En ĉi tiu video ni enpensiĝos pri origino de algebro. La origino de algebro. Kaj la vorto "algebro" speciale kunige kun tio, kio algebro reprezentas hodiaŭ, devenas el ĉi tiu libro, aŭ respektive ĉi tio estas paĝo de la libro. Angla traduko de ĝia nomo estas "The Compendious book on Calculation by Completion and Balancing." esperante: "Resuma libro pri kalkulado per komplentigo kaj egaligo" Ĝi estis skribita de persa matematikisto, kiu vivis en Bagdado en..., mi pensas, ke dum la 8-a aŭ 9-a jarcento, respektive en jaro 820 de nia erao, kiam li skribis zi tiun libron. Kaj algebro estas araba vorto. Jen la nomo de la libro, kiu li elektis, ĝi estas araba nomo. Algebro signifas renovigo aŭ kompletigo renovigo ... renovigo aŭ kompletigo ... kompletigo. Kaj en la libro li kunigis ĝin kun tre specifa operacio - kun traŝovo de io el unu flanko de ekvacio al alia flanko de ekvacio. Ni povas vidi ĝin ĉi tie, kaj mi ne konas la araban, sed mi konas kelkajn lingvoj, kiuj elpruntis ion el la araba aŭ eble la araba el ili, sed ĉi tie oni skribas: ĉi tio esats Al Kitab Mi konas la urduan kaj la hindian sufiĉe, por ke mi komprenu bonan hindan filmon, "Kitab" signifas "libro", do ĉi tia parto estas "libro" al-muhktasar, mi pensas, ke ĝi signifas resuma, kaj kvankam mi ne konas vorton por "resuma", sed tio povus esti ĝuste, fi hisab, hisab signifas kalkulado en la urdua, do tio estas kalkulado. al-Ĝabr - tio estas radiko de la vorto. Tio estas la fama algebro. Ĉi tie troviĝas. Ĉi tio estas "kompletigo". Vi povas imagi ĝin kiel "kompletigo" kaj nun "wa al-muqabalah" kio esence signifas "egaligo, egaligado". Kompletigo kaj egaligo. Do, se ni volus traduki ĝin, kaj mi scias, ke ĉi tiu videaĵo ne temas pri tradukado el la araba, sed la libro... Mi pensas, ke ĉi tie estas: "Resuma libro pri kalkulado per komplentigo kaj egaligo" tio estas proksimuma traduko, sed ĝi estas la fonto de la vorto "algebro". Kaj ĝi estas tre tre grava libro, ne nur pro tio, ke en ĝi estis unue uzita vorto "algebro", sed ankaŭ pro tio, ke multe da homoj vidas la libron kiel la unuan montro, ke algebro alprenis multe de siaj modernaj pensoj egaligon de ekvacioj, abstraktadon de taskoj kaj ne provado pri unufoja solvo laŭ bezono, sed Al-Ĥorazmi ne estis la unua, kaj por ke ni havu resumon pri loko, kie ĝi okazis li vivis en Bagdado, sed en ĉi tiu parto de la mondo oni trovis multe da aferoj el historio de algebro. Sed li vivis tien ĉirkaŭ la 8-a aŭ 9-a jarcento - Mi pentros etan tempakson - por ke ni havu pli bonan ideon. Jen ĝi, kaj ne konsiderante, ĉu vi estas kredulo aŭ ne, plimulto de niaj datoj ekas per naskiĝo de Krsto. Tio estas jene, mi markos ĝin per kruco. Kiel nekreduloj ni povas diri de nia erao / antaŭ nia erao, se ni volas esti kreduloj, ni diras p. K. post Kristo, tio signifas "en la jaro de nia Sinjoro" latine Anno Domini, signifas "en la jaro de nia Sinjoro" kaj en religia kunteksto en placo "antaŭ nia epoko" ni diras "antaŭ Kristo" (a.K.) sed ĉiookaze, tio estas jaro 1000 de nia erao, ĉi tio estas jaro 2000 de nia erao, kaj nun ni estas kompreneble en epoko, en epoko, kiam mi faras ĉi tiun videaĵon, ie tie ... kaj tio, ĉi tio estas 1000 antaŭ nia erao, ĉi tio estas 2000 antaŭ nia erao. Do unuaj aludoj, kaj tio estas nur tio, kion ni ĝis nun trovis, certe se ni povus fosi pli, ni trovus pliajn pruvojn pri aliaj civilizacioj kaj homoj, kiuj elpensis multe da pensoj el algebro, sed niaj unuaj aludoj pri homoj, kiuj vere esploris pensojn, kiuj estas kerno de algebro, devenas el antikva Babilono. Ĉirkaŭ jaro 2000 antaŭ nia epoko, antaŭ Kristo, iam tiam, kiam ili havis ŝtonajn tabuletojn, baze de ili oni povas opinii, ke homoj esploris kelkaj bazaj pensoj de algebro. Ili ne uzas samajn simbolojn, ili ne reprezentas numerojn same, sed ili laboris je algebro kaj tio estis, mi rediros, en ĉi tia parto de la mondo. Babilono estis ie ... ie tie kaj en Babilono oni posedis sumerajn tradiciojn, la regiono nomiĝis Mezopotamio, kio en la greka signifas "inter du riveroj", sed tio estas unuaj aludoj pri homoj, kiuj ekis kun tio, kio ni hodiaŭ nomas kiel "vera" algebro. Nun ni transsaltos kaj mi pensas, ke nek historistoj ne scias pri ĉiuj kazoj kiam homoj uzis algebron. Sed ĉefaj kontribuoj en algebro ni vidas ĉi tie en Babilono antaŭ 2000 da jaroj, kaj nun, kiam ni transsaltos en la jaro 200-300 p. K., ĉi tie vi havas grekan ĝentlemanon, kiu vivis en Aleksandrio - ĉi tie troviĝas Grekio, sed li vivis en Aleksandrio, kiu estis tiutempe parto de la Roma Imperio. Do Aleksandrio estas ĝuste tie, kaj la sinjoro nomiĝas Diofanto. - Mi ne scias kiel oni ĝin prononcas - Dio ... Diofanto ... kaj oni lin nomas "la patro de algebro" Kaj estas diskutebla, ĉu ĝi estas Diofanto aŭ Al-Ĥorazmi, kiu komencis uzi tiujn pensojn pri egaligo de ekvacioj kaj rakonti pri pura matematiko, kaj Diofanto pli koncentriĝis al konkretaj taskoj kaj ili amnbaŭ vivis post Babilonanoj, kvankam ili ambaŭ kontribuis per sia propra maniero, ili ne kopiis nur tio, kio Babilonanoj faris. Ili havis siajn proprajn, unikajn kontribuaĵojn al tio, kion ni hodiaŭ nomas "algebro", sed multe da, speciale okcidentalaj historistoj, opinias, ke Diofanto estas la patro de algebro kaj Al-Ĥorazmi estas tiu, pri kiu aliaj opinias, ke li estas patro de algebro, ĉar grave kontribuis. Se vi iros en la jaro 600 de nia epoko, ĉirkaŭ 600 de nia epoko, tiutempe vivis fama matematikisto el historio de algebro, Brahmagupta el Barato, Brahmagupta ... el Barato, Mi ne scias kie ĝuste li en Barato vivis, mi devus ĝin trovi. Mi esperas, ke tio estis proksimume ... proksimume tie, kaj li ankaŭ grave kontribuis. Kaj daŭre ni havas kompreneble Al-Ĥorazmi-n, kiu vivis tie, kaj Al-Ĥorazmi estas tiu, al kiu ni dedikas la nomo "algebro", kiu devenas el la araba vorto "renovigo" Kaj kelkaj pri li opinias, se ne kiel pri la patro de algebro, kvankam kelkaj diras ke li estas, estas unu el patroj de algebro, ĉar vere ekpensis pri algebro en abstrakta kunteksto, sen iaj konkretaj taskoj, kiel pri la fako pensus hodiaŭa matematikisto.