[Novaĵoj en Firefox] Atingi vian celon eblas pli facile kaj rapide per la lasta Fajrovulpo. En la redezajnita startopaĝo vi povas nun facile aliri kaj viziti viajn oftajn menuerojn. Ekzemple: elŝutojn, legosignojn, historiojn, aldonaĵojn, speguladon kaj agordojn. [Paĝo en nova folio] Ni plibonigis ankaŭ la paĝon 'nova folio'. El la paĝo 'nova folio' vi povas nun facile viziti viajn lastajn kaj oftajn retejojn per unu klako. Por ekuzi la novan paĝon de folioj, kreu novan folion per alklako de '+' ĉe la supro de via retumilo. La paĝo de nova folio montros nun bildetojn de viaj lastaj kaj oftaj retejoj el historio de la Mirinda strio. Vi povas agordi vian paĝon de nova folio per ŝovado de la bildetoj, por ŝanĝi la ordon. Alklaku la pinglilon por fiksi la retejon aŭ la butonon 'X' por forigi ĝin. Vi povas ankaŭ alkalki la 'krado' simbolon, supre kaj dekstre en la paĝo, por reiri al malplena paĝo de nova folio. Ricevu la lastan Fajrovulpon nun kaj tuj ekuzu tiujn novajn funkcionj!