Bildigo ĉefrolas en mia laboro. Mi instruas tutmondan sanon Kaj mi scias ke la datumaro mem ne sufiĉas. Mi devas montri ĝin tiel ke homoj ĝuas kaj komprenas. Nun, mi provos ion, kion mi neniam antaŭe faris: movbildigi la datumojn en vera spaco helpe de mia teĥnika teamo. Ek, jen unue, akso por sano. Vivdaŭro de 25 ĝis 75 jaroj. Jen infre, akso por riĉeco. Enspezo po homo: 400, 4.000, 40.000 dolaroj. Malalte tie, estas malriĉa kaj malsana, kaj alte tie, estas riĉa kaj sana. Nun mi montros al vi la mondon antaŭ 200 jaroj, en 1810. Kaj jen la landoj: Eŭropaj brunas, aziaj ruĝas, mezorientaj verdas, subsaharafrikaj bluas, kaj amerikaj flavas. Kaj la grandeco de landa bobelo montras la loĝantaran grandecon. En 1810, multas malalte tie, ĉu ne? Ĉiuj landoj malsanis kaj malriĉis, vivdaŭro estis malpli ol 40 ĉiulande krom britio kaj nederlando kiuj pli bonis, sed nur iomete. Kaj nun, mi startigas la mondon. Pro la Industria Revolucio, landoj en Eŭropo kaj aliloke foriras de la aliaj, sed la koloniitaj landoj en Azio kaj Afriko, restadas malalte tie. Poste, la okcidentaj landoj iĝas pli sanaj kaj pli riĉaj. Nun lantmove por montri la efikon de la Unua Mondmilito kaj de la Hispana Gripa Epidemio. Kia katastrofo! Nun rapide tra 1920-j kaj 1930-j. Kaj, spite al la Granda Depresio, la okcidentaj langoj plu progresas ĝis pli da sano kaj pli da riĉo. Japanio kaj iuj aliaj provas sekvi sed la plej multaj restas malalte tie. Nun, post la tragedio de la Dua Mondmilito, ni paŭzas por vidi la mondon en 1948. 1948 estis tre bona jaro: la milito finiĝis, svedio pintis en la vintraj olimpikoj, kaj mi naskiĝis. La malsamoj inter mondaj landoj estis pli grandaj ol iam ajn. Usono pintis, japanio proksimiĝis, brazilio multe postlasiĝis, irano iĝis iom pli riĉa pro nafto sed ankoraŭ kun mallongaj vivdaŭroj. Kaj la aziaj gigantoj: ĉinio, barato, pakistano, bangladeŝo, kaj indonezio, restis malriĉaj kaj malsanaj tie, sed atentu la okazontan! Ek denove! En mia vivdaŭro, ekskolonioj akiris sendependecon, kaj tiam fine ili ekiĝis pli sanaj, kaj pli sanaj, kaj pli sanaj. En la 1970-j, landoj en azio kaj latinameriko ekproksimiĝis al la okcidentaj landoj: ili fariĝis la emerĝaj ekonomioj. Iom el akriko sekvas, iuj afrikaj senmove restis en internaj militoj, aliaj frapitaj de HIV. Kaj nun ni povas vidi la mondon hodiaŭan, per la plej lastaj statistikoj. La plej multaj homoj vivas tie meze. Sed samtempe estas enormaj malsamoj inter la plej bonaj kaj plej malbonaj landoj kaj ekzistas enormaj malsamoj ene de landoj. Tiuj bobeloj montras mezumojn, sed mi povas disigi ilin. Je ĉinio, mi povas disigi laŭ provincoj. Jen Ŝanhajo, ĝi riĉas kaj sanas kiel italio hodiaŭ. Kaj la malriĉa landinterna provinco Gansuo, ĝi estas kiel Pakistano. Kaj se mi plu disigas, la kamparaj provincoj estas kiel Ganao. Tamen, spite al la hodiaŭaj malsamegoj, ni konstatas 200 jarojn da rimarkinda progreso. Tiu grandega historia fendo inter okcidento kaj malokcidento nun fermiĝas. Ni fariĝis tute nova konverĝanta mondo, kaj mi vidas klaran emon en la futuron kun helpo, komerco, verda teknologio, kaj paco. Tute eblas ke ĉiuj povos atingi la riĉan sanan kvadranton. Nu, dum la ĵusaj kelkaj minutoj, vi vidis la rakonton de 200 landoj tra 200 jaroj kaj preter. Ĝi koncernis grafiki 120.000 numerojn, genie ĉu ne?