En la Interreto, vi povas krei aŭ ĝui enhavon. Kiam vi kreas, ne ekzistas vere bona maniero ricevi monon pro la enhavo, kaj kiam vi trovas ion kion vi ŝatas, ne ekzistas bona maniero montri vian amon al ĝi. Tiu ĉi problemo estas universala, por blogistoj kaj iliaj legantoj, muzikistoj kaj iliaj aŭskultantoj, fotistoj, filmkreistoj, programistoj kaj tiel plu. Do, ni kreis Flattr por solvi tion. Jen kiel ĝi funkcias: Ĉiun monaton, uzanto de Flattr pagas malgrandan kotizon. Ni komparu ĝin al naskiĝtaga torto. Kiam vi havas torton, vi volas doni pecojn al homoj kiujn vi ŝatas. Flattr helpas al vi fari tion. Se vi kreis ion, vi povas aldoni Flattr-butonon al via enhavo, aŭ se vi trovas ion kion vi ŝatas, kaj estas Flattr-butono apud la enhavo, klaku ĝin. Ĉiu butono estas nombrilo, kiu montras kiom da homoj pretas doni torteron pro la enhavo. Je la fino de la monato, via torto estas dividita en tiom da pecoj kiom da Flattr-butonoj vi klakis. Ĉiu peco doniĝas al la ĝusta enhavkreinto. Se vi klakas 10 butonojn, la 10 kreantoj ricevos po dekonon de la torto. Se vi klakas 100 butonojn, la 100 kreantoj ricevos po centonon de la torto. La pecoj eble estas malgrandaj, sed ĉies pecoj kune sumiĝas, aŭ kiel ni diras en Svedio, "Multaj torentetoj iĝas granda rivero" Kiel kreanto, vi ricevos monon kiun vi neniam antaŭe ricevus. Kiel konsumanto, vi povas helpi kreantojn per nura musklako. Se vi ne jam divenis, Flattr estas vortoludo de "flati" kaj "fiksita tarifo". Per fiksita tarifo, vi povas flati homojn.