Amara

Loading... Select your Languages

Esperanto subtitles

← TITOLO:Spektu dum prezidento Obama prezentas la Alparolon pri la Stato de la Unuiĝo 2012.

President Obama delivers the State of the Union address to a joint session of Congress.

View Subtitles (30)

Showing Revision 3, created 01/25/2012 by Hoss Firooznia .

  1. Title:
    TITOLO:Spektu dum prezidento Obama prezentas la Alparolon pri la Stato de la Unuiĝo 2012.
  2. Description:

    President Obama delivers the State of the Union address to a joint session of Congress.

  3. Jen la Prezidanto de Usono!
  4. Kongresanoj, estas por mi alta privilegio kaj aparta honoro prezenti al vi
  5. la Prezidenton de Usono.
  6. Dankon.
  7. Multan dankon.
  8. Bonvolu eksidi.
  9. S-ro Parolisto, s-ro Vicprezidento, Kongresanoj,
  10. estimindaj gastoj, kaj miaj samcivitanoj:
  11. Pasintmonate mi vizitis la aerarmean bazon Andrews
  12. kaj hejmen bonvenigis kelkajn el niaj lastaj soldatoj
  13. kiuj servis en Irako. Kune ni faris finan, fieran saluton
  14. al la standardo sub kiu pli ol miliono da niaj
  15. samcivitanoj batalis. Kelkaj miloj oferis siajn vivojn.
  16. Ĉi-vespere ni kunvenas, sciante ke pro tiu ĉi generacio da herooj,
  17. Usono estas pli sekura kaj estimata tra la mondo.
  18. Unuafoje en naŭ jaroj, neniuj usonanoj batalas en Irako.
  19. Unuafoje en du jardekoj, Osama bin Laden ne minacas nian landon.
  20. Venkita estas plimulto de la estroj de Al Kaida.
  21. La impeto de la Talibano estas haltita,
  22. iom de la trupoj en Afganujo komencas reveni hejmen.
  23. Tiuj ĉi sukcesoj montras la kuraĝon, sindonemon,
  24. kaj kunlaboron de la soldatoj de Usono.