:10:11.574,0:10:15.421 Do, por infanoj, kiuj lernas pri centoj, dekoj kaj unuoj, 0:10:15.421,0:10:18.889 ili fakte tradukas la nombron al Esperanto 0:10:18.889,0:10:20.404 (mi vidis tion okazi en la klasĉambro) 0:10:20.404,0:10:25.121 "do... 27... dudek sep... do 'dudek' estas 'dufoje dek' 0:10:25.121,0:10:26.405 do mi skribas '2' en la kolumno de 'dekoj' 0:10:26.405,0:10:28.238 kaj '7' en la kolumno de 'unuoj'..." 0:10:28.238,0:10:30.288 Do, kiam oni esperantigas la nombron, 0:10:30.288,0:10:33.873 oni vidas pli klare, kion signifas la '2' ene de '27'. 0:10:35.765,0:10:38.732 Kaj sube, estas skribite "sesdek tri"... ĉu iu volas traduki? 0:10:39.490,0:10:45.940 "73!" Ho, fakte estas 63, sed dankon pro via partoprenemo! 0:10:48.032,0:10:51.366 Kaj denove, tio montras la minimumigon 0:10:51.366,0:10:53.449 de aferoj parkerendaj — 0:10:53.449,0:10:57.754 kiam oni lernas la vorton "patro", vi povas derivi "patrinon" 0:10:57.754,0:11:01.055 — "-ino" signifas "la inan ekvivalenton" — 0:11:01.055,0:11:02.729 do "patrino" estas la vorto por "mother". 0:11:02.729,0:11:04.415 Ne estas vorto aparte lernenda. 0:11:04.415,0:11:08.748 "instruisto" signifas "teacher", kaj se tiu homo 0:11:08.748,0:11:11.370 hazarde estas ina kaj oni volas aludi tion, 0:11:11.370,0:11:14.200 oni povas nomi ŝin "instruistino". 0:11:14.200,0:11:18.066 Oni uzas la saman sufikson "-ino" por marki ion ajn kiel ina. 0:11:18.066,0:11:21.651 "Hundo" — tion tuj komprenas germanparolantoj — 0:11:21.651,0:11:27.816 kaj "hundido" estas juna hundo. "-ido" signifas "la filo aŭ filino". 0:11:27.816,0:11:30.552 Do, el "kato" oni povas simile derivi "katidon". 0:11:30.552,0:11:33.514 "kuniklo" estas rekonebla de parolantoj de la itala aŭ de la latina 0:11:33.514,0:11:37.833 kaj la juna besto estas "kuniklido". 0:11:37.833,0:11:41.068 Nu, mi parolas la francan nun de 25 jaroj, 0:11:41.068,0:11:43.684 mi loĝis en Francio, kaj mia familio estas dulingva (angla/franca), 0:11:43.684,0:11:47.535 sed mi ne kapablas tuj rememori la francan vorton 0:11:47.535,0:11:49.090 por "kuniklido". 0:11:49.090,0:11:51.249 Mi konas la vorton por "kuniklo", sed ne "kuniklido". 0:11:51.249,0:11:54.319 Mi ne memoras tiun vorton, sed en Esperanto, ĝi estas simple evidenta. 0:11:54.319,0:11:57.364 Mi ne povus NE scii tiun vorton, tiom ĝi estas evidenta! 0:11:57.364,0:11:59.486 Nu, "kontenta" signifas "happy", 0:11:59.486,0:12:02.199 kaj en "malkontenta" — "mal-" donas la kontraŭan sencon, 0:12:02.199,0:12:03.399 do ĝi signifas "unhappy". 0:12:03.399,0:12:06.314 Same por "granda" kaj "malgranda". 0:12:06.314,0:12:08.533 Tiu vorto, "malgranda", estas plej kutima vorto en Esperanto. 0:12:08.533,0:12:10.314 Oni ne bezonas lerni novan apartan vorton por tio. 0:12:10.314,0:12:14.570 Ĉiam estas kiel "po unu aĉetita ricevu unu senpagan" pri adjektivoj en Esperanto! 0:12:14.570,0:12:17.449 Oni vere duonigis la nombron de lernendaj vortoj 0:12:17.449,0:12:20.084 per tiu sola prefikso "mal-". 0:12:20.084,0:12:23.365 Do, jen nur unu malgranda aspekto de la lingvo, 0:12:23.365,0:12:25.882 sed tiuj principoj etendiĝas tra la tuto de la lingvo. 0:12:25.882,0:12:31.598 Mi trovis, ke lernado de la franca kaj de aliaj lingvoj 0:12:31.598,0:12:35.355 estas procezo aldona — mi trovas novan vorton, 0:12:35.355,0:12:37.082 mi lernas ĝian prononcon kaj literumon, 0:12:37.082,0:12:40.547 ĝian signifon, kaj mi tiel aldonas unu vorton al mia stoko. 0:12:40.547,0:12:43.482 Lerno de Esperanto estas procezo multiplika. 0:12:43.482,0:12:46.748 Ĉiufoje kiam mi aldonas novan vorton, ĝi rekombiniĝas kaj multiplikiĝas 0:12:46.748,0:12:48.598 kun ĉio, kion mi jam posedas, 0:12:48.598,0:12:50.065 do mi aldonas ne nur unu vorton, 0:12:50.065,0:12:52.965 sed redifinas novan limon de esprim-kapablo. 0:12:52.965,0:12:57.376 Kaj tio veras tiom kun mi, kiom kun infanoj en la klasĉambro, 0:12:57.376,0:13:00.265 do ni rapide atingas la etapon, kie ili povas 0:13:00.265,0:13:02.382 kreeme uzi la lingvon, anstataŭ simple 0:13:02.382,0:13:05.233 ripeti vortojn kaj laŭvorte parkeritajn frazojn. 0:13:05.233,0:13:08.200 Multege pli interese, ĉu ne? 0:13:08.200,0:13:10.597 Jen bela ekzemplo: lernanto 8-jaraĝa 0:13:10.597,0:13:14.265 interrompis min, per gramatike perfekta frazo, 0:13:14.265,0:13:17.314 post ĉirkaŭ tri monatoj da lernado. 0:13:17.314,0:13:20.547 Ni faradis ekzercon tian: mi donas instrukciojn, 0:13:20.547,0:13:24.450 kiujn la infanoj sekvas, kaj rediras al mi, kion ili faras. 0:13:24.450,0:13:27.282 Do mi uzas imperativan verbon, kaj ili uzas prezencan. 0:13:27.282,0:13:32.598 Do mi diras, "Staru!" kaj ili ĉiuj stariĝas kaj diras, "Mi staras!" 0:13:32.921,0:13:36.664 Mi diras, "Sidu!" kaj ili sidiĝas kaj diras, "Mi sidas!" 0:13:36.664,0:13:40.952 Mi diras, "Saltu!" kaj ili diras, "Mi saltas! Mi saltas!" 0:13:40.952,0:13:43.302 Do mi diris, "OK, silentu!" 0:13:43.302,0:13:46.117 Kaj la tuta klaso diris, "Mi silentas!" 0:13:46.117,0:13:51.751 krom la eta Joĉjo, kiu kriis, "Mi NE silentas!" 0:13:51.751,0:13:54.324 Sed mi nun hezitas: 0:13:54.324,0:13:57.519 ĉu mi ĉagrenu, ĉu mi gratulegu lin? 0:13:57.519,0:14:00.187 Ĉar li ĵus sukcesis ridigi la klason 0:14:00.187,0:14:03.135 per gramatike perfekta diraĵo en la celita lingvo. 0:14:03.135,0:14:04.490 De la vidpunkto de lingvo-instruisto, 0:14:04.490,0:14:07.919 tio estas la sankta gralo. Ĝuste tion ni celas! 0:14:07.919,0:14:12.485 Do mi lude afektis ĉagreniĝon kaj diris al li, "Vi! Silentu!" 0:14:12.485,0:14:14.884 kaj li diris, "OK, mi silentas!" 0:14:14.884,0:14:20.802 Sed tio neniam okazis en miaj kursoj pri la franca. Nu, kial? 0:14:20.802,0:14:23.686 Ne ĉar instrui la francan ne plaĉas al mi — mi ja ĝuas tion. 0:14:23.686,0:14:27.569 Kaj ne ĉar lerni la francan ne plaĉas al la infanoj — mi kredas, ke ili ja ĝuas tion. 0:14:27.569,0:14:32.187 Simple, estas tiom da aferoj parkerendaj 0:14:32.187,0:14:35.852 kaj ekzercendaj en la franca antaŭ kapabli fari ion tian 0:14:35.852,0:14:37.836 — same kiel en la hispana, la germana kaj aliaj lingvoj — 0:14:37.836,0:14:41.620 ke tio okazas nur post pluraj jaroj da lernado, 0:14:41.620,0:14:45.245 post kiam bedaŭrinde multaj infanoj perdis sian intereson. 0:14:45.245,0:14:48.635 Krome, ili tiel havas la impreson, ke ili ne havas talenton por lingvoj 0:14:48.635,0:14:50.119 ĉar ili ne kapablas diri ion ajn. 0:14:50.119,0:14:52.169 Ne estas iliaj kulpo, kaj oni ankaŭ ne kulpigu la instruistojn, 0:14:52.169,0:14:56.086 estas simple treege malfacile atingi la nivelon 0:14:56.086,0:14:58.597 kie oni povas kreeme uzi novan lingvon. 0:14:58.597,0:15:01.056 Esperanto fulme plirapidigas plejmulton de tio 0:15:01.056,0:15:04.258 kaj ebligas infanojn atingi tiun nivelon 0:15:04.258,0:15:06.324 kaj akiri la sperton uzi novan lingvon 0:15:06.324,0:15:08.395 kaj fari interesajn, amuzajn aferojn per ĝi. 0:15:08.395,0:15:11.737 Kaj jen kial ni faras tian instruadon. 0:15:11.737,0:15:15.772 Do: ĉu Esperanto? Ĉu dum lerno-horoj? Ĉu en ŝtataj lernejoj? 0:15:15.772,0:15:18.668 Jes ja! Vere! Tio okazas aktuale, 0:15:18.668,0:15:21.919 per lecionoj gvidataj de Esperanto-fakuloj kiel mi, 0:15:21.919,0:15:27.185 sed ankaŭ, pli grave, gvidataj ankaŭ de klas-instruistoj sen antaŭ-scio pri Esperanto, 0:15:27.185,0:15:30.236 kiu same akiras la lingvon rimarkinde rapide 0:15:30.236,0:15:34.590 kaj tuj ekinstruas ĝin, tiel solvante samtempe 0:15:34.590,0:15:36.235 la problemon pri kapablo-manko. 0:15:36.235,0:15:38.989 Mi iom embarasiĝis je la unua fojo, kiam mi malkovris tion ĉi, 0:15:38.989,0:15:42.185 sed infanoj, kiuj studadis unu jaron de sia klasinstruisto 0:15:42.185,0:15:45.097 - tiun mi antaŭe instruis sufiĉe da Esperanto - 0:15:45.097,0:15:47.852 ili fakte parolis Esperanton multe pli bone 0:15:47.852,0:15:49.705 ol aliaj infanoj, kiujn mi mem instruis dum unu jaro. 0:15:49.705,0:15:51.868 Nu, kio okazis? 0:15:51.868,0:15:57.202 Fakte, evidentas ke mi ĉeestas la lernejon po 45 minutojn semajne. 0:15:57.202,0:15:59.986 Mi faras tiom, kiom mi povas dum tiu tempo, sed jen estas. 0:15:59.986,0:16:01.835 La klasinstruisto kunestas kun la klaso la tutan tempon, 0:16:01.835,0:16:04.468 do eroj de Esperanto aperas en ĉiuj lecionoj faritaj — 0:16:04.468,0:16:07.004 en lecionoj pri matematiko kaj pri la angla, 0:16:07.004,0:16:09.404 dum la tagaj rutinaĵoj, ĉiam. 0:16:09.404,0:16:13.360 Do tiuj infanoj atingis multege pli 0:16:13.360,0:16:17.868 dum instruado de la klasinstruisto 0:16:17.868,0:16:21.047 ol iliaj antaŭuloj ricevis de mi. 0:16:21.047,0:16:24.599 Do jen tio, kion ni faras. Tio funkcias mirinde bone, 0:16:24.599,0:16:28.625 kaj mi estas kontenta kaj fiera esti parto de tio. Dankon.