Return to Video

This is Flattr

  • 0:03 - 0:07
    En la Interreto, vi povas krei aŭ ĝui enhavon.
  • 0:07 - 0:09
    Kiam vi kreas, ne ekzistas vere bona maniero
  • 0:09 - 0:11
    ricevi monon pro la enhavo,
  • 0:11 - 0:13
    kaj kiam vi trovas ion kion vi ŝatas,
  • 0:13 - 0:15
    ne ekzistas bona maniero montri vian amon al ĝi.
  • 0:15 - 0:17
    Tiu ĉi problemo estas universala,
  • 0:17 - 0:19
    por blogistoj kaj iliaj legantoj,
  • 0:19 - 0:21
    muzikistoj kaj iliaj aŭskultantoj,
  • 0:21 - 0:22
    fotistoj, filmkreistoj,
  • 0:22 - 0:25
    programistoj kaj tiel plu.
  • 0:25 - 0:28
    Do, ni kreis Flattr por solvi tion.
  • 0:28 - 0:30
    Jen kiel ĝi funkcias:
  • 0:30 - 0:34
    Ĉiun monaton, uzanto de Flattr pagas malgrandan kotizon.
  • 0:34 - 0:36
    Ni komparu ĝin al naskiĝtaga torto.
  • 0:36 - 0:37
    Kiam vi havas torton,
  • 0:37 - 0:40
    vi volas doni pecojn al homoj kiujn vi ŝatas.
  • 0:40 - 0:42
    Flattr helpas al vi fari tion.
  • 0:42 - 0:43
    Se vi kreis ion,
  • 0:43 - 0:45
    vi povas aldoni Flattr-butonon al via enhavo,
  • 0:45 - 0:47
    aŭ se vi trovas ion kion vi ŝatas,
  • 0:47 - 0:50
    kaj estas Flattr-butono apud la enhavo,
  • 0:50 - 0:51
    klaku ĝin.
  • 0:51 - 0:53
    Ĉiu butono estas nombrilo, kiu montras
  • 0:53 - 0:57
    kiom da homoj pretas doni torteron pro la enhavo.
  • 0:57 - 0:59
    Je la fino de la monato,
  • 0:59 - 1:00
    via torto estas dividita en tiom da pecoj
  • 1:00 - 1:03
    kiom da Flattr-butonoj vi klakis.
  • 1:03 - 1:07
    Ĉiu peco doniĝas al la ĝusta enhavkreinto.
  • 1:07 - 1:09
    Se vi klakas 10 butonojn,
  • 1:09 - 1:12
    la 10 kreantoj ricevos po dekonon de la torto.
  • 1:12 - 1:14
    Se vi klakas 100 butonojn,
  • 1:14 - 1:17
    la 100 kreantoj ricevos po centonon de la torto.
  • 1:17 - 1:19
    La pecoj eble estas malgrandaj,
  • 1:19 - 1:22
    sed ĉies pecoj kune sumiĝas,
  • 1:22 - 1:23
    aŭ kiel ni diras en Svedio,
  • 1:23 - 1:27
    "Multaj torentetoj iĝas granda rivero"
  • 1:27 - 1:30
    Kiel kreanto, vi ricevos monon kiun vi neniam antaŭe ricevus.
  • 1:30 - 1:32
    Kiel konsumanto, vi povas helpi kreantojn
  • 1:32 - 1:34
    per nura musklako.
  • 1:34 - 1:35
    Se vi ne jam divenis,
  • 1:35 - 1:38
    Flattr estas vortoludo de "flati" kaj "fiksita tarifo".
  • 1:38 - 1:41
    Per fiksita tarifo, vi povas flati homojn.
Title:
This is Flattr
Description:

Flattr is a revolutionary social micropayment system. This how it works. Visit us at www.flattr.com

more » « less
Video Language:
English
Duration:
01:43

Esperanto subtitles

Revisions